Ke daftar isi

Komune legu per 《Montara Vilaĝo》!共同阅读学习!

dari Flago, 12 Februari 2010

Pesan: 460

Bahasa: 简体中文

Flago (Tunjukkan profil) 5 Mei 2011 21.02.08

...
Neniu kuiras por vi kaj neniu akompanas vin. Kompatinda mia Lajbaŭ!" Poste ŝi levis sian kapon kaj firis al mi, "Filo, mi memoras sonĝon, kiun mi havis hieraŭ nokte. Mi sonĝis, ke Lajbaŭ portas en sia buŝo leteron de via patro.

Eble la urba mesaĝisto rekomencis sian taskplenumadon al la Urbego malsupre de la rivero, nun kiam revenis bienulo Ĉu Min kaj remalfermis siajn butikojn. Volu iri por konstati, ĉu estas ia mesaĝo de via patro? Li devis skribi al ni antaŭlonge."
"Jes, panjo," mi diris.

Kaj mi iris al la urbeto. Mi trovis la maljunan mesaĝiston, Batato. Li vere ĵus rekomencis sian laboron kaj estis vojaĝinta ĝis "La Urbego" fluse laŭ la rivero, kaj en lia poŝtosako estis letero de mia patro. Mi demandis al li, kiel mia patro fartas, kaj ĉu li ricevis sian grandan dividendon.
...
没有人做东西给你吃,也没有人给你做伴。我可怜的来宝!”接着她就抬起头,对我说,“孩子,我记起了我昨天夜里做了一个梦。我梦见来宝嘴里衔着你爸爸寄回的一封信。也许往河下游那个‘大城市’跑信差的那个信脚子,现在又重新开始干他的行业了-因为地主储敏又回到了镇上,重新开起了他的店铺,他跟外面有信件来往...
senkulpa.gif

Flago (Tunjukkan profil) 6 Mei 2011 22.32.48

...
Li rifuzis eĉ vorton diri. Li simple diris, ke li mem estas tre okupata pro la fakto, ke krom porti komercajn leterojn por la komercistoj kaj bienulo Ĉu Min li foje devis ankaŭ liveri militajn mesaĝojn. Li donis al mi la leteron kaj diris, ke mi foriru.
Kiam mi revenis kaj montris al mia patrino la leteron, ŝi ridetis dirante, "Strange, ke la sonĝo realiĝis.

Niaj animoj komunikiĝas kun tiu de Lajbaŭ nokte. Lajbaŭ jam fariĝis regula ano de nia familio. Kompatinda, ni ne devus plu trudi al li noktan gardadon. Ni jam ne havas bovinojn ŝteleblajn." Ŝi paŭzis dum iom da tempo. Poste ŝi rediris, "Legu al mi la leteron, ĉu ne, filo?"

Mi ŝirmalfermis la leteron kaj legis. "Mi aŭdis pri tio, kio okazis al mia naskiĝa distrikto," la letero diris. "Tio ne estas aparte ŝoka al mi. Okazis multe pli malbonaj aferoj en tiu ĉi urbego. Centoj da junuloj kaj studentoj estas mortpafitaj. Sed mi pensas kaj esperas, ke nia plejaĝa filo ankoraŭ travivas en Ŝanhajo, kvankam mi jam delonge nenion aŭdis de li.
...
他什么话也没有说。他只是说他太忙, 除了传送生意人和地主储敏的一些商业信件外,他有时还得传递军事消息。他把信交给我,叫我离开。当我回到家来的时候,我把信交给母亲。她微笑了一下,说:“真奇怪,梦里的事情竟成为事实了。一到夜里我们的灵魂就和来宝交流-它真正成为了我们家里的一员了 。可怜的东西,以后我们就不应该再让它来守门了,我们也没有什么牛可以被偷了呀...
senkulpa.gif

Flago (Tunjukkan profil) 7 Mei 2011 22.38.17

...
Kiom koncernas mia laboro, tio ne iris tiel glate, kiel ni atendis..." Subite mi konsciiĝis pri nigra makulo, kiu moviĝis dekstren-maldekstren antaŭ miaj okuloj, kaj mi ne povis daŭrigi la legadon.
"Daŭrigu, filo!" aŭdiĝis la maltrankvila voĉo de mia patrino.

