ไปยังสารบัญ

Navi

จาก Eddycgn, 6 กุมภาพันธ์ 2010

ข้อความ 35

ภาษา: Esperanto

Leporino (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2010, 12:13:22

La Esperanta revuo "Kontakto" (aldono numero 233/2008:1) enhavis artikolon pri geokaŝado. Tie oni uzis la esprimo birilo.
Plej ofte tiaj biriloj estas uzataj por la navigadsistemoj por aŭtoj, sed ekzistas ankaŭ porteblaj biriloj por biciklantoj, promentantoj ktp.

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2010, 14:11:44

Navigilo estas malĝusta vorto, ĉar oni ne uzas ĝin por navigi. Navigi oni faras per ŝipo. Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2010, 14:39:56

Rogir:Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps.
De kie vi havas tiun ĉi vorton? En ReVo mi ne trovis ĝin.

Espi (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2010, 15:12:22

darkweasel:
Rogir:Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps.
De kie vi havas tiun ĉi vorton? En ReVo mi ne trovis ĝin.
Saluton al ĉiuj,

mi trovis sekvan klarigon por biri:

"fiksi la pozicion de iu punkto en la spaco per mezurado de direktoj al du aŭ pluraj aliaj fiksaj punktoj, laŭ trigonometriaj metodoj"

Termino birilo ankaŭ estas ekzistanta en Esperanta Vikipedio.

Mi legis en germana Vikipedio, per navigilo aŭ birilo vi povas difini la pozicion kaj ankaŭ navigi.
Birilo funkcias per GPS, navigilo ankaŭ, sed ankaŭ povas esti sekstanto.

Do, en aŭto mi uzus porteblan aŭ neporteblan birilon.

Ĉiam vi estas lernanta...

Amike
Klaus-Peter

novatago (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2010, 15:29:39

darkweasel:
Rogir:Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps.
De kie vi havas tiun ĉi vorton? En ReVo mi ne trovis ĝin.
Mi ne scias kie naskiĝis la vorto birilo sed ĝi estas en la vikipedio kaj ankaŭ tie oni povas malkovri ĝian ŝajnan devenon: la angla "bearing" (aŭ eble la sveda "bäring").

La partoprenantoj de la gugla grupo la bona lingvo havis la saman diskuton kaj ili akceptis birilon.

Ĉu taŭgus aldoni al ĝi la radikon "voĉ" kaj tiel diri "voĉbirilo" se oni parolas pli ĝuste pri la birilo, kiu direktas nin voĉe?

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2010, 15:50:13

Rogir:Navigilo estas malĝusta vorto, ĉar oni ne uzas ĝin por navigi. Navigi oni faras per ŝipo. Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps.
"biri" ne estas en la Akademia Vortaro. Do estas malpermesata. Vi mem diris tion.
Kohereco!

rido.gif rido.gif

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2010, 15:54:30

Eddycgn:
Rogir:Navigilo estas malĝusta vorto, ĉar oni ne uzas ĝin por navigi. Navigi oni faras per ŝipo. Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps.
"biri" ne estas en la Akademia Vortaro.
Multaj vortoj ne estas oficialaj, tamen tute ĝustaj...

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2010, 15:58:20

darkweasel:
Eddycgn:
Rogir:Navigilo estas malĝusta vorto, ĉar oni ne uzas ĝin por navigi. Navigi oni faras per ŝipo. Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps.
"biri" ne estas en la Akademia Vortaro.
Multaj vortoj ne estas oficialaj, tamen tute ĝustaj...
Mi ŝercis, ĉu vi ne rekonis iom da ironio?
Rogir estas tre humora...

Espi (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2010, 16:06:50

Eddycgn:"biri" ne estas en la Akademia Vortaro. Do estas malpermesata.

rido.gif rido.gif
Saluton Eddi,

ne forgesu, ke la Akademio de Esperanto regule akomodas la terminaron per novaj kaj mondvaste uzataj vortradikoj. sal.gif

Esperanto ankoraŭ vivas kaj ankaŭ modernigas sin.

Amike
Klaus-Peter

Leporino (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2010, 16:09:00

darkweasel:
Eddycgn:
Rogir:Navigilo estas malĝusta vorto, ĉar oni ne uzas ĝin por navigi. Navigi oni faras per ŝipo. Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps.
"biri" ne estas en la Akademia Vortaro.
Multaj vortoj ne estas oficialaj, tamen tute ĝustaj...
En la vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" oni trovas la vortojn: biri ~ birado ~ birilo.
rideto.gif

กลับไปด้านบน