ข้อความ 56
ภาษา: Esperanto
marcuscf (แสดงโปรไฟล์) 26 กุมภาพันธ์ 2010, 21:37:41
Eddycgn:Ĉu la loĝantaroj nomasLaŭ (portugala) Wikipedia kaj laŭ mia intuicio la vorto estas "não-me-toquenses". "enho" estas malofta sufikso.
Não-me-toquenhos?
Abras (แสดงโปรไฟล์) 3 มีนาคม 2010, 16:31:44
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 14 มีนาคม 2010, 11:32:01
fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 15 มีนาคม 2010, 10:46:23
Mauswinkel kaj Entenfang (Musangulo kaj Anaskapto)
Linsengericht (Lentaĵo)
Im Gesäß (En la postaĵo)
Bösgesäß (Malica postaĵo)
Katzenelnbogen (Kata kubuto)
Müllheim (Rubhejmo)
Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 15 มีนาคม 2010, 12:50:36
fizikisto:... Im Gesäß ... Bösgesäß ...amuze...!
Sxak (แสดงโปรไฟล์) 22 มีนาคม 2010, 16:11:47
Вагино (Vagino) - vilaĝo en la Krasnojarska regiono
Кондома (Kondoma) - rivereto en Novokuznecko
yugary (แสดงโปรไฟล์) 28 มีนาคม 2010, 10:04:42
En la ŝtato Michigan troviĝas Hell (infero), Paradise (paradizo), kaj Climax (klimakso--en la Angla, climax povas signifi la kulminon de seksumado). Sed antaŭ ol viziti Climax, Michigan, vi eble trovos oportuna unu viziton en Intercourse (seksumado), Pennsylvania. Ne mensogu se vi iam vizitos Truth or Consequences (vero aŭ konsekvencoj), New Mexico. Se vi ne ŝatas superakvegojn, ne vojaĝu al Waterproof (akvimuna}, Louisiana, ĉar malgraŭ la nomo de la vilaĝo, ĝi ofte trovas sin inundita de la kotaj superfluegoj de Misisipio. Looneyville (urbo de frenezuloj), Texas, estas nepre vizitinda por tiuj kiuj interesiĝas pri psikologio. Jam estante en Texas, ve eble volos vidi Nameless (sennoma}, kiu antaŭ cent jaroj havis 50 loĝantojn sed nuntempe havas nur jam de longe mortintojn en tombejo kiu situas apud Nameless Road. La vilaĝo do fariĝis ne nur sennoma sed ankaŭ senhoma.
Estas multe pli da menciindaj loknomoj, sed tio sufiĉos . . .
Gary Yu
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 24 เมษายน 2010, 11:07:16
yugary:Nameless (sennoma}Ankaŭ en Aŭstrujo estas "sennoma" vilaĝeto: Namlos
Vilius (แสดงโปรไฟล์) 26 เมษายน 2010, 08:11:08
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤษภาคม 2012, 12:02:01
(an der Großglocknerstraße = ĉe la Großglockner-strato)