Mi iom frotis miajn okulojn, poste mi daŭrigis. Mia voĉo ekhaltemis. Mi ne sciis la kialon. "La fremdaj komercistoj, al kiuj mia estro vendis sian kargon, spertis iom da malfacilo pri siaj fabrikoj hejme kaj rifuzis aĉeti pliajn krudmaterialojn. Rezultiiĝis drasta prezmalaltiĝo kaj sekve mia estro estas devigita fermi dum kelka tempo sian firmaon.
...
至余诸事,均未能若预期之顺利...”忽然我觉得有一个黑点,在我眼前左右晃动。我无法再念下去。“念吧,孩子!”这是我母亲焦急的声音。我揉了揉我的眼睛,便继续念下去。我的声音有点颤抖。我也不知道这是为什么缘故。“余之行东所售予货物之洋商,因国内工厂出现纠纷,已拒绝进口本地原料。结果原料售价大跌,生意萧条,余行东得暂时歇业...

Flago (Tunjukkan profil) 7 Mei 2011 23.14.48

...
La granda dividendo devis esti prokrastita. Sed pro mia longa servado en la kompanio mia estro promesis prizorgi min ĝis rekomenciĝos la komerco. -Ni esperu, ke tio lkazos baldaŭ, ĉar mia aĝo min ne atendas. Dume li proponis al mi la taskon instrui liajn infanojn kiel rimedon enspezi dum la ekonomia malprospero.

Tio ne estas tiel malbona kiel en nia naskiĝloko. Fakte, tio estas pli bona ol la posteno de Onklo Pejfu: ĝi ebligas al mi vivteni familion. Ĉu vi venos esti kun mi? Mi sopiras revidi vin. Kaj nia plej juna filo devus komenci metilernadon aŭ frekventi modernan lernejon, ankaŭ, kiam nun terkulturado kiel profesio estas nepripensebla.
...
余所盼之花红亦不得不暂缓置论矣。但鉴余在行多年服务,行东慨允仍予照顾余之生计,以待复业--唯望此举不致拖时过久,余年已老,岁不待人奕。在此百业萧条之际,彼愿留余为彼子女授课,借以暂维持生计。与故乡同类工作相较,此间似稍胜一筹,远远超过佩甫之教学所得,足以够全家糊口矣。甚盼汝等能来余处暂住。余想念汝等也...
senkulpa.gif

Flago (Tunjukkan profil) 8 Mei 2011 22.52.09

...
Cetere, mi estas informita, ke la vilaĝo nun estas en malordo. Eble pli bone, ke vi vivu ĉi tie dum kelka tempo. Estas neeble, ke mi venu hejmen por vin forpreni, pro la infanoj, kiujn mi devas ĉiutage prizorgi. Vi povas lasi la domon en prizorgo de Onklo Pan kaj Alan - sendu mian amon kaj korajn salutojn al ili."

Mia patrino kaŝe suspiris dum mi refaldis la leteron. "Do li devas fariĝi instruisto denove en lia vivtempo!" ŝi diris per mallaŭta voĉo. "Kompatindulo, li ne scias, kio okazis al lia antaŭa kolego Onklo Pejfu. Li ankaŭ ne havas eĉ plej malgrandan koncepton pri Onklo Pan kaj Alan.
...
此外,余得知我乡目前正陷于一片混乱,汝等亦以到此暂住为宜。余则因行东子女须每日教课,不克亲自返乡接眷。汝可暂以家中诸事托潘大叔及阿兰照顾,并代向彼等致意。”当我叠好这封信的时候,我的母亲偷偷发出了一声叹息。“在他这样的一把年纪,他终于又当起一个塾师来了!”她低声说。“可怜的人,他一点也不知道他的老同事佩甫伯的遭遇。潘大叔和阿兰的情况他一点也都不知道,”...
senkulpa.gif

Flago (Tunjukkan profil) 9 Mei 2011 23.25.55

...
"Sed lia instruista posteno estas multe pli facila ol tiu de kompatinda Onklo Pejfu, ĉar la estro estas tute alia," mi komentis, provante konsli ŝin. Dume mi spertis vizion pri la ekscita vivo en la urbego, pri la moderna lernejo, kiun mi eble frekventus. Efektive, jam flugis mia koro al "La Urbego". Mi demandis naive, "Ĉu ni iru esti kun li, panjo?"
"Ho ne!" mia patrino diris decideme. "Kiel ni forlasu la hejmon de niaj prauloj?

