Сообщений: 460
Язык: 简体中文
Flago (Показать профиль) 11 марта 2010 г., 8:58:52
Ĉirkaŭ noktomezo Alan subite eligis intermitajn ĝemegojn, kiuj sonis kvazaŭ tiaj sensencaj vortoj, kiajn ŝi kutime murmuris dum koŝmaroj. Sed tio estis io alia: ŝi anheladis pene. Salte mia patrino ellitiĝis, lumigis la lampon, kaj rapidis al la lito de Alan.
Mi sekvis ŝin. Alan tute kovriĝis de ŝvito, kiu ĉirkaŭ ŝi formis vualon da maldensa nebuleto. Ŝi terure deliris. Mia patrino skuis ŝian kapon kaj ekkriis alarmite: "Alan! Alan!" Malrapide Alan malfermis siajn okulojn, montrante la blankon, kaj poste refermis ilin. Ŝi jam ne kapablis fari la kutiman rapidan respondon.
"Ne temas pri malvarmumo," murmure riproĉis sin mia patrino. "Eble ŝian sanon malbonigis la miksaĵo de bruna sukero kaj zingibro. Kion mi povas fari? Kion mi povas fari?"
Grandpanike ŝi aŭtomate surgenuiĝis antaŭ la lito de Alan, kaj kunmetis siajn manojn kaj preĝis:
Prauloj, ja kompatu ŝin se hazarde ŝi senintence ofendis vin. Ĉielaj Dioj, bonvolu do pardoni ŝin, se infanece ŝi elparolis viajn nomojn kontraŭ iu neŝatato. Ŝi malhavas gepatrojn por instrui al ŝi la bonkonduton. Se punon ŝi meritas, la puno devus trafi min, ne ŝin, kiu estas orfa...
Murmuris plu mia patrino, kvazaŭ hipnotite. Dume la gorĝo de Alan gargaris. Ĉiufoje, kiam la seka raspa sono lasis ŝiajn lipojn, la voĉo de mia patrino obtuziĝis, zumante tra la ĉambro kiel monotona sorĉkanto far budhanaj pastroj por la ĉieleniĝo de l` animo de mortinto.
Alan vere aspektis iom simila la mortinto, ĉar ŝia vizaĝo palis kiel ŝtono kaj ŝiaj lipoj plumbkoloris, kiel purpura majfloro. Mi ne sciis, pri kio temas, ĉar ne kapablis pensi mia menso. Mi turnis la rigardon, jen de Alan al mia patrino, jen de mia patrino al Alan. Sub la malhela lumo de la lampo ili formis bildon, lignecan kaj sombran, kaj ankaŭ tristigan kaj timegigan. Fine ankaŭ mi aŭtomate surgenuiĝis apud mia patrino, farante min parto de la bildo.
...
半夜时分,阿兰的病情忽然发作起来,母亲惊惶失措,机械地在阿兰床前跪下,合掌祈祷起来。
Flago (Показать профиль) 12 марта 2010 г., 2:00:46
Proksime al la tagiĝo, Alan eksilentis, kaj ŝia vizaĝo aspektis palblua. Per la mano palpis mia patrino ŝian frunton kaj balbutis sedkohere. "Forpasis la deliro. Sed kio estas? Kio estas? Ni devas sendi Onklo Pan alvoki la kuraciston. Nepras!" Kaj ŝi forkuris el la dormoĉambro por alvoki Onklo Pan.
Onklo Pan iris la vilaĝo en distanco de pli ol dek lioj, kie loĝis konata drogherba kuracisto, kaj kun la kuracisto revenis je l` matenmanĝa horo. Tiu klerulo portis ankoraŭ sian hejmrobon. Videble Onklo Pan sukcesis komuniki al li per siaj kutimajn famaj gestoj kaj voĉemfazo la gravecon de l` malsano Alan, tiel ke la kuracisto tuj ekvojaĝis, eĉ ne vestinte sin konvene.
