Съобщения: 106
Език: Esperanto
Eddycgn (Покажи профила) 22 февруари 2010, 10:39:39
zan:Mi eklernis Esperanton por demandi pri diversaj aferoj.La soneto havas precizajn regulojn.
Permesu mian naivan demandon.
Hajko estas japanlingva poezio.
Ĉu per Esperanta hajko esperantistoj sentas bonan ritmon?
Ĉu vi povas ekspliki la regulojn de la hajko? La ritmon, la rimon, la verslongon?
Spanglanese (Покажи профила) 22 февруари 2010, 16:07:17
zan:Mi eklernis Esperanton por demandi pri diversaj aferoj.La hajko estas de Japano, sed multaj kulturoj adoptis la poemstilo. En Usono, ĉiu studento leĝas kaj skribas multajn anglalingvon hajko. Tio ne estas japona, sed tio ne estas Usona. Tio estas nova kaj la ambaŭo.
Permesu mian naivan demandon.
Hajko estas japanlingva poezio.
Ĉu per Esperanta hajko esperantistoj sentas bonan ritmon?
Rogir (Покажи профила) 22 февруари 2010, 16:12:46
Spanglanese:La hajko estas de Japanujo, sed multaj kulturoj adoptis la poemstilon. En Usono, ĉiu studento leĝas kaj skribas multajn anglalingvajn hajkojn. Tio ne estas japana, sed tio ne estas usona. Tio estas nova kaj ambaŭ.
jan aleksan (Покажи профила) 22 февруари 2010, 16:47:02
dobri (Покажи профила) 22 февруари 2010, 18:04:48
Rogir:Vi forgesis legas. Leĝo estas regulo, kiun deklaras registaroj.Spanglanese:La hajko estas de Japanujo, sed multaj kulturoj adoptis la poemstilon. En Usono, ĉiu studento leĝas kaj skribas multajn anglalingvajn hajkojn. Tio ne estas japana, sed tio ne estas usona. Tio estas nova kaj ambaŭ.
zan (Покажи профила) 23 февруари 2010, 00:15:24
La plej baza estas "tri versoj de 5, 7, 5 silaboj".
Ĉi tiu ritmo sonas tre bele en la japana lingvo. Tamen por pli bona esprimo ĉi tiu ritmo povas ŝanĝiĝi al 4 aŭ 6 aŭ 8 aŭ...
Alia regulo estas, ke oni devas enmeti en hajkon iun vorton, kiu aludas iun sezonon. Sen-sezon-vorta hajko nomiĝas alia nomo. Krome estas kelkaj manieroj(ekzemple rimo), kiujn oni ofte uzas por bona esprimo, sed tiuj ne estas reguloj.
Mi pensas, ke inter Esperantaj hajkoj troviĝas belaj kaj tia belo konsistas en la enhavo sed ne en la ritmo.
Hispanio (Покажи профила) 23 февруари 2010, 00:19:49
Eddycgn (Покажи профила) 23 февруари 2010, 13:49:56
zan:Jen la reguloj de hajko.Tre interese. Mi konas la latinan kaj grekan poezian "metrikon", en kiuj la akcentoj tre gravas.
La plej baza estas "tri versoj de 5, 7, 5 silaboj".
Ĉi tiu ritmo sonas tre bele en la japana lingvo. Tamen por pli bona esprimo ĉi tiu ritmo povas ŝanĝiĝi al 4 aŭ 6 aŭ 8 aŭ...
Alia regulo estas, ke oni devas enmeti en hajkon iun vorton, kiu aludas iun sezonon. Sen-sezon-vorta hajko nomiĝas alia nomo. Krome estas kelkaj manieroj(ekzemple rimo), kiujn oni ofte uzas por bona esprimo, sed tiuj ne estas reguloj.
Mi pensas, ke inter Esperantaj hajkoj troviĝas belaj kaj tia belo konsistas en la enhavo sed ne en la ritmo.
Ĉu vi povas skribi iun hajkon ĉi-tie en la japana (ne esperante) tamen per latinaj literoj?
Dankon
Eddi
zan (Покажи профила) 24 февруари 2010, 00:51:14
Eddycgn:Plej fama hajko de Matsuo Basho(1644-1694):
Ĉu vi povas skribi iun hajkon ĉi-tie en la japana (ne esperante) tamen per latinaj literoj?
Dankon
Eddi
Shizukasa ya, iwani shimiiru, semino koe.
En la japana lingvo ĉiu silabo havas samlongan kaj samfortan sonon. Kiam oni voĉe legas hajkon, oni metas ioman paŭzeton inter versoj.(5 silaboj,paŭzo,7 silaboj,paŭzo,5 silaboj,paŭzo)
Ofte du aŭ unu silabo(j) faras unu pulson. Tiel ĉiu verso kun paŭzo konsistas el 4 pulsoj.
La cititan hajkon mi volas legi jene:
Shizu kasa ya- --, -i wani simi iru, semi noko e- --,
Eble alia homo legas alie. Egale tre ritme.
Eddycgn:Ĉu la "metriko" similas al hajko?
Tre interese. Mi konas la latinan kaj grekan poezian "metrikon", en kiuj la akcentoj tre gravas.
Eddycgn (Покажи профила) 24 февруари 2010, 09:57:18
En la latina aŭ antikva greka poezio estas diversaj specoj de metriko (konstruo de la verso).
La specialeco estas ke la vortakcentoj ŝanĝas kaj sekvas la ritmon de la verso.
Ili estas malnova pli ol 2000 jaroj. (eble ili uzitis ankaŭ por danci).
Normale parolate la akcentoj estas aliaj.
Ekz. latine
Dovitiás aliús
fulvó sibi cóngerat áŭro
Trad: "Iu alia riĉecojn por si kiel flava oro amasigas"
Se vi legas per tiuj akcentoj ve sentas la ritmon
Ĝis