Post kelkaj tagoj la grumblado de la kanonoj aŭdiĝis pli kaj pli proksime. Laŭ onidiroj, la revoluciuloj konstruis fortan bazon en la granda montaro kaj kunigis multajn kamparanajn volontulojn por batali. Mortigitaj estis multaj el la soldatoj de Ĉu Min kaj Ŭang la Leono. Ni povis vidi longajn vicojn de brankardoj subenportataj al la ŝoseo el la malproksimaj montoj.
...
“不过他的教书工作比起可怜的佩甫伯来要好得多,因为东家完全不同,”我说,想以此安慰母亲。在此同时我也幻想起在大城市的那种热闹生活和我可能进的那个新式学校来。事实上我的心已经飞向那个“大城市”了。于是我便天真地问:“妈,我们到爸爸那里去吗?”“啊,不行!”我的母亲坚决地说,“我们怎么能够离开我们祖先的老家呢?”
几天以后,隆隆的炮声越响越逼近了。有些传闻说革命党人已经在深山里建立起了坚强的根据地。而且也集中了更多的农民自卫队参加战斗。储敏和王狮子的部队伤亡很大。我们已经可以瞥见一些伤兵被抬在担架上,从远方的山里经大路上走过去...

Flago (Tunjukkan profil) 11 Mei 2011 08.21.10

...
Kaj iun posttagmezon venis kompanio de soldatoj el la ĉefsidejo de Ŭang la Leono por konskripcii niajn vilaĝanojn por anstataŭigi la perditojn. Multajn junajn terkulturistojn oni perforte fortrenis. Tra la fenestro mia patrino rigardis ilian vanan lukton por eskapi sur la ŝoseo ka fine ilian malaperon en la nebulan malproksimon.

"Filo," ŝi turnis sin al mi kaj diris, "ŝajnas al mi, ke bedaŭrinde ni devos akcepti la konsilon de via patro. Oni eble venos konskripcii vin kiam ajn, ĉar vi ne plu estas knabeto. Mi ne povas vin translasi al tia batalado, kies karakteron mi ne komprenas."
"Jes, panjo," mi diris. Mi nur tro volonte volis lasi mian naskiĝvilaĝon por nova vivo en urbego, kvankam mia patrino ŝajnis neesprimeble malĝoja pri tio.
...
有一天下午,王狮子的总部派了一队人到村里来拉伕去补充他们的死伤。有许多庄稼人被强行绑走。我母亲从窗里可以望见,他们在大路上挣扎,希望逃脱,但最后还是在那迷蒙的远方消失了。“孩子,”她掉向我,说:“我看我们还是得接受你父亲的劝告。他们随时可能再来,把你也抓走,因为你已经不再是一个很小的孩子了。他们打的那种仗的性质我不了解,我不能让你去参加。”“你说的对,妈,”我说。离开我出生的那个村子,到一个大城市去开始新的生活,对此我感到太高兴了...

Flago (Tunjukkan profil) 12 Mei 2011 04.07.10

...
Frue en la posta mateno ni kviete ŝlosis nian pordon kaj forlasis la vilaĝon. Ni kunportis nur necesajn vestaĵojn kaj aron da leteroj, kiujn skribis hejmen mia patro kaj pliaĝa frato dum la pasintaj kelkaj jaroj, kaj la praulan tabulon. Kiam ni formarŝis el nia vilaĝo mia patrino rerigardis plurfoje, sed ŝi nenion diris nek suspiris.

