La vortaro estas tro sala.
de darkweasel, 2010-februaro-20
Mesaĝoj: 29
Lingvo: Esperanto
darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-22 06:25:22
dombola:Temas pri nuraj ekkrioj. Oni ne estu tro severa pri gramatikaj reguloj, se temas pri ekkrioj. Oni ja estu severa pri jam ekzistantaj radikoj, kiuj kolizias kun la nova ekkrio. Tial sal ne povas signifi saluton.
1)Se oni anstataŭigus saluton por "hej" aŭ "haj",oni kreus substantivan vorton sen o-finaĵo.
Se oni facile akceptus substantivan vorton sen o-finaĵo por ofta ĉiutaga esprimo, tiam la semo de la nereguleco estus certe daŭre enplantita en la sino de Eo.kaj estus sole afero de tempo por ĝi vigle floradi en vojo sen reveno.
jan aleksan (Montri la profilon) 2010-februaro-22 09:06:56
Eddycgn:"Hej!" sonas al mi iom vulgara."Hej" estas saluta vorto en skandinavio (almenaŭ en Danio, Svedio kaj Norvegio).
Eĉ en anglujo en fajnaj butikoj oni ne salutas klientojn per "Hej!", sed per "Good morning Sir!"
Se urbe iu diras al mi "Hej!" mi ofendiĝas.
Mi kontrolis PIVe: Haj' ne ekzistas, sed "hej!" jes. Ĝi estas interjekcio uzata por kuraĝigi, instigi ĝojon. vidu ankaŭ tie.
AlfRoland (Montri la profilon) 2010-februaro-22 09:42:53
Eddycgn:"Hej!" sonas al mi iom vulgara.Jes, ni norduloj estas tre vulgaraj!
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-22 10:16:42
AlfRoland:Mi certe ne diris tion! Mi respektas la nordulojn...Eddycgn:"Hej!" sonas al mi iom vulgara.Jes, ni norduloj estas tre vulgaraj!
En aliaj landoj la vorto "hej!" sonas iom ... hmmm ... maleleganta.
Kiel darkweasel diras "hej" en esperanto estas ekkrio, ne saluto.
Simile en Germanio se io diras kiel saluto "hallo" (ankaŭ ne tre eleganta) vi respondas "Selber Hallo!" = Vi mem hallo! Tiu estas la ĝusta tamen impertinenta respondo.
Esperante: "Sal!" - "Vi mem sal!"
jan aleksan (Montri la profilon) 2010-februaro-22 17:52:48
darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-22 18:30:29
jan aleksan:eble la solvo estas ".": "ekz." kaj "k.t.p." estas mallongigoj kiel "sal", do se oni skribas "sal." ĉu oni povas konsideri ĝin ĝusta?Jes, tion mi opinias ĝusta. Parole oni devas tamen diri la plenan vorton saluton.
Eddy: Nu, mi kutimas respondi pipr aŭ sendu vian salon aliien aŭ ion similan al sal uzata salute.
horsto (Montri la profilon) 2010-februaro-22 19:58:23
dombola:Neniu volas anstataŭigi "saluton", ni diskutas nur pri malpli formala maniero saluti sin. Krome, la "nova" vorto "haj" ne estus substantivo, samkiel "ĝis" (aŭ malĝis) ne estas substantivo.
Grandegaj trompoj!!
1)Se oni anstataŭigus saluton por "hej" aŭ "haj",oni kreus substantivan vorton sen o-finaĵo.
dombola:Jes, tio kaj forgesi la akuzativon.
4)"Saluton" forte kaj afable dirata certigas nin ke ni renkontas vera Esperantisto.
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-23 10:35:51
darkweasel:Jes, tion mi opinias ĝusta. Parole oni devas tamen diri la plenan vorton saluton.Vi pravas.
Eddy: Nu, mi kutimas respondi pipr aŭ sendu vian salon aliien aŭ ion similan al sal uzata salute.
Ĝison!
dombola (Montri la profilon) 2010-februaro-24 02:04:26
Jes, tio kaj forgesi la akuzativon.Dankon al horsto je indiki la forgeson.
Mi jam korektis ĝin alimaniere,sen akuzativo.
Mi redonas al vi la komplezon:
horsto skribis :
ni diskutas nur pri malpli formala maniero saluti sin .La Detala Gramatiko de Lernu! :
9.1 Personaj pronomoj
si ≈ "la sama persono kiel la subjekto", se tiu ne estas mi, ni aŭ vi
Navictor (Montri la profilon) 2010-februaro-24 04:12:13