Přejít k obsahu

Hajko en Esparanto?

od uživatele dyale ze dne 20. února 2010

Příspěvky: 106

Jazyk: Esperanto

Eddycgn (Ukázat profil) 5. března 2010 14:31:28

patrik:Pliaj hajkoj:

"Krias la ĉeno
'Liberigu min tute
el ula ŝarĝo!'"

"Viroj ja ludas
... ... ...
inojn malĉastajn." [Pardonu min!]
tre amuze!
Se vi permesas, mi ne volas fuŝi vian hajkon, tamen mi kredas ke "ludi" estas netransitiva verbo. Tial ne ĝustas la akuzativo (inojn).

Eble: "Viroj amuzas..." aŭ simile?
Amike
Eddi

Rogir (Ukázat profil) 5. března 2010 18:39:52

Oni normale diras 'Viroj ludas kun inoj', sed anstataŭi 'kun' per akuzativo ne estas nepre erare, tamen eble konfuze: 'Viroj ludas inojn'.

Eddycgn (Ukázat profil) 5. března 2010 19:32:15

Tiukaze mi retiras mian komenton.
Mi lernis el @zan ke la 3a verso devas havi ne pli ol 5 silabojn.

zan (Ukázat profil) 6. března 2010 8:55:59

Domaĝe, me ne legis la trian hajkon de patrik.

patrik (Ukázat profil) 6. března 2010 11:12:02

zan:Domaĝe, me ne legis la trian hajkon de patrik.
Ne zorgu, mi afiŝas tiun ĉi anstataŭe:

"Blankis tutmonda
animo, plendrinkinte
sangon senkulpan.
"

Ankaŭ, mi afiŝas tanagaon* (fare de Kevyn Bello):

"Levantiĝas sola stel'
Tra l' ĉielo kiel hel'.
Estas venus' sub la lun'
Ĝis la veno de la sun'."

*Tanagao estas unu el la tri antikvaj poemformoj en Filipinoj. Ties baza strukturo estas "4 versoj de 7,7,7,7 silaboj".

Eddycgn (Ukázat profil) 6. března 2010 12:29:21

@patrik
@zan

tre interese! mi ŝatas la ritmon de 7/7/7/7 silaboj de la tanagao...

Jen mia lasta soneto, iom humora,
8 silaboj po verso, 4/4/3/3 versoj, kun rimoj:

Malbela princino
(Elreviĝinta amo)

Speguleto, kiu al mi rolas
Kiu, parolu, la plej bela?
La spegul’ restis malhela
Tro ĝentil’!. Diri ne volas.

“Nun mi ŝatus viron ŝovi
Estu princo, kaj riĉulo!”
Tiel parolis la spegulo:
En laget’ vi povas trovi!

La princin’ al akvo iris
Ranoj sidis ĉe la muro
Tuj ŝi ĉiujn rapide kisis

Ili kvakis por plezuro
Saltis, ludis, blekis, kriis…
Do da princo neniu spuro.

zan (Ukázat profil) 8. března 2010 7:09:58

@patrik
Viaj hajkoj havas karakteron. Al mi ili donis novan impreson.

Tanagao interesis min. Mi pensis, ke tanagao pli taŭgas ol hajko por Esperanto. Malfacile estas krei esperante verson per nur 5 silaboj.
En japanio ekzistas(is?) "dodoicu", 7/7/7/5-silaba humura poezio.

@Eddycgn
Ĉu la soneto temas pri "la princino kaj la rano"?
Por mi malfacila estas la lasta verso "Do da princo neniu spuro". Ĉu neniu rano fariĝis princo? Ĉar la princino estis malbela?

Eddycgn (Ukázat profil) 8. března 2010 10:03:25

@zan
ĝuste! la princino kaj la rano...
kaj la spegulo de Neĝulino.
Se neniu rano fariĝis princo ĉar la princino estis malbela aŭ ili ne estis vere princoj, kvankam ŝi kisis ilin, tion mi lasas al via fantazio kaj imagpovo...

Jen miaj hodiaŭaj hajkoj, ne estas tro malfacile. Soneto estas pli malfacila kaŭze de la multaj rimoj!

Neĝo fandiĝas
Jam floroj multkoloraj
Fiere aperas

La tuta mondo
Al la suno vekiĝas
Ĝojas mia koro

zan (Ukázat profil) 9. března 2010 9:28:36

@Eddycgn
Ja finiĝis viaj lastaj du hajkoj per 6 silaboj!

Miaj hajkoj:
Printempa nokto-
ekstere de la domo-
sono de pluvo-

Gutoj da pluvo?
aŭ floketoj da neĝo?
brilas en lumo

Eddycgn (Ukázat profil) 9. března 2010 10:12:26

Tre romantika!

Pri miaj: jes! Mi kalkulis "fiere" kaj "mia" kiel diftongoj, tio ne eblas esperante!

Mi korektas:

Neĝo fandiĝas
Jam floroj multkoloraj
Vigle aperas

La tuta mondo
Al la suno vekiĝas
Ĝojas mia kor'


Ĝuste?

Zpět na začátek