去目錄頁

jen / jen estas

crescence, 2010年2月12日

讯息: 18

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2010年2月13日下午12:53:53

darkweasel:
Miland:Miaopinie, la frazo bezonas interpunkcion ekz streketon (aŭ punkton, krisignon, ktp), por fari 'Jen (= vidu) - estas kvar floroj!'
En §6 de la Ekzercaro ni trovas:
Jen estas la pomo, kiun mi trovis.
Miaopinie, temas pri la emfazo, kiun oni volas. Jen estas atentigilo, kiun la streketo pli emfazas. Jen estas kvar floroj estas relative milda esprimo.

Eddycgn (显示个人资料) 2010年2月13日下午6:32:40

crescence:Saluton,

Kiu estas la malsameco inter la frazoj :

- Jen kvar floroj.

kaj

- Jen estas kvar floroj.

Dankon
Strange ke franco demandas tion! Vi havas por "jen" la belajn vortojn "voici" "voilà", kiuj mankas en aliaj lingvoj. (Itale: ecco)

crescence (显示个人资料) 2010年2月13日下午6:40:55

Eddycgn:
Strange ke franco demandas tion! Vi havas por "jen" la belajn vortojn "voici" "voilà", kiuj mankas en aliaj lingvoj. (Itale: ecco)
En la franca, "voici" "voilà" rolas kiel la verbo. Ne utilas poste uzi la verbon "esti".

darkweasel (显示个人资料) 2010年2月13日下午8:36:59

Miland:
darkweasel:
Miland:Miaopinie, la frazo bezonas interpunkcion ekz streketon (aŭ punkton, krisignon, ktp), por fari 'Jen (= vidu) - estas kvar floroj!'
En §6 de la Ekzercaro ni trovas:
Jen estas la pomo, kiun mi trovis.
Miaopinie, temas pri la emfazo, kiun oni volas. Jen estas atentigilo, kiun la streketo pli emfazas. Jen estas kvar floroj estas relative milda esprimo.
Bone, pri tio mi povas konsenti.

crescence (显示个人资料) 2010年2月15日下午3:41:55

Mi komprenis la tradukan malsamecon inter :

- Jen + substantivo
kaj
- Jen + verbo

En la franca, oni tradukas tiamaniere :

- "Voici" + substantivo
- "Voici que" + substantivo + verbo

Ĉu en via denaska lingvo, tio eblas ?

Eddycgn (显示个人资料) 2010年2月15日下午5:42:07

crescence:Mi komprenis la tradukan malsamecon inter :

- Jen + substantivo
kaj
- Jen + verbo

En la franca, oni tradukas tiamaniere :

- "Voici" + substantivo
- "Voici que" + substantivo + verbo

Ĉu en via denaska lingvo, tio eblas ?
Jes, ankaŭ sola:
Ecco! = Jen! (Voici, voilá!)

Ecco il gatto! Jen la kato! (Voici le chat!)

Ecco che viene! Jen (ke) li alvenas! (Voici qu'il arrive!)

PS mi ne certas ĉu esperante oni bezonas "ke".
sal.gif

darkweasel (显示个人资料) 2010年2月15日下午5:48:02

Eddycgn:
PS mi ne certas ĉu esperante oni bezonas "ke".
sal.gif
Ne, oni ne bezonas ĝin, vidu ĉi-antaŭe por Fundamentaj frazoj sen tia ke.

crescence (显示个人资料) 2010年2月15日下午7:24:10

darkweasel:
Ne, oni ne bezonas ĝin, vidu ĉi-antaŭe por Fundamentaj frazoj sen tia ke.
Vi pravas. La autoro, kiu skribis la libron, kiun mi legas, ne uzas la vorton "ke". Li skribis : "Jen estas kvar floroj."

回到上端