Al la enhavo

La vortaro estas tro sala.

de darkweasel, 2010-februaro-20

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-februaro-24 07:27:35

Saluton!

dombola:Mi redonas al vi la komplezon:

horsto skribis :
ni diskutas nur pri malpli formala maniero saluti sin .
La Detala Gramatiko de Lernu! :
9.1 Personaj pronomoj
si ≈ "la sama persono kiel la subjekto", se tiu ne estas mi, ni aŭ vi
senkulpa.gif
En la frazo

Ni diskutas nur pri malpli formala maniero saluti sin.

mi subkomprenas saluti sin kiel koncizan dirmanieron por kiel oni salutu sin.

Ĉar oni kutime ne salutas sin mem, sed alian personon, oni povus argumenti, ke la frazo prefere tekstu:

... saluti sin reciproke.

aŭ:

... saluti unu la alian.

Oni povus ankaŭ tute ne uzi rektan objekton:

... saluti.

aŭ uzi kunmetaĵon:

... malpli formala salutmaniero.

Ĉiukaze mi ne vidas kialon ne uzi sin en la supra frazo, se temas pri salutado ne nur inter la diskutantoj mem.

Kolonjano

formiĉjo (Montri la profilon) 2010-februaro-24 09:37:44

KoLonJaNo:

senkulpa.gif
ĉaŭ ŝajnas esti bonan alternativon.
[url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉaŭ]http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉaŭ[/url]

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-24 14:28:27

Navictor:Vi devus esti tradukanto, darkweasel.
Mi ja estas. Tamen mi ne volis fari ion, pri kio aliaj lernu!-teamanoj eble ne konsentas. Ĉi-fadene tamen ekŝajnis al mi, ke estas konsentite, ke sal ne aperu salute en la vortaro. Mi do forigis ĝin de tie.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-24 15:39:08

formiĉjo:ĉaŭ ŝajnas esti bonan alternativon.
[url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉaŭ]http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉaŭ[/url]
Ĉu tio signifas ke "ĉaŭ" estas permesata, ĉar ĝi estas en vikipedio?

Ĝi ne troviĝas en mia vortaro...

Ĉaŭ!

Belmiro (Montri la profilon) 2010-februaro-24 16:01:14

[quote=darkweasel
Mi ja estas. Tamen mi ne volis fari ion, pri kio aliaj lernu!-teamanoj eble ne konsentas.

Ĉu vi, vere, volas diri tradukanto? Mi komprenis tradukisto. Aŭ ĉu tradukisto estas nur tiu kiu ricevas monon kontraŭ tradukado?
Amike
Belmiro

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-24 18:14:14

Belmiro:
Ĉu vi, vere, volas diri tradukanto? Mi komprenis tradukisto. Aŭ ĉu tradukisto estas nur tiu kiu ricevas monon kontraŭ tradukado?
Amike
Belmiro
Ŝajnas, ke la lernu!-a termino estas tradukanto.

Ĉaŭ povas funkcii, sed en la germana ĝi plej ofte ne signifas saluton, sed ĝis, do oni eble riskas miskomprenon. Ĉiuokaze, uzo en Vikipedio neniam per si mem signifas ĝustecon, ĉar Vikipedion povas redakti ĉiu.

horsto (Montri la profilon) 2010-februaro-24 20:34:05

dombola:
Mi redonas al vi la komplezon:
Ne estu ofendita, mi ne celis vin. Sed via frazo memorigis min pri kelkaj Esperantistoj, kiuj dediĉas multan tempon al Esperanto, kiuj multe parolas pri Esperanto kaj elpensas multajn ideojn kiel reklami Esperanton, sed bedaŭrinde ne trovis la tempon por lerni la plej bazajn regulojn.

dombola (Montri la profilon) 2010-februaro-28 01:03:45

Saluton!

KoLonJaNo skribis:
En la frazo

Ni diskutas nur pri malpli formala maniero saluti sin.

mi subkomprenas saluti sin kiel koncizan dirmanieron por kiel oni salutu sin.
Grandegan dankon al Kolonjano pro la klarigo kaj la indiko de la eblaj variantoj!

dombola (Montri la profilon) 2010-februaro-28 02:21:19

horsto:
Ne estu ofendita,...
Neniel! Via observaĵo estis ĝusta kaj helpis!
Vidu bone:
1)Mi dankis al vi.
2)Mi korektis la forgeson/eraron.
3)Mi diris "Mi redonas al vi la Komplezon",ĉar vi donis al mi grandan regalon: iomete da via tempo kaj atentan legadon.
La bona edukado ordonas redoni regalon kiam estas eble.Tion sole mi intencis.
via frazo memorigis min pri kelkaj Esperantistoj, kiuj dediĉas multan tempon al Esperanto, kiuj multe parolas pri Esperanto kaj elpensas multajn ideojn kiel reklami Esperanton, sed bedaŭrinde ne trovis la tempon por lerni la plej bazajn regulojn.
En armeo ĉiuj havas gravan rolon, ekde la soldato ĝis la generalo.
Ne estu tro severa al tiuj,kiuj vive flagskuas kaj fuŝparolas Esperante. Eble estas ĉio, kion ilia mensevoluo permesas nuntempe.Eble anstataŭ riproĉo ili meritas afablan orientadon.

Filu (Montri la profilon) 2010-februaro-28 16:06:43

darkweasel:
Navictor:Vi devus esti tradukanto, darkweasel.
Mi ja estas. Tamen mi ne volis fari ion, pri kio aliaj lernu!-teamanoj eble ne konsentas. Ĉi-fadene tamen ekŝajnis al mi, ke estas konsentite, ke sal ne aperu salute en la vortaro. Mi do forigis ĝin de tie.
Laŭ mia modesta opinio estis malbona ideo. Estis preferinde enigi noton en la difino, kiu mencias la familian, neoficialan econ de sal' uzata kiel salutvorto, anstataŭ malaperigi ĝin. En vortaroj nacilingvaj, tio estas tre kutima maniero elstari la malkonformecon de vortoj, kiujn oni ne dece povas elvortarigi pro tro komuna uzado, sed kiujn oni tamen ne rekomendas en oficiala uzado.

Reen al la supro