Al la enhavo

Navi

de Eddycgn, 2010-februaro-06

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-07 16:12:02

Leporino:En la vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" oni trovas la vortojn: biri ~ birado ~ birilo.
rideto.gif
Tiufoje mia itala-esperanta vortaro fiaskis!

Belmiro (Montri la profilon) 2010-februaro-07 16:41:06

Mi ne konis la vorton “birilo”. Per viaj klarigoj mi kredas ke estas iu “lokalizilo” kaj pere de la lokalizilo vi scias kie vi estas. Tamen vi volas ankaŭ scii la direkton de alia punkto. Inter unu punkto kaj la alia la “maŝino” montras kurzon kiun vi devas sekvi. Kia maŝino do vi bezonas? Kurzilo ?!

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-07 17:36:28

Belmiro:la “maŝino” montras kurzon kiun vi devas sekvi. Kia maŝino do vi bezonas? Kurzilo ?!
Saluton Belmiro,

certe vi ne opinias kurzon (= financa termino), sed kurson!

Amike
Klaus-Peter

Belmiro (Montri la profilon) 2010-februaro-07 18:46:02

Vi pravas kara Klaus-Peter!

Mi tre dankas vin

Belmiro

Leporino (Montri la profilon) 2010-februaro-08 18:02:30

Do? Kiu vorto estas la plej bona?

Mi preferus birilo aŭ navigadilo.

Hodiaŭ mi vidis GPS-ilo. rido.gif je vikipedio.

sal.gif

Chainy (Montri la profilon) 2010-februaro-08 21:58:14

Al mi tre ŝatas la opinio de Bertilo Wennergren (aŭtoro de "Plena Manlibro de
Esperanta Gramatiko"):
... Laŭ mia kompreno principe navig(aci)ilo konsistas el du ĉefaj partoj: birilo (kiu eltrovas la aktualan pozicion) kaj vojplanilo (per kiu oni povas plani la vojon - antaŭ la veturado aŭ dume). La du partoj kompreneble grave kunlaboras, kaj ofte impresas al la uzanto kiel unu tuto. Tial ne estas strange, se oni en ĉiutaga uzo nomas navig(aci)ilon "birilo", aŭ la tuton "vojplanilo", k.t.p. Sed tamen estas inde povi distingi la tri aferojn: (nura) birilo, (nura) vojplanilo kaj (kombinita) navigaciilo. Tial laŭ mi indas havi ĉiujn tri terminojn.
Bertilo tion diris en diskuto de retejo "La Bona Lingvo" Biri/Navigi/Navigacii

Miaopinie, oni devas simple diri 'navigilo' por la maŝino kiu helpas nin kompreni kie mi troviĝas, kaj kien ni iru aŭte!

Estas simpla vorto, kaj ĉiuj certe komprenas ĝin. Ne gravas, ke iuj pensas ke oni povas nur navigi sur ŝipo. Eble tio estas la deveno de la vorto, sed ne estas tro malfacile imagi kion ĝi povus signifi en alia kunteksto! ridulo.gif

Mi konsentas kun Bertilo, ke la ĉefa signifo de 'birilo' estas ilo "kiu eltrovas la aktualan pozicion". Tio estas, ĝi ne montras al ni kien iri, nur kie ni troviĝas!

En Vikipedio ili skribis:
La plej ofta birila uzo estas por aŭtonavigado
Nu, bone. Do kial ni uzu 'biri' aŭ birilo, se ni parolas pri autonavigado!!! Oni navigas kiam oni okupas pri aŭtonavigado, ĉu ne?!

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-februaro-08 22:46:07

Mi hezitas ĉu "birilo" estas bona termino. Biri signifas ke oni observas direktojn al punktoj kun konataj pozicioj. Do temas pri mezurado de anguloj per kompaso aŭ optika instrumento. Se temas pri GPS-ricevilo oni per radiosignaloj kalkulas distancon inter satelitoj kun konataj pozicioj kaj la ricevilo. Necesas ankaŭ tre preciza tempo por la kalkulado.

Estas ankaŭ "radiobiriloj" per kiuj oni per biranteno observas kiam la signalo de lumturo estas plej malforta kaj tiam per interna kompaso observas la direkton.

La celo estas en ambaŭ kazoj la sama: determini la propran pozicion. Sed la metodoj tute malsamas.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-08 23:20:19

Mi legis : Biri/Navigi/Navigacii.
Estas miriga kiom jam pri tiu temo diskutis!

Mi konkludas ke "birilo" estas malĝusta, ĉar ĝi rilatas nur al koncepto de "trovi la pozicion".

"Navigaciilo" estos varŝajne korekta, do mi ne ŝatas tiel longan vorton, aldone kon du ii.

En la germana oni diras simple "Navi". Ŝajnas ke en Esperanto simpleco ne estas grava principo. "Navigilo" estus agrabla kompromiso.
Oni vidos kio fine okazas, kiam la aŭtoritatoj decidos.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-09 17:31:52

Eddycgn:Ŝajnas ke en Esperanto simpleco ne estas grava principo.
Ne konfuzu simplecon kun mallongeco.

Krome, oni tute ne bezonas ian akademian decidon por solvi tiun ĉi demandon. Ĉu navigilo ne bonas?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-09 17:39:24

darkweasel:
Eddycgn:Ŝajnas ke en Esperanto simpleco ne estas grava principo.
Ne konfuzu simplecon kun mallongeco.

Krome, oni tute ne bezonas ian akademian decidon por solvi tiun ĉi demandon. Ĉu navigilo ne bonas?
Se vi legas la diskuton de retejo "La Bona Lingvo" (Biri/Navigi/Navigacii), indikita per Chainy, ŝajnas ke "navigilo" estas malpli bona ol "navigaciilo", se mi ĝuste komprenis.

Reen al la supro