La vilaĝo tute ne estis ŝanĝiĝinta. Ĝiaj dometoj, ĝiaj arboj, ĝiaj nigrategolaj tegmentoj, sapektis tute tiel samaj, kiel mi ĉiam memoris ilin. Sed pendis super ĝi sur la ĉielo speco de sombro, speco de nubeco. Eble tio estas la matena nebulo.
Ni transiris la riveron per la marŝponto. La travidebla akvo preterveladis trankvile kiel antaŭe.
...
第二天大清早,我们不声不响地锁上我们的家门,离开了村子。我们只带了几件必需的衣服,还有我父亲和哥哥过去几年寄回家的一束信。当然,祖宗牌子我们也随身带在身边。当我们走出了村子以后,我母亲回过头来,又望了好几次,不过她什么话也没有说,也没发出任何叹息。村子仍然是往常的那个样子。那些村屋,那些树木,那些铺着黑瓦的屋顶--一切看上去都和我所能记得起的情况一模一样。可是天空向它笼上了一层沉郁、阴惨的气氛。也许这就是晨雾。当我们踏上了木桥,向河对岸走去时,下边清澈的河水仍然在慢悠悠地向前流去,像往常一样...
senkulpa.gif

Flago (Tunjukkan profil) 13 Mei 2011 02.11.00

...
Al mi plaĉis la sablo surfunde, kiu estis fajna kaj blanka kaj brila pro la unuaj sunradioj. Mi provis restadi apud la manapogilo de la ponto dum kelka tempo, nur por vere plenrigardi la sablon, en kiu mi kutimis ludi, kiam mi estis infaneto. Sed mia patrino urĝigis min antaŭn.

La sablon ŝi ne volis rigardi. Ŝi malemis vidi konataĵojn. Mi vidis ŝin fiksrigardanta rekte al la kontraŭa bordo de la rivero, kiu estis tute ne konata al ni.
Kiam ni alvenis la kontraŭan bordon de la rivero, ni alvenis alian ŝoseon, kiu kondukis al alia mondo, la mondo de "La Urbego" malsupre de la rivero.
...
我爱看水下面的沙底,那些细密的白沙子正在映着出升的太阳发出晶莹的反光。我靠着桥上的栏杆向下边望了一阵,想再瞧瞧那些沙粒,因为我小时常常喜欢玩这些沙子。可是我母亲却敦促我赶路。她不想看那些沙粒。她避免看我们所熟悉的一切东西。她有意识地只瞧着河的对岸,因为那边的东西我们全都不太熟悉。当我们来到河的对岸以后,我们就走上另一条大路。这条大路把我们引向另一个世界,那个位置在河下游的“大城市”世界...
sal.gif

Flago (Tunjukkan profil) 13 Mei 2011 23.46.38

...
Tio estis longa vojo. Ĝi etendiĝis tra cent mejloj. Ni dissendis nian rigardon tra la etendiĝo de tiu longa, polvokovrita, flaveca, antikva diliĝencovojo, kaj komencis konstati, kiel nemezureble solecaj ni estis. Mia patrino subite haltis kaj diris, "Ho, nio forgesis nian Lajbaŭ!

Ni devas kunpreni lin. Filo, provu alvoki lin. Ni ankoraŭ ne estas tre malproksime de la vilaĝo."
Mi aliris la supron de teramaso apude kaj vokis tiel laŭte kiel mia voĉo kapablis:" Lajbaŭ! Lajbaŭ!" La eĥo sonoris sur la rivero kiel tintegilo. Subite blankeca besto elkuris el nia vilaĝo el inter la arboj kaj kuregis plenrapide en la direkton de mia alvoko.
...
这是一条很长的路。它有一两百里长。我们扬起头来向前方望去,向那漫长的、尘土飞扬的、昏黄的古驿道望去,我们开始意识到我们是多么难以形容地寂寞。我的母亲忽然停下步子,说:“哎哟,我们忘记了我们的来宝!我们得把它带走。我们离开村子还没有太远。” 我走到附近的一个小山顶上,尽量拉开我嗓子向对面喊:“来宝!来宝!”回音在河上像钟声似的回荡。忽然一只白色的动物从我们村子的树木中冲了出来,鼓足腿力向我的喊声这边跑来...
sal.gif

Kembali ke atas