去目錄頁

Strangaj loknomoj

darkweasel, 2010年2月12日

讯息: 56

语言: Esperanto

marcuscf (显示个人资料) 2010年2月26日下午9:37:41

Eddycgn:Ĉu la loĝantaroj nomas
Não-me-toquenhos?
Laŭ (portugala) Wikipedia kaj laŭ mia intuicio la vorto estas "não-me-toquenses". "enho" estas malofta sufikso.

Abras (显示个人资料) 2010年3月3日下午4:31:44

Topeka, Kansas, Usono, nun nomiĝas "Google, Kansas," kvankam dum nur unu monato. Google, la serĉada korporacio, faros provaĵon de nova rapidega ret-sistemo en iu Usona urbo. Mi supozas ke Topeka tre volas tion en ilia urbo. lango.gif

darkweasel (显示个人资料) 2010年3月14日上午11:32:01

Mi trovis plian! Jen en Malsupra Aŭstrujo troviĝas Unterstinkenbrunn - "Malsupra Fetorputo".

fizikisto (显示个人资料) 2010年3月15日上午10:46:23

Jen kelkaj lokoj en Germanujo:

Mauswinkel kaj Entenfang (Musangulo kaj Anaskapto)

Linsengericht (Lentaĵo)

Im Gesäß (En la postaĵo)

Bösgesäß (Malica postaĵo)

Katzenelnbogen (Kata kubuto)

Müllheim (Rubhejmo)

Eddycgn (显示个人资料) 2010年3月15日下午12:50:36

fizikisto:... Im Gesäß ... Bösgesäß ...
amuze...!

Sxak (显示个人资料) 2010年3月22日下午4:11:47

en Rusio:
Вагино (Vagino) - vilaĝo en la Krasnojarska regiono
Кондома (Kondoma) - rivereto en Novokuznecko

yugary (显示个人资料) 2010年3月28日上午10:04:42

Usono havas tre multajn strangajn loknomojn. Mi donu nur kelkajn.

En la ŝtato Michigan troviĝas Hell (infero), Paradise (paradizo), kaj Climax (klimakso--en la Angla, climax povas signifi la kulminon de seksumado). Sed antaŭ ol viziti Climax, Michigan, vi eble trovos oportuna unu viziton en Intercourse (seksumado), Pennsylvania. Ne mensogu se vi iam vizitos Truth or Consequences (vero aŭ konsekvencoj), New Mexico. Se vi ne ŝatas superakvegojn, ne vojaĝu al Waterproof (akvimuna}, Louisiana, ĉar malgraŭ la nomo de la vilaĝo, ĝi ofte trovas sin inundita de la kotaj superfluegoj de Misisipio. Looneyville (urbo de frenezuloj), Texas, estas nepre vizitinda por tiuj kiuj interesiĝas pri psikologio. Jam estante en Texas, ve eble volos vidi Nameless (sennoma}, kiu antaŭ cent jaroj havis 50 loĝantojn sed nuntempe havas nur jam de longe mortintojn en tombejo kiu situas apud Nameless Road. La vilaĝo do fariĝis ne nur sennoma sed ankaŭ senhoma.

Estas multe pli da menciindaj loknomoj, sed tio sufiĉos . . .

Gary Yu

darkweasel (显示个人资料) 2010年4月24日上午11:07:16

yugary:Nameless (sennoma}
Ankaŭ en Aŭstrujo estas "sennoma" vilaĝeto: Namlos

Vilius (显示个人资料) 2010年4月26日上午8:11:08

Ne temas pri loknomo, sed litova homa nomo Arminas ial tre amuzas angla-parolantojn rideto.gif

darkweasel (显示个人资料) 2012年5月4日下午12:02:01

Eble Esperantistojn amuzas la ekzisto de Aŭstruja vilaĝo nomata Fusch - elparolata /fuŝ/ ...

(an der Großglocknerstraße = ĉe la Großglockner-strato)

回到上端