Příspěvky: 106
Jazyk: Esperanto
zan (Ukázat profil) 25. února 2010 7:51:40
Mi ĵus eksciis kio estas "metriko".


Mi sentas per la citita latina verso ian ritmon, kiu similas al tiu de okcidenta muziko, kiel di di da di di da...
Ĉu mi ankoraŭ miskomprenas?
Dankon
Eddycgn (Ukázat profil) 25. února 2010 10:42:32
zan:@EddycgnVi tute ĝuste komprenis.
Mi ĵus eksciis kio estas "metriko".Mi miskomprenis, ke ĝi estas ia-speca poezio.
![]()
Mi sentas per la citita latina verso ian ritmon, kiu similas al tiu de okcidenta muziko, kiel di di da di di da...
Ĉu mi ankoraŭ miskomprenas?
Dankon
La latina metriko konsideras ankaŭ la longecon kaj mallongecon de ĉiuj silaboj en la verso. La efiko estas vere iom muzika.
En tiu verso:
mallonga U
longa —
U U U — U U — U — U U — U U — U
Batu la manojn forte per "—" kaj malforte per "U".
Troviĝas diversaj poeziokonstruadoj kun metrika stilo. La versoj estas je tre preciza longeco, kaj la numero de la versoj estas ekzakte difinita en ĉiu speco.
Ĉu troviĝas ankaŭ en la japana poezio io simila aŭ nur la hajka reguloj kiujn vi priskribis?
Ĝis!
Iuqe (Ukázat profil) 25. února 2010 10:44:44
Matene mi okulojn malfermigas,
Rigardas: ruĝa ekimozo...
Ne devis mi malfrue veni hejmen.

Eddycgn (Ukázat profil) 25. února 2010 11:06:08
Iuqe:Mia ekzerco ne estas hajko, sed verseto sen rimo kaj metriko:Tre bela!
Matene mi okulojn malfermigas,
Rigardas: ruĝa ekimozo...
Ne devis mi malfrue veni hejmen.
Kun metriko tio eble povus esti:
Matene mi malfermigas okulojn,
Rigardas: ruĝa ekimozo...
(mi) malfrue veni hejmen ne devis.
Tiumaniere la ritmo estas egala en ĉiuj versoj, do "mi" en la tria troas je la longeco de la verso.
Pardonu se mi fuŝis vian poezion!
Eddi
zan (Ukázat profil) 26. února 2010 2:59:32
Eddycgn:La japanaj silaboj ne diferencas en la longeco kaj la forteco. Tial oni ne povas japane krei la similan ritmon al la latina.
Ĉu troviĝas ankaŭ en la japana poezio io simila aŭ nur la hajka reguloj kiujn vi priskribis?
Ĝis!
Precize dirite, oni ne difinas ritmon pri hajko kaj alispecaj japanaj poezioj.(sed difinas nur nombrojn de silaboj) Oni povas legi ilin tute laŭvole, eĉ longigante iujn silabojn. Tamen, kiam oni legas hajkon, la ritmoj ial similas unu al aliaj. Mi opinias, ke tio estas la ritmo de hajko.

Esperanto pli similas al la latina ol al la japana ankaŭ en karaktero de la silaboj, ĉu ne? Do mi pripensas, kiel legi Esperantan hajkon.

Yiuel (Ukázat profil) 26. února 2010 5:22:56
zan:Esperanto pli similas al la latina ol al la japana ankaŭ en karaktero de la silaboj, ĉu ne? Do mi pripensas, kiel legi Esperantan hajkon.La problemo de esperanto estas la longeco de la akcento. Tio estas ankaŭ la problemo de ĉiu akcenta lingvo. Tial, kiam oni legus hajkon esperantlingve, la akcentoj malebligas japaneman legadon. Kiel ni devus legi la akcenton estas la plej grava demando. Ĉu akcento devus esti legata kiel dusilaba parto? (Esperantlingve, la akcento iel longigas vokalojn.)
(Bonŝance por mi, mia denaska parolmaniero de franclingvo estas pli samema al la japana ol al la latina. Sed tio ne helpas pri nia nuna problemo.)
Rogir (Ukázat profil) 26. února 2010 10:36:22
Eddycgn (Ukázat profil) 26. února 2010 11:55:27
Ekzemplo
En la germana oni elparolas vokalon antaŭ du konsonantoj mallonga. La du konsonantoj ankaŭ mallonga:
Otto ( o mallonga, t tre mallonga )
En la itala estas la kontraŭo
Otto ( o mallonga, t tre longa )
Ito ( i longa, t tre mallonga, kiel iiito )
Esperante?
Eta
e kaj t mallongaj?
Aŭ e longa kaj t mallonga (kiel eeeta)?
Mi vetas, ke germano kaj hispano elparolus "eta" alimaniere!
@Rogir
Mi konas nur la latinan kie oni akcentas la samajn vortojn diverse en poezio kaj en normala parolado. Latinaj poetoj priskribis tion ekzakte.
Ĝis!
zan (Ukázat profil) 27. února 2010 1:26:32
Kiel legi Esperantan hajkon:
1) senigi troan akcenton por similigi al la ritmo de japana hajko.
2) legi tiel, kiel Esperanto devas esti
2-1)sen difinita ritmo, laŭvole kun troa longigo kaj ioma paŭzeto
2-2)kun ia ritmo kiel metriko
Kiamaniele vi volas legi Esperantan hajkon?
Eddycgn (Ukázat profil) 27. února 2010 11:18:54
zan:Esperanto havas la regulojn ankaŭ pri akcento. Mi volas elparoli akcentatajn vokalojn plilonge kaj pliforte en Esperanto.Mi pensas ke por esperanto ne estas fiksitaj hajkaj reguloj. Ĝenerale mi ŝatas la ritmon en poezio, tio estas atingita per longeco de la versoj kaj la akcentoj.
Kiel legi Esperantan hajkon:
1) senigi troan akcenton por similigi al la ritmo de japana hajko.
2) legi tiel, kiel Esperanto devas esti
2-1)sen difinita ritmo, laŭvole kun troa longigo kaj ioma paŭzeto
2-2)kun ia ritmo kiel metriko
Kiamaniele vi volas legi Esperantan hajkon?
Ĉu vi mem skribas hajkojn?