目次へ

La vortaro estas tro sala.

darkweasel,2010年2月20日の

メッセージ: 30

言語: Esperanto

darkweasel (プロフィールを表示) 2010年2月22日 6:25:22

dombola:
1)Se oni anstataŭigus saluton por "hej" aŭ "haj",oni kreus substantivan vorton sen o-finaĵo.
Se oni facile akceptus substantivan vorton sen o-finaĵo por ofta ĉiutaga esprimo, tiam la semo de la nereguleco estus certe daŭre enplantita en la sino de Eo.kaj estus sole afero de tempo por ĝi vigle floradi en vojo sen reveno.
Temas pri nuraj ekkrioj. Oni ne estu tro severa pri gramatikaj reguloj, se temas pri ekkrioj. Oni ja estu severa pri jam ekzistantaj radikoj, kiuj kolizias kun la nova ekkrio. Tial sal ne povas signifi saluton.

jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年2月22日 9:06:56

Eddycgn:"Hej!" sonas al mi iom vulgara.

Eĉ en anglujo en fajnaj butikoj oni ne salutas klientojn per "Hej!", sed per "Good morning Sir!"
Se urbe iu diras al mi "Hej!" mi ofendiĝas.
sal.gif
"Hej" estas saluta vorto en skandinavio (almenaŭ en Danio, Svedio kaj Norvegio).

Mi kontrolis PIVe: Haj' ne ekzistas, sed "hej!" jes. Ĝi estas interjekcio uzata por kuraĝigi, instigi ĝojon. vidu ankaŭ tie.

AlfRoland (プロフィールを表示) 2010年2月22日 9:42:53

Eddycgn:"Hej!" sonas al mi iom vulgara.
Jes, ni norduloj estas tre vulgaraj! lango.gif

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年2月22日 10:16:42

AlfRoland:
Eddycgn:"Hej!" sonas al mi iom vulgara.
Jes, ni norduloj estas tre vulgaraj! lango.gif
Mi certe ne diris tion! Mi respektas la nordulojn...
En aliaj landoj la vorto "hej!" sonas iom ... hmmm ... maleleganta.

Kiel darkweasel diras "hej" en esperanto estas ekkrio, ne saluto.

Simile en Germanio se io diras kiel saluto "hallo" (ankaŭ ne tre eleganta) vi respondas "Selber Hallo!" = Vi mem hallo! Tiu estas la ĝusta tamen impertinenta respondo.

Esperante: "Sal!" - "Vi mem sal!"

jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年2月22日 17:52:48

eble la solvo estas ".": "ekz." kaj "k.t.p." estas mallongigoj kiel "sal", do se oni skribas "sal." ĉu oni povas konsideri ĝin ĝusta?

darkweasel (プロフィールを表示) 2010年2月22日 18:30:29

jan aleksan:eble la solvo estas ".": "ekz." kaj "k.t.p." estas mallongigoj kiel "sal", do se oni skribas "sal." ĉu oni povas konsideri ĝin ĝusta?
Jes, tion mi opinias ĝusta. Parole oni devas tamen diri la plenan vorton saluton.

Eddy: Nu, mi kutimas respondi piprsendu vian salon aliien aŭ ion similan al sal uzata salute.

horsto (プロフィールを表示) 2010年2月22日 19:58:23

dombola:
Grandegaj trompoj!!
1)Se oni anstataŭigus saluton por "hej" aŭ "haj",oni kreus substantivan vorton sen o-finaĵo.
Neniu volas anstataŭigi "saluton", ni diskutas nur pri malpli formala maniero saluti sin. Krome, la "nova" vorto "haj" ne estus substantivo, samkiel "ĝis" (aŭ malĝis) ne estas substantivo.
dombola:
4)"Saluton" forte kaj afable dirata certigas nin ke ni renkontas vera Esperantisto.
sal.gif
Jes, tio kaj forgesi la akuzativon. okulumo.gif

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年2月23日 10:35:51

darkweasel:Jes, tion mi opinias ĝusta. Parole oni devas tamen diri la plenan vorton saluton.

Eddy: Nu, mi kutimas respondi piprsendu vian salon aliien aŭ ion similan al sal uzata salute.
Vi pravas.

Ĝison!
sal.gif

dombola (プロフィールを表示) 2010年2月24日 2:04:26

Jes, tio kaj forgesi la akuzativon.
Dankon al horsto je indiki la forgeson.
Mi jam korektis ĝin alimaniere,sen akuzativo.

Mi redonas al vi la komplezon:

horsto skribis :
ni diskutas nur pri malpli formala maniero saluti sin .
La Detala Gramatiko de Lernu! :
9.1 Personaj pronomoj
si ≈ "la sama persono kiel la subjekto", se tiu ne estas mi, ni aŭ vi
senkulpa.gif

Navictor (プロフィールを表示) 2010年2月24日 4:12:13

Mi jam ŝangis la tradukon en la hispana. Eble alia persono preferus alia tradukon, sed mi skribis: " "salo": sal. Abreviación de "saluton": hola " Ĉu vi ĝin ŝatis? Vi konvinku al aliaj se ne. Vi devus esti tradukanto, darkweasel.

先頭にもどる