Mesaĝoj: 106
Lingvo: Esperanto
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-05 14:31:28
patrik:Pliaj hajkoj:tre amuze!
"Krias la ĉeno
'Liberigu min tute
el ula ŝarĝo!'"
"Viroj ja ludas
... ... ...
inojn malĉastajn." [Pardonu min!]
Se vi permesas, mi ne volas fuŝi vian hajkon, tamen mi kredas ke "ludi" estas netransitiva verbo. Tial ne ĝustas la akuzativo (inojn).
Eble: "Viroj amuzas..." aŭ simile?
Amike
Eddi
Rogir (Montri la profilon) 2010-marto-05 18:39:52
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-05 19:32:15
Mi lernis el @zan ke la 3a verso devas havi ne pli ol 5 silabojn.
zan (Montri la profilon) 2010-marto-06 08:55:59
patrik (Montri la profilon) 2010-marto-06 11:12:02
zan:Domaĝe, me ne legis la trian hajkon de patrik.Ne zorgu, mi afiŝas tiun ĉi anstataŭe:
"Blankis tutmonda
animo, plendrinkinte
sangon senkulpan."
Ankaŭ, mi afiŝas tanagaon* (fare de Kevyn Bello):
"Levantiĝas sola stel'
Tra l' ĉielo kiel hel'.
Estas venus' sub la lun'
Ĝis la veno de la sun'."
*Tanagao estas unu el la tri antikvaj poemformoj en Filipinoj. Ties baza strukturo estas "4 versoj de 7,7,7,7 silaboj".
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-06 12:29:21
@zan
tre interese! mi ŝatas la ritmon de 7/7/7/7 silaboj de la tanagao...
Jen mia lasta soneto, iom humora,
8 silaboj po verso, 4/4/3/3 versoj, kun rimoj:
Malbela princino
(Elreviĝinta amo)
Speguleto, kiu al mi rolas
Kiu, parolu, la plej bela?
La spegul’ restis malhela
Tro ĝentil’!. Diri ne volas.
“Nun mi ŝatus viron ŝovi
Estu princo, kaj riĉulo!”
Tiel parolis la spegulo:
En laget’ vi povas trovi!
La princin’ al akvo iris
Ranoj sidis ĉe la muro
Tuj ŝi ĉiujn rapide kisis
Ili kvakis por plezuro
Saltis, ludis, blekis, kriis…
Do da princo neniu spuro.
zan (Montri la profilon) 2010-marto-08 07:09:58
Viaj hajkoj havas karakteron. Al mi ili donis novan impreson.
Tanagao interesis min. Mi pensis, ke tanagao pli taŭgas ol hajko por Esperanto. Malfacile estas krei esperante verson per nur 5 silaboj.
En japanio ekzistas(is?) "dodoicu", 7/7/7/5-silaba humura poezio.
@Eddycgn
Ĉu la soneto temas pri "la princino kaj la rano"?
Por mi malfacila estas la lasta verso "Do da princo neniu spuro". Ĉu neniu rano fariĝis princo? Ĉar la princino estis malbela?
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-08 10:03:25
ĝuste! la princino kaj la rano...
kaj la spegulo de Neĝulino.
Se neniu rano fariĝis princo ĉar la princino estis malbela aŭ ili ne estis vere princoj, kvankam ŝi kisis ilin, tion mi lasas al via fantazio kaj imagpovo...
Jen miaj hodiaŭaj hajkoj, ne estas tro malfacile. Soneto estas pli malfacila kaŭze de la multaj rimoj!
Neĝo fandiĝas
Jam floroj multkoloraj
Fiere aperas
La tuta mondo
Al la suno vekiĝas
Ĝojas mia koro
zan (Montri la profilon) 2010-marto-09 09:28:36
Ja finiĝis viaj lastaj du hajkoj per 6 silaboj!
Miaj hajkoj:
Printempa nokto-
ekstere de la domo-
sono de pluvo-
Gutoj da pluvo?
aŭ floketoj da neĝo?
brilas en lumo
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-09 10:12:26
Pri miaj: jes! Mi kalkulis "fiere" kaj "mia" kiel diftongoj, tio ne eblas esperante!
Mi korektas:
Neĝo fandiĝas
Jam floroj multkoloraj
Vigle aperas
La tuta mondo
Al la suno vekiĝas
Ĝojas mia kor'
Ĝuste?