본문으로

Hajko en Esparanto?

글쓴이: dyale, 2010년 2월 20일

글: 106

언어: Esperanto

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 2월 22일 오전 10:39:39

zan:Mi eklernis Esperanton por demandi pri diversaj aferoj.
Permesu mian naivan demandon.
Hajko estas japanlingva poezio.
Ĉu per Esperanta hajko esperantistoj sentas bonan ritmon?
La soneto havas precizajn regulojn.
Ĉu vi povas ekspliki la regulojn de la hajko? La ritmon, la rimon, la verslongon?

Spanglanese (프로필 보기) 2010년 2월 22일 오후 4:07:17

zan:Mi eklernis Esperanton por demandi pri diversaj aferoj.
Permesu mian naivan demandon.
Hajko estas japanlingva poezio.
Ĉu per Esperanta hajko esperantistoj sentas bonan ritmon?
La hajko estas de Japano, sed multaj kulturoj adoptis la poemstilo. En Usono, ĉiu studento leĝas kaj skribas multajn anglalingvon hajko. Tio ne estas japona, sed tio ne estas Usona. Tio estas nova kaj la ambaŭo.

Rogir (프로필 보기) 2010년 2월 22일 오후 4:12:46

Spanglanese:La hajko estas de Japanujo, sed multaj kulturoj adoptis la poemstilon. En Usono, ĉiu studento leĝas kaj skribas multajn anglalingvajn hajkojn. Tio ne estas japana, sed tio ne estas usona. Tio estas nova kaj ambaŭ.

jan aleksan (프로필 보기) 2010년 2월 22일 오후 4:47:02

ĉu vi povas priskribi la regulojn?

dobri (프로필 보기) 2010년 2월 22일 오후 6:04:48

Rogir:
Spanglanese:La hajko estas de Japanujo, sed multaj kulturoj adoptis la poemstilon. En Usono, ĉiu studento leĝas kaj skribas multajn anglalingvajn hajkojn. Tio ne estas japana, sed tio ne estas usona. Tio estas nova kaj ambaŭ.
Vi forgesis legas. Leĝo estas regulo, kiun deklaras registaroj.

zan (프로필 보기) 2010년 2월 23일 오전 12:15:24

Jen la reguloj de hajko.
La plej baza estas "tri versoj de 5, 7, 5 silaboj".
Ĉi tiu ritmo sonas tre bele en la japana lingvo. Tamen por pli bona esprimo ĉi tiu ritmo povas ŝanĝiĝi al 4 aŭ 6 aŭ 8 aŭ...
Alia regulo estas, ke oni devas enmeti en hajkon iun vorton, kiu aludas iun sezonon. Sen-sezon-vorta hajko nomiĝas alia nomo. Krome estas kelkaj manieroj(ekzemple rimo), kiujn oni ofte uzas por bona esprimo, sed tiuj ne estas reguloj.

Mi pensas, ke inter Esperantaj hajkoj troviĝas belaj kaj tia belo konsistas en la enhavo sed ne en la ritmo.

Hispanio (프로필 보기) 2010년 2월 23일 오전 12:19:49

Jen blogo kun tre belaj kaj bonaj hajkoj.

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 2월 23일 오후 1:49:56

zan:Jen la reguloj de hajko.
La plej baza estas "tri versoj de 5, 7, 5 silaboj".
Ĉi tiu ritmo sonas tre bele en la japana lingvo. Tamen por pli bona esprimo ĉi tiu ritmo povas ŝanĝiĝi al 4 aŭ 6 aŭ 8 aŭ...
Alia regulo estas, ke oni devas enmeti en hajkon iun vorton, kiu aludas iun sezonon. Sen-sezon-vorta hajko nomiĝas alia nomo. Krome estas kelkaj manieroj(ekzemple rimo), kiujn oni ofte uzas por bona esprimo, sed tiuj ne estas reguloj.

Mi pensas, ke inter Esperantaj hajkoj troviĝas belaj kaj tia belo konsistas en la enhavo sed ne en la ritmo.
Tre interese. Mi konas la latinan kaj grekan poezian "metrikon", en kiuj la akcentoj tre gravas.

Ĉu vi povas skribi iun hajkon ĉi-tie en la japana (ne esperante) tamen per latinaj literoj?
Dankon
Eddi

zan (프로필 보기) 2010년 2월 24일 오전 12:51:14

Eddycgn:
Ĉu vi povas skribi iun hajkon ĉi-tie en la japana (ne esperante) tamen per latinaj literoj?
Dankon
Eddi
Plej fama hajko de Matsuo Basho(1644-1694):
Shizukasa ya, iwani shimiiru, semino koe.

En la japana lingvo ĉiu silabo havas samlongan kaj samfortan sonon. Kiam oni voĉe legas hajkon, oni metas ioman paŭzeton inter versoj.(5 silaboj,paŭzo,7 silaboj,paŭzo,5 silaboj,paŭzo)
Ofte du aŭ unu silabo(j) faras unu pulson. Tiel ĉiu verso kun paŭzo konsistas el 4 pulsoj.
La cititan hajkon mi volas legi jene:
Shizu kasa ya- --, -i wani simi iru, semi noko e- --,
Eble alia homo legas alie. Egale tre ritme.

Eddycgn:
Tre interese. Mi konas la latinan kaj grekan poezian "metrikon", en kiuj la akcentoj tre gravas.
Ĉu la "metriko" similas al hajko?

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 2월 24일 오전 9:57:18

@zan

En la latina aŭ antikva greka poezio estas diversaj specoj de metriko (konstruo de la verso).
La specialeco estas ke la vortakcentoj ŝanĝas kaj sekvas la ritmon de la verso.
Ili estas malnova pli ol 2000 jaroj. (eble ili uzitis ankaŭ por danci).
Normale parolate la akcentoj estas aliaj.
Ekz. latine

Dovitiás aliús
fulvó sibi cóngerat áŭro

Trad: "Iu alia riĉecojn por si kiel flava oro amasigas"
Se vi legas per tiuj akcentoj ve sentas la ritmon

Ĝis

다시 위로