Salutinte mian patrinon, li iris rekte al la ĉambro de Alan, ne atendante por malsekigi sian buŝon per la pelvo da viandbula supo, per kiu la homoj en nia regiono kutimis regali kuraciston, kiel respektosigno al homhelpema profesiulo, antaŭ ol li komencu esplori la pacienton. Li levis la manon de Alan kaj palpis ŝian pulson. Tuj liaj brovoj kuntiriĝis, kaj elstaris sur lia frunto pluraj horizontalaj linioj, kaj palpebrumis penseme liaj okuloj. Ni morte silentis. Eĉ la propran spiron ni aŭdis.
...
天亮时,阿兰脸色白青,寂静无声,昏迷。母亲急忙叫潘大叔去找郎中来,为阿兰看病。
Flago (Показать профиль) 13 марта 2010 г., 2:23:33
"Subite hieraŭ nokte ŝi severe malvarmumis,"
li diris, metante la manon de Alan sub la stebkovrilon. "Sed jam pasis la febro. Tamen la pulso batas iom rapede, kio vere estas simptomo tre stranga."
"Pri kiu malsano temas, sinjoro kuracisto?" demandis mia patrino.
Denove la kuracisto kuntiris siajn brovojn kaj elpuŝis siajn lipojn. "Bedaŭrinde, mi ne scias. Certe ne temas pri tifoido, ĉar ĝi alvenis tiel abrupte; ankaŭ ne pri malario, ĉar la febron ne sekvis severa malvarmego."
"Ĉu vi ne povas sugesti, kio ĝi eble estas?"
"Bedaŭrinde ne, sinjorino," diris la kuracisto, pardonpete ridetante. "Malpermesas mia profesia konscienco doni nomon bazitan sur supozoj."
"Ho..." mia patrino murmuris al si mem.
"Tamen ne timu, sinjorino," aldonis la kuracisto malaŭtvoĉe. "Ŝia pulsado estas tute regula, kvankam pli rapida ol ordinare. Ne antaŭvideblas danĝero pri ŝia vivo. Se vi lasos ŝin trankvile ripozi kaj verŝajne resaniĝos post nelonge."
"Tion mi faros, sinjoro kuracisto," mia patrino diris.
"Ĉion mi faros, se ŝi nur travivos."
Kaj la kuracisto adiaŭis, rifuzinte ĉiun pagon pro tio, ke li diagnozon ne liveris.
Post la foriro de l' kuracisto, venis Benĉin, nia taoisma pastro, por nin viziti. Li enŝteliĝis sen pordofrapo. Eĉ enpaŝinte la vestiblon, li ne anoncis sin, sed staris kviete en angulo, dum liaj okuletoj nervoze palpebrumis al la pordo de l' ĉambro de Alan. Surprizis min lia rigardo ruzeca, kiam mi ekvidis lin. Li gestis al mi per siaj tremantaj ostecaj manoj laŭ amikeca maniero, kaj alproksimiĝis al mi per siaj fantomecaj paŝoj, kate leĝeraj, flustre demandante, "Ĉu foriris la kuracisto?"
"Jes," mi respondis.
"Bone! li diris laŭjte. "Li ne valoras." Kaj rekte en la ĉambron li marŝis rapidpaŝe, kvazaŭ li mem estus kuracisto.
...(35)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
“她这毛病是昨天晚上忽然得的?”他说着把阿兰的手放回到被子里去
Flago (Показать профиль) 13 марта 2010 г., 2:23:39
"Subite hieraŭ nokte ŝi severe malvarmumis,"
li diris, metante la manon de Alan sub la stebkovrilon. "Sed jam pasis la febro. Tamen la pulso batas iom rapede, kio vere estas simptomo tre stranga."
"Pri kiu malsano temas, sinjoro kuracisto?" demandis mia patrino.
Denove la kuracisto kuntiris siajn brovojn kaj elpuŝis siajn lipojn. "Bedaŭrinde, mi ne scias. Certe ne temas pri tifoido, ĉar ĝi alvenis tiel abrupte; ankaŭ ne pri malario, ĉar la febron ne sekvis severa malvarmego."
"Ĉu vi ne povas sugesti, kio ĝi eble estas?"
