Pri gramatiko
by Terurĉjo, March 27, 2007
Messages: 43
Language: Esperanto
Terurĉjo (User's profile) March 27, 2007, 4:26:11 PM
Mi proponas al ĉiuj skribi ĉi tien, se iu havas demandojn pri gramatiko.
Mi mem havas kelkajn demandojn.
Unue: Mi ofte vidas, ke en la okazoj, kiam mi preferus skribi "voli", multaj skribas "ŝati".
Ekzemplo:
Ĉiuj ŝatas fari mondon de paco kune kun la rusoj.
Mi skribus: "Ĉiuj volas (aŭ deziras) fari..."
Due: Kiel estas pli ĝuste:
- Ĉar benzino en Venezuelo estas malmultekosta, pli bone loĝi tie.
- Ĉar benzino en Venezuelo estas malmultekosta, prefere loĝi tie.
Islander (User's profile) March 27, 2007, 5:16:42 PM
Unue: Mi ofte vidas, ke en la okazoj, kiam mi preferus skribi "voli", multaj skribas "ŝati".Vi povus fari ion kion vi ne ŝatas. Ekzemple, vi povus diri: Mi volas fari mian hejmtaskojn ĉar mi estas respondeca sed mi ne ŝatas tion. Mi pli ŝatas ludi ekstere.
Due: Kiel estas pli ĝuste:Estas pli ĝuste diri: Loĝu kie ajn vi ŝatas kaj aĉetu biciklon...
- Ĉar benzino en Venezuelo estas malmultekosta, pli bone loĝi tie.
- Ĉar benzino en Venezuelo estas malmultekosta, prefere loĝi tie.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
awake (User's profile) March 27, 2007, 6:42:20 PM
Terurĉjo:nek unu nek alia plaĉas al mi. Mi preferus diri, "Ĉar benzino en Venezuelo estas malmultekosta, plibonas loĝi tie"
Due: Kiel estas pli ĝuste:
- Ĉar benzino en Venezuelo estas malmultekosta, pli bone loĝi tie.
- Ĉar benzino en Venezuelo estas malmultekosta, prefere loĝi tie.
La lokucio "prefere loĝi tie" ŝajnas stranga al mi je tiu kunteksto.
Mendacapote (User's profile) March 27, 2007, 7:24:06 PM
La plej belaj kaj amaĵemaj virinoj tutmonde
Agrabla vetero tutjare
La plej malmultekosta benzino tutmonde
Relative malmulte popoligita lando (nur 24 milionoj loĝantoj)
Nekredeble belega, sendube paradiza lando
Kialoj por ne vivi ĉe Venezuelo (malavantaĝoj):
La lando estas tute infektigita de senkoraj krimuloj
La plej kruelaj krimuloj estas la policistoj mem
La registaro strebas fariĝi Diktaturo
La tuta ekonomio estas ege malforta kaj tute dependanta je la benzino produktado.
Islander (User's profile) March 27, 2007, 10:12:18 PM
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Mendacapote (User's profile) March 27, 2007, 10:35:37 PM
Mielo (User's profile) March 28, 2007, 7:06:45 AM
Terurĉjo:La inter esprimoj voli kaj ŝati estas tre granda diferenco. Se la malgrandaj geknaboj diras, "Mi volas....(ĉokoladon, ludon, io ajn) ni diras al ili "Mi ŝatus....". Ni edukas la geknabinojn, se ili estu komplezemaj kaj ne pretendemaj. Se iu volas ion,pretendas, se iu ŝatus ion, deziras.
Unue: Mi ofte vidas, ke en la okazoj, kiam mi preferus skribi "voli", multaj skribas "ŝati".
Ekzemplo:
Ĉiuj ŝatas fari mondon de paco kune kun la rusoj.
Mi skribus: "Ĉiuj volas (aŭ deziras) fari..."
Mielo (User's profile) March 28, 2007, 7:44:02 AM
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
(Ankaŭ mi
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Mendacapote (User's profile) March 28, 2007, 10:33:11 AM
Mendacapote (User's profile) March 28, 2007, 10:44:54 AM