Ku rupapuro rw'ibirimwo

Pri gramatiko

ca, kivuye

Ubutumwa 43

ururimi: Esperanto

Terurĉjo (Kwerekana umwidondoro) 6 Ndamukiza 2007 12:47:06

Mi ankoraŭfoje ripetas mian rakonton. Kial? Por ricevi respondojn kaj klarigojn.
Kaj por amuzo kaj plezuro.

Antaŭ nelonge mi promenis trastrate kaj neatendite ricevis mesaĝon per mia portebla telefono de iu nekonatino (la rusa lingvo permesas difini la sekson de skribinto. Jen kiajn telefonojn ni havas!). La mesaĝo estis: "Mi ĵus ricevis la prezliston de kosmetikaĵoj. Nun ĝi troviĝas en la oficeĵo. Ĉeestas ĉio. Mi sukcesis. Rapidu". Iomete mirinte, mi respondis: "Mi ĝojas". Post kelke da tempo mi ree ricevis mesaĝon: "Oj, mi eraris pri la numero". Mi respondis, certe per mesaĝo: "Okazas ĉio". Denove post kelkaj minutoj mi ricevis mesaĝon: "Mi havas ankaŭ aŭtokosmetikaĵojn". Mi ekridis kaj nenion respondis.
Sed post profundaj kaj multtagaj cerbumadoj en mia (Kiel Pastorant iam diris?) kokincerbo subite naskiĝis kelkaj pensoj kaj demandoj.

Unue, ruse "portebla telefono" nomiĝas "mobilnij telefon" - "мобильный телефон". Tiun nomon ni mallongigas al "mobila (мобила)" aŭ "mobilnik (мобильник)" laŭ la reguloj de nia lingvo. Dua esperanta nomo de tia telefono estas "poŝtelefono". Mi konas ke multaj popoloj ofte mallongigas diversajn nomojn. Kiel oni povas mallongigi "portebla aŭ poŝa telefono" Esperante? Ĉu iu scias tion?

Due, rusa junularo tre ŝatas ĉion mallongigi. Ekzemple, "mesaĝo per portebla telefono" ili prononcas kiel "SMS-ka" - la influo de la angla (ĉu la angla ekzistas?), televidilo estas "telik", "videomagnetafono" estas "vidik". Skribe ni sufiĉe ofte ion mallongigas: sal', LMMO, ĝis, E-to kaj t.p. (ankaŭ estas mallongigo). Ĉu parole ni ion tiel faras?

Trie, ni ĉiuj scias, kion signifas "mobile" kaj aliaj diversaj formoj de tiu vorto. En la rusa tio signifas "movebla" aŭ "portebla" aŭ "translokiĝebla" kaj tiel plu. En Esperanto ĝi estas en kunmetaĵoj, ekzemple "aŭtomobilo", sed kiel aparta vorto ne ekzistas. Mi trovis en vortaroj nur "mobilizi", sed mi, tia mola kaj blanka, ne ŝatas tiun ĉi militan vorton. Kion vi diros pri "lunomobilo", "marsomobilo", "akvomobilo" kaj simple "mobilo"? Ilo por mobi ne havas la sencon, ĉar ne ekzistas la vorto "mobi".

Terurĉjo (Kwerekana umwidondoro) 9 Ndamukiza 2007 10:20:15

Neniu volas legi aŭ respondi.

Tial mi aldonos krion de mia animo.
Min kolerigas la rusa lingvo. Per unu vortradiko kaj diversaj afiksoj mi devas derivi diversajn vortojn kun malsimilaj, diversaj sencoj. Komparu:
с-казать - paroli;
при-казать - ordoni;
до-казать - pruvi;
на-казать - puni;
расс-казать - rakonti;
по-казать - montri;
Mi ŝatas lerni Esperanton plu. Tio estas mia ago de Deziro kaj Plezuro.

mccambjd (Kwerekana umwidondoro) 9 Ndamukiza 2007 21:26:57

Terurĉjo:Neniu volas legi aŭ respondi.
Tio ne tute pravas: mi legis. Mi ankaŭ ne ŝatas la vorton "poŝtelefonon": ĝi aŭdas eksmoda.

Terurĉjo (Kwerekana umwidondoro) 14 Ndamukiza 2007 23:16:07

La rusa lingvo ĉiam uzas duopan neon (negacion). Ekzemple, en la rusa anstataŭ "mi nenion vidas" aŭ "ŝi estis tie neniam" mi parolas "mi nenion ne vidas" kaj "ŝi ne estis tie neniam", t.e. ni ĉiam uzas po du "ne" en la negaciaj frazoj. Kiuj lingvoj ankaŭ uzas la duopan neon?

Mendacapote (Kwerekana umwidondoro) 14 Ndamukiza 2007 23:22:37

Hispane la duopa negacio estas tre ofta… sed malkorekta. “Mi ne scias nenion” aŭ “Mi ne diros nenion”. malgajo.gif

Terurĉjo (Kwerekana umwidondoro) 14 Ndamukiza 2007 23:36:51

Ekzistas ja diferenco inter:
Mi vidis nenion, kaj
Mi ne vidis ĉion. En tiu ĉi okazo mi verŝajne ion tamen vidis.

Krome, Mendacapote, estimata, ŝajnas al mi, ke vi skribis, ke vi estas infana doktoro, ĉu ne?
Ĉu eblas en urĝaj okazoj konsulti vin?

andreasvc (Kwerekana umwidondoro) 15 Ndamukiza 2007 00:59:38

Pri voli kaj ŝati: mi ĉiam ŝatas picon, sed mi ne ĉiam volas picon, ĉar eble mi ĵus manĝis, kaj mi ne malsatas.

Mi opinias "mobilo" estas bona vorto por "poŝtelefono". Ankaŭ en Nederlanda "mobilo" estas kutima.

Ciro (Kwerekana umwidondoro) 15 Ndamukiza 2007 02:57:59

andreasvc: Mi opinias "mobilo" estas bona vorto por "poŝtelefono". Ankaŭ en Nederlanda "mobilo" estas kutima.
En Brazilo ĝi nomiĝas "ĉela telefono" aŭ simple "ĉela" (celular).

Mielo (Kwerekana umwidondoro) 15 Ndamukiza 2007 13:40:42

Terurĉjo:La rusa lingvo ĉiam uzas duopan neon (negacion). Ekzemple, en la rusa anstataŭ "mi nenion vidas" aŭ "ŝi estis tie neniam" mi parolas "mi nenion ne vidas" kaj "ŝi ne estis tie neniam", t.e. ni ĉiam uzas po du "ne" en la negaciaj frazoj. Kiuj lingvoj ankaŭ uzas la duopan neon?
Ankaŭ en lingvo hungara ni uzas duoblan negadon. Por ni estas komprenebla, ni diras "Mi ne vidas nenion." Kiam mi uzas la Esperanton mi devas atenti ke mi ne eraru.

mccambjd (Kwerekana umwidondoro) 15 Ndamukiza 2007 14:59:28

Mendacapote:Hispane la duopa negacio estas tre ofta… sed malkorekta.
Ankaŭ en la angla.

Subira ku ntango