"Bedaŭrinde ne, sinjorino," diris la kuracisto, pardonpete ridetante. "Malpermesas mia profesia konscienco doni nomon bazitan sur supozoj."
"Ho..." mia patrino murmuris al si mem.
"Tamen ne timu, sinjorino," aldonis la kuracisto malaŭtvoĉe. "Ŝia pulsado estas tute regula, kvankam pli rapida ol ordinare. Ne antaŭvideblas danĝero pri ŝia vivo. Se vi lasos ŝin trankvile ripozi kaj verŝajne resaniĝos post nelonge."
"Tion mi faros, sinjoro kuracisto," mia patrino diris.
"Ĉion mi faros, se ŝi nur travivos."
Kaj la kuracisto adiaŭis, rifuzinte ĉiun pagon pro tio, ke li diagnozon ne liveris.
Post la foriro de l' kuracisto, venis Benĉin, nia taoisma pastro, por nin viziti. Li enŝteliĝis sen pordofrapo. Eĉ enpaŝinte la vestiblon, li ne anoncis sin, sed staris kviete en angulo, dum liaj okuletoj nervoze palpebrumis al la pordo de l' ĉambro de Alan. Surprizis min lia rigardo ruzeca, kiam mi ekvidis lin. Li gestis al mi per siaj tremantaj ostecaj manoj laŭ amikeca maniero, kaj alproksimiĝis al mi per siaj fantomecaj paŝoj, kate leĝeraj, flustre demandante, "Ĉu foriris la kuracisto?"
"Jes," mi respondis.
"Bone! li diris laŭjte. "Li ne valoras." Kaj rekte en la ĉambron li marŝis rapidpaŝe, kvazaŭ li mem estus kuracisto.
...
Flago (Показать профиль) 14 марта 2010 г., 0:45:44
Mia patrino sidis rande de l' lito kaj trinkigis al Alan akvon.
"Bonan tagon, sinjorino!" Benĉin diris. "Mi aŭdis pri la malsano de Alan. Ĝi tre malĝojigas min. Ĉu ĝi estas grava?"
"Agrable, ke vi venis, Benĉin," mia patrino diris, metante ankoraŭ unu kuleron da akvo en la buŝon de Alan. "La kuracisto diris, ke ne tre grava. Sed mi havas zorgojn."
"Ĉu kuracisto?" Benĉin diris, ŝajne mirigite. "Kion li Kapablas fari?"
"Efektive, eĉ la diagnozon li ne povis doni."
"Kompreneble, ke ne!" Benĉin diris per laŭta memcerta voĉo. "Permesu, ke mi rigardu."
Ne atendinte ĝis mia patrino lasus al li spacon, li alpuŝis sin apud ŝin, kaj zorge alĝustigis sur siajn miopaj okuloj la okulvitrojn, kaj poste kurbiĝis proksimen al Alan, tiel proksimen, ke preskaŭ tuŝis lia nazo ŝian vizaĝon.
"Vidu, ne estas normalaj ŝiaj okuloj," li diris al mia patrino. "Ili fikse rigardas senkomunike. Kaj ili fermiĝas eviteme, tuj kiam oni volas ilin ekzameni. Ĉu vi scias, kion signifas tio?"
"Nu, mi ne scias..." diris maltrankvile mia patrino, ekrigardante la pastron, kiu nun aspektis kvazaŭ li estus patologo.
"Tio signifas, ke ŝi jam ne regas sin," li mem respondis. "Tio signifas, ke gvidas ŝian volon io alia."
"Kio estas tiu io alia, Benĉin? Mi vin ne komprenas."
...(36)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
妈妈正在病床沿上坐着,喂水给阿兰喝
Flago (Показать профиль) 15 марта 2010 г., 0:54:56
"Nu, se vi deziras, ke mi parolu malkaŝe..." subite li paŭzis, atendante ke mia patrino parolu. Sed ŝi silentadis, lin rigardante scivoleme. Tiu silentado senpaciencigis lin, kaj do li daŭrigis: "Nu, se juĝi laŭ mia sperto, ŝi estas okupata de iu spirito.
