前往目錄

Hajko en Esparanto?

貼文者: dyale, 2010年2月20日

訊息: 106

語言: Esperanto

zan (顯示個人資料) 2010年2月25日上午7:51:40

@Eddycgn

Mi ĵus eksciis kio estas "metriko". rideto.gif Mi miskomprenis, ke ĝi estas ia-speca poezio. lango.gif

Mi sentas per la citita latina verso ian ritmon, kiu similas al tiu de okcidenta muziko, kiel di di da di di da...
Ĉu mi ankoraŭ miskomprenas?

Dankon

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年2月25日上午10:42:32

zan:@Eddycgn

Mi ĵus eksciis kio estas "metriko". rideto.gif Mi miskomprenis, ke ĝi estas ia-speca poezio. lango.gif

Mi sentas per la citita latina verso ian ritmon, kiu similas al tiu de okcidenta muziko, kiel di di da di di da...
Ĉu mi ankoraŭ miskomprenas?

Dankon
Vi tute ĝuste komprenis.
La latina metriko konsideras ankaŭ la longecon kaj mallongecon de ĉiuj silaboj en la verso. La efiko estas vere iom muzika.

En tiu verso:
mallonga U
longa —

U U U — U U — U — U U — U U — U

Batu la manojn forte per "—" kaj malforte per "U".

Troviĝas diversaj poeziokonstruadoj kun metrika stilo. La versoj estas je tre preciza longeco, kaj la numero de la versoj estas ekzakte difinita en ĉiu speco.

Ĉu troviĝas ankaŭ en la japana poezio io simila aŭ nur la hajka reguloj kiujn vi priskribis?
Ĝis!

Iuqe (顯示個人資料) 2010年2月25日上午10:44:44

Mia ekzerco ne estas hajko, sed verseto sen rimo kaj metriko:

Matene mi okulojn malfermigas,
Rigardas: ruĝa ekimozo...
Ne devis mi malfrue veni hejmen.

lango.gif

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年2月25日上午11:06:08

Iuqe:Mia ekzerco ne estas hajko, sed verseto sen rimo kaj metriko:

Matene mi okulojn malfermigas,
Rigardas: ruĝa ekimozo...
Ne devis mi malfrue veni hejmen.

lango.gif
Tre bela!
Kun metriko tio eble povus esti:

Matene mi malfermigas okulojn,
Rigardas: ruĝa ekimozo...
(mi) malfrue veni hejmen ne devis.

Tiumaniere la ritmo estas egala en ĉiuj versoj, do "mi" en la tria troas je la longeco de la verso.

Pardonu se mi fuŝis vian poezion!

Eddi

zan (顯示個人資料) 2010年2月26日上午2:59:32

Eddycgn:
Ĉu troviĝas ankaŭ en la japana poezio io simila aŭ nur la hajka reguloj kiujn vi priskribis?
Ĝis!
La japanaj silaboj ne diferencas en la longeco kaj la forteco. Tial oni ne povas japane krei la similan ritmon al la latina.
Precize dirite, oni ne difinas ritmon pri hajko kaj alispecaj japanaj poezioj.(sed difinas nur nombrojn de silaboj) Oni povas legi ilin tute laŭvole, eĉ longigante iujn silabojn. Tamen, kiam oni legas hajkon, la ritmoj ial similas unu al aliaj. Mi opinias, ke tio estas la ritmo de hajko. okulumo.gif

Esperanto pli similas al la latina ol al la japana ankaŭ en karaktero de la silaboj, ĉu ne? Do mi pripensas, kiel legi Esperantan hajkon. demando.gif

Yiuel (顯示個人資料) 2010年2月26日上午5:22:56

zan:Esperanto pli similas al la latina ol al la japana ankaŭ en karaktero de la silaboj, ĉu ne? Do mi pripensas, kiel legi Esperantan hajkon. demando.gif
La problemo de esperanto estas la longeco de la akcento. Tio estas ankaŭ la problemo de ĉiu akcenta lingvo. Tial, kiam oni legus hajkon esperantlingve, la akcentoj malebligas japaneman legadon. Kiel ni devus legi la akcenton estas la plej grava demando. Ĉu akcento devus esti legata kiel dusilaba parto? (Esperantlingve, la akcento iel longigas vokalojn.)

(Bonŝance por mi, mia denaska parolmaniero de franclingvo estas pli samema al la japana ol al la latina. Sed tio ne helpas pri nia nuna problemo.)

Rogir (顯示個人資料) 2010年2月26日上午10:36:22

Ĉu ne multaj aliaj lingvoj ankaŭ havas longigojn pro akcentoj? Kaj ĉu ne oni povas elparoli iom malsame pro poeziaj kialoj?

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年2月26日上午11:55:27

Tre interesa afero!

Ekzemplo

En la germana oni elparolas vokalon antaŭ du konsonantoj mallonga. La du konsonantoj ankaŭ mallonga:

Otto ( o mallonga, t tre mallonga )

En la itala estas la kontraŭo

Otto ( o mallonga, t tre longa )
Ito ( i longa, t tre mallonga, kiel iiito )

Esperante?

Eta
e kaj t mallongaj?
Aŭ e longa kaj t mallonga (kiel eeeta)?

Mi vetas, ke germano kaj hispano elparolus "eta" alimaniere!

@Rogir
Mi konas nur la latinan kie oni akcentas la samajn vortojn diverse en poezio kaj en normala parolado. Latinaj poetoj priskribis tion ekzakte.

Ĝis!

zan (顯示個人資料) 2010年2月27日上午1:26:32

Esperanto havas la regulojn ankaŭ pri akcento. Mi volas elparoli akcentatajn vokalojn plilonge kaj pliforte en Esperanto.

Kiel legi Esperantan hajkon:

1) senigi troan akcenton por similigi al la ritmo de japana hajko.

2) legi tiel, kiel Esperanto devas esti
2-1)sen difinita ritmo, laŭvole kun troa longigo kaj ioma paŭzeto
2-2)kun ia ritmo kiel metriko

Kiamaniele vi volas legi Esperantan hajkon?

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年2月27日上午11:18:54

zan:Esperanto havas la regulojn ankaŭ pri akcento. Mi volas elparoli akcentatajn vokalojn plilonge kaj pliforte en Esperanto.

Kiel legi Esperantan hajkon:

1) senigi troan akcenton por similigi al la ritmo de japana hajko.

2) legi tiel, kiel Esperanto devas esti
2-1)sen difinita ritmo, laŭvole kun troa longigo kaj ioma paŭzeto
2-2)kun ia ritmo kiel metriko

Kiamaniele vi volas legi Esperantan hajkon?
Mi pensas ke por esperanto ne estas fiksitaj hajkaj reguloj. Ĝenerale mi ŝatas la ritmon en poezio, tio estas atingita per longeco de la versoj kaj la akcentoj.

Ĉu vi mem skribas hajkojn?

回到上端