去目錄頁

Pri gramatiko

从 Terurĉjo, 2007年3月27日

讯息: 43

语言: Esperanto

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年3月27日下午4:26:11

Jev konsilis krei novan fadenon pri gramatiko.
Mi proponas al ĉiuj skribi ĉi tien, se iu havas demandojn pri gramatiko.

Mi mem havas kelkajn demandojn.

Unue: Mi ofte vidas, ke en la okazoj, kiam mi preferus skribi "voli", multaj skribas "ŝati".
Ekzemplo:
Ĉiuj ŝatas fari mondon de paco kune kun la rusoj.
Mi skribus: "Ĉiuj volas (aŭ deziras) fari..."

Due: Kiel estas pli ĝuste:
- Ĉar benzino en Venezuelo estas malmultekosta, pli bone loĝi tie.
- Ĉar benzino en Venezuelo estas malmultekosta, prefere loĝi tie.

Islander (显示个人资料) 2007年3月27日下午5:16:42

Unue: Mi ofte vidas, ke en la okazoj, kiam mi preferus skribi "voli", multaj skribas "ŝati".
Vi povus fari ion kion vi ne ŝatas. Ekzemple, vi povus diri: Mi volas fari mian hejmtaskojn ĉar mi estas respondeca sed mi ne ŝatas tion. Mi pli ŝatas ludi ekstere.
Due: Kiel estas pli ĝuste:
- Ĉar benzino en Venezuelo estas malmultekosta, pli bone loĝi tie.
- Ĉar benzino en Venezuelo estas malmultekosta, prefere loĝi tie.
Estas pli ĝuste diri: Loĝu kie ajn vi ŝatas kaj aĉetu biciklon... rideto.gif

awake (显示个人资料) 2007年3月27日下午6:42:20

Terurĉjo:
Due: Kiel estas pli ĝuste:
- Ĉar benzino en Venezuelo estas malmultekosta, pli bone loĝi tie.
- Ĉar benzino en Venezuelo estas malmultekosta, prefere loĝi tie.
nek unu nek alia plaĉas al mi. Mi preferus diri, "Ĉar benzino en Venezuelo estas malmultekosta, plibonas loĝi tie"

La lokucio "prefere loĝi tie" ŝajnas stranga al mi je tiu kunteksto.

Mendacapote (显示个人资料) 2007年3月27日下午7:24:06

Kialoj por vivi ĉe Venezuelo (avantaĝoj):

La plej belaj kaj amaĵemaj virinoj tutmonde
Agrabla vetero tutjare
La plej malmultekosta benzino tutmonde
Relative malmulte popoligita lando (nur 24 milionoj loĝantoj)
Nekredeble belega, sendube paradiza lando

Kialoj por ne vivi ĉe Venezuelo (malavantaĝoj):

La lando estas tute infektigita de senkoraj krimuloj
La plej kruelaj krimuloj estas la policistoj mem
La registaro strebas fariĝi Diktaturo
La tuta ekonomio estas ege malforta kaj tute dependanta je la benzino produktado.

Islander (显示个人资料) 2007年3月27日下午10:12:18

Kaj kial vi transloĝiĝis tie? Ĉu vi komparis la avantaĝojn kun la malavantaĝojn antaŭ, aŭ ĉu vi estas senkora krimulo? rideto.gif

Mendacapote (显示个人资料) 2007年3月27日下午10:35:37

Ambaŭ!

Mielo (显示个人资料) 2007年3月28日上午7:06:45

Terurĉjo:
Unue: Mi ofte vidas, ke en la okazoj, kiam mi preferus skribi "voli", multaj skribas "ŝati".
Ekzemplo:
Ĉiuj ŝatas fari mondon de paco kune kun la rusoj.
Mi skribus: "Ĉiuj volas (aŭ deziras) fari..."
La inter esprimoj voli kaj ŝati estas tre granda diferenco. Se la malgrandaj geknaboj diras, "Mi volas....(ĉokoladon, ludon, io ajn) ni diras al ili "Mi ŝatus....". Ni edukas la geknabinojn, se ili estu komplezemaj kaj ne pretendemaj. Se iu volas ion,pretendas, se iu ŝatus ion, deziras.

Mielo (显示个人资料) 2007年3月28日上午7:44:02

Vi interparolas pri alia denove, ol estas la temo de topiko. Vi estas reriparebla. ridulo.gif rido.gif

(Ankaŭ mi lango.gif )

Mendacapote (显示个人资料) 2007年3月28日上午10:33:11

Se iu studanto ajn demandas: Kiel mi devas skribi: dorminte aŭ durminte? La korekta resposto ankoraŭ estas: Vekiĝinte! Do se iu forumul(in)o gramatike demandas se estus pli bone (aŭ prefere) loĝi ĉe Venezuelo, la korekta responde estos pli malpli same: “Vekiĝu!”

Mendacapote (显示个人资料) 2007年3月28日上午10:44:54

Pardonu min, la vindozvortaro ŝanĝis la vorton: respondo!

回到上端