Eble tiu estas la vaganta fantomo de iu viro, kiu mortis neatendite. Vi scias, kiam viro mortas pro akcidento, ekzemple murdiĝo aŭ droniĝo, antaŭ la horo difinita de la sorto, lia fantomo disvagas, ĝis li reenkarniĝas kiel besto aŭ homo.
Dum la vaga periodo, li foje tiel enuiĝas, ke li volas ankoraŭfoje ricevi homan formon. En tia situacio li ofte sin kroĉas al iu senkulpa kanbino aŭ knabo, kaj kaŭzas al la okupato teruran malsanon."
"Ĉu vere?" diris mia patrino suspekteme. Pri dioj kaj prauloj ŝi kredis, sed apenaŭ pri fantomoj. Neniu el ni kredis pri fantomoj.
...(37)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@@
...
“假如你要我说真话...”本勤忽然停住了,
Flago (Показать профиль) 16 марта 2010 г., 0:02:43
"Tutcerte!" la pastro diris, alĝustigante denove sur siaj okuloj la malnovajn senkadrajn okulvitrojn. "Tio estas la speciala fako de miaj filozofiaj esploroj. Mi vidis proprokule fantomojn, kiuj serĉis okupotajn homajn korpojn, kaj mi kutimis lukti kontraŭ ili por libergi senkulpajn geknabojn el ilia senkompata posedo."
"Ĉu vere?" ripetis mia patrino la saman dubeman demandon.
"Tutcerte!" La pastro respondis per firma konvinkiĝo. Denove ekestis silento. Mia patrino ne volis plu paroli pri fantomoj, ĉar tio maltrakviligis nin ĉiujn, do Benĉin ne povis daŭrigi la konversacion.
Li lastfoje ekrigardis al Alan, kiu estis kvieta kiel morto, kun okuloj fermitaj; kaj li formarŝis kun senespera gesto,
sed murmuris al si: "Kompatinda knabino, kiu suferas okupiĝon je tiel frua aĝo. Mi devas forpeli el ŝi la fian fantomon." Transirante la sojlon, li daŭrigis pli fortvoĉe, "Jes, mi devas forpeli el la vilaĝo ĉi senkoran fantomon! Mi devas! Estas ofende al mi, ke fantomo kaŭzas ĝenojn rekte sub mia nazo!"
...(38)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
“当然是这样的咯!”道士先生说,
Flago (Показать профиль) 16 марта 2010 г., 23:52:57
Laŭ la avoj de l' vilaĝo, Benĉin iam havis reputacion esti mastro de vagantaj fantomoj, ĉar por venki ilin, oni diris, li povis alvoki diversajn spiritojn, kiel ankaŭ diojn. Kiam il misefikis en familio -kion en la malnovo tempo oni kredis la elfaro de malbonaj spiritoj -lin oni ĉiam invitis utiligi sian influon kiel taoisma pastro por ĝustigi la aferon kaj la homoj pagis tiun servadon per rizo aŭ mono.
Sed depost la Granda Nutromanko, tiom da aferoj misefikis ĉe niaj vilaĝanoj, ke eĉ dekduo da pastroj ne povus helpi. La homoj perdis multajn parencojn pro malsatego, kaj krome ilian teron forprenis Ĉu Min. Sen la tero, ili estis sub la jugo de la bienulo. Ili mem havis tiom da ĝenoj, ke ili devis tute forgesi pri fantomoj. Sekve Benĉin ricevis neniom da laboro, kaj pro tio fariĝis ĉiam pli osteca kaj malforta.
Rezulte, tute neniun alian laboron li kapablis fari, eĉ ne predikadon. Tiu sorĉita cirklo sinkigis lin en tian malesperan staton, tiel fizike kiel finance, ke eĉ Maŭmaŭ estis certa, ke li venkos la pastron pri Korvino, malgraŭ tio, ke li mem estas malklera kamarano.
