Berichten: 35
Taal: Esperanto
Leporino (Profiel tonen) 7 februari 2010 12:13:22
Plej ofte tiaj biriloj estas uzataj por la navigadsistemoj por aŭtoj, sed ekzistas ankaŭ porteblaj biriloj por biciklantoj, promentantoj ktp.
Rogir (Profiel tonen) 7 februari 2010 14:11:44
darkweasel (Profiel tonen) 7 februari 2010 14:39:56
Rogir:Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps.De kie vi havas tiun ĉi vorton? En ReVo mi ne trovis ĝin.
Espi (Profiel tonen) 7 februari 2010 15:12:22
darkweasel:Saluton al ĉiuj,Rogir:Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps.De kie vi havas tiun ĉi vorton? En ReVo mi ne trovis ĝin.
mi trovis sekvan klarigon por biri:
"fiksi la pozicion de iu punkto en la spaco per mezurado de direktoj al du aŭ pluraj aliaj fiksaj punktoj, laŭ trigonometriaj metodoj"
Termino birilo ankaŭ estas ekzistanta en Esperanta Vikipedio.
Mi legis en germana Vikipedio, per navigilo aŭ birilo vi povas difini la pozicion kaj ankaŭ navigi.
Birilo funkcias per GPS, navigilo ankaŭ, sed ankaŭ povas esti sekstanto.
Do, en aŭto mi uzus porteblan aŭ neporteblan birilon.
Ĉiam vi estas lernanta...
Amike
Klaus-Peter
novatago (Profiel tonen) 7 februari 2010 15:29:39
darkweasel:Mi ne scias kie naskiĝis la vorto birilo sed ĝi estas en la vikipedio kaj ankaŭ tie oni povas malkovri ĝian ŝajnan devenon: la angla "bearing" (aŭ eble la sveda "bäring").Rogir:Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps.De kie vi havas tiun ĉi vorton? En ReVo mi ne trovis ĝin.
La partoprenantoj de la gugla grupo la bona lingvo havis la saman diskuton kaj ili akceptis birilon.
Ĉu taŭgus aldoni al ĝi la radikon "voĉ" kaj tiel diri "voĉbirilo" se oni parolas pli ĝuste pri la birilo, kiu direktas nin voĉe?
Eddycgn (Profiel tonen) 7 februari 2010 15:50:13
Rogir:Navigilo estas malĝusta vorto, ĉar oni ne uzas ĝin por navigi. Navigi oni faras per ŝipo. Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps."biri" ne estas en la Akademia Vortaro. Do estas malpermesata. Vi mem diris tion.
Kohereco!
darkweasel (Profiel tonen) 7 februari 2010 15:54:30
Eddycgn:Multaj vortoj ne estas oficialaj, tamen tute ĝustaj...Rogir:Navigilo estas malĝusta vorto, ĉar oni ne uzas ĝin por navigi. Navigi oni faras per ŝipo. Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps."biri" ne estas en la Akademia Vortaro.
Eddycgn (Profiel tonen) 7 februari 2010 15:58:20
darkweasel:Mi ŝercis, ĉu vi ne rekonis iom da ironio?Eddycgn:Multaj vortoj ne estas oficialaj, tamen tute ĝustaj...Rogir:Navigilo estas malĝusta vorto, ĉar oni ne uzas ĝin por navigi. Navigi oni faras per ŝipo. Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps."biri" ne estas en la Akademia Vortaro.
Rogir estas tre humora...
Espi (Profiel tonen) 7 februari 2010 16:06:50
Eddycgn:"biri" ne estas en la Akademia Vortaro. Do estas malpermesata.Saluton Eddi,
ne forgesu, ke la Akademio de Esperanto regule akomodas la terminaron per novaj kaj mondvaste uzataj vortradikoj.
Esperanto ankoraŭ vivas kaj ankaŭ modernigas sin.
Amike
Klaus-Peter
Leporino (Profiel tonen) 7 februari 2010 16:09:00
darkweasel:En la vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" oni trovas la vortojn: biri ~ birado ~ birilo.Eddycgn:Multaj vortoj ne estas oficialaj, tamen tute ĝustaj...Rogir:Navigilo estas malĝusta vorto, ĉar oni ne uzas ĝin por navigi. Navigi oni faras per ŝipo. Biri estas ekscii ies lokon uzante stelojn, kompason aŭ gps."biri" ne estas en la Akademia Vortaro.