...(39)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
根据我们村里的一些的老年人说,
Flago (Показать профиль) 17 марта 2010 г., 9:15:57
Sed ŝajnis, ke ĉifoje Benĉin firme intencis memorigi niajn vilaĝanojn pri fantomoj kaj pri sia aŭtoritateco kiel la mastro de fantomoj, tiel revivigonte sian taorisman praktikadon. Vespere li surmetis sian taoisman ornaton, kun broditaj blankaj drakoj dorse kaj antaŭe, kaj la malhelan kvadratan ĉapon kun longa nigra harpinglo supre trairanta -posedĵojn, kiujn li sukcesis reteni malgraŭ financa streĉiteco, ĉar neniu lombardejo volis akcepti ilin.
Kaj kun sia sankta vergo, kiu simbolis lian pastran aŭtoritaton, li rapidis sintrudeme de sia dometo ĝis la kiosko de l' Terodio, dum venton disventolis pro la moviĝo lia vasta malhela ornato. Niaj vilaĝanoj, kunvenintaj sur la placo por aŭskulti la historion far Laŭ Liŭ, supozis lin freneza, kiam ili vidis lin marŝi tiel emfaze kaj energie kaj fiksintence, kvazaŭ li ĵus havus profundan dormon kaj solidan manĝaĵon. Per profunda brovumado kaj elpuŝitaj lipoj li mienis kvazaŭ batalonto, preta lukti kontraŭ la fantomo.
Li surgenuiĝis, kun la kapeto alte tenata kaj la kurba dorso kiel eble plej rektigita, antaŭ la ŝtona oferplato staranta sub la altaro de nia Terodio. El lia buŝo komencis elverŝiĝi torento da murmuroj, tirataj kaj unutonaj, direktataj al nia Terodio kaj ties patrineca edzino.
...(40)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
似乎,本勤这次决心打算要提醒村人有鬼魂这种东西存在,而他就是驱鬼魂的强势人物,
Flago (Показать профиль) 17 марта 2010 г., 23:52:04
Mi, fidela disĉiplo de nia mastro Laŭzi, en mia ofico kiel la taoisma pastro, petegas vin forigi la okupiĝon de Alan, forpeli la fantomon el la vilaĝo, kaj kateni la diablon al la granda kverko aliflanke al l' rivero, ĝis venos lia horo reenkarniĝi kiel hundo aŭ porko. Se tion vi, nia Terodio, ne faros, mi kun bedaŭro devos raporti vian nekapablon al nia Mastro en la Ĉielo. Por via propra bonfarto vi devas kunlabori kun mi, uzante vian aŭtoritatecon kiel la vilaĝa dio por plenumi miajn ordonojn kontraŭ la fia demono...
Post tio, lia voĉo paŭzis. Sekvis iom da silento. Laŭ Liŭ, kiu atendis por komenci sian tiuvesperan historion, supozis, ke la pastro finis sian prezentadon, kaj kun suspiro de malŝarĝiĝo komencis bati la tamburon prelude al sia rakonto.
Sed apenaŭ la bastono ektuŝis la supraĵon de l' instrumento, jen el la kiosko eksplodis en la aeron sekeca krakado da sono, kiu turmentis ĉies orelojn. Tion kaŭzis denove Benĉin, kiu furioze kvazaŭ frenezulo batadis per sia vergo la ŝtonan tablon. Samtempe li alvokis ĉiajn nomojn por insulti kaj minaci la supozitan okupanton de Alan.
Se vi ne forfuĝos laŭordone, kara fantomo, mi ne indulgos vin. Mi alvokos la naŭkapajn gardistojn de l' Reĝo de Infero veni por vin aresti, vin ĵeti en kaldronon de bolanta oleo, aŭ vin rosti sur la infera fajro kvazaŭ kokidon, aŭ vin hoke suprentiri sur la Monton de Akraj Tranĉiloj kvazaŭ bulon da porko. Nur imagu! Vi neniam plu povus reenkarniĝi. Ĉu jese, ĉu nee, vi devas tuj decidiĝi! Mi ne plu atendos...
...(41)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
某老子道君之虔信弟子,