Till sidans innehåll

Ĉu "necesi" ekzistas ?

av astroly, 25 februari 2010

Meddelanden: 7

Språk: Esperanto

astroly (Visa profilen) 25 februari 2010 14:49:03

Saluton :
Mi serĉis en la Reta Vortaro tiun ĉi vorton : necesi, sed bedaŭrinde ne trovis ĝin. Pro tio mi pensas ke ĝi eble ne povas esti derivata el la adjektivo necesa.
Ĉu mi pravas ?
Mi antaŭdankas.

tommjames (Visa profilen) 25 februari 2010 14:57:48

Preskaŭ ĉiuj adjektivaj radikoj en Reta Vortaro ne havas verbforman difinon, sed tio ne signifas ke oni ne povas uzi ilin verbe. La verbo "necesi" signifas "esti necesa", tre kutima vorto.

darkweasel (Visa profilen) 25 februari 2010 14:58:08

Se vi havas adjektivan radikon kaj aldonas verban finaĵon al ĝi, la signifo estas esti .... Do, necesi signifas esti necesaesti necese.

Espi (Visa profilen) 25 februari 2010 18:22:33

darkweasel:Do, necesi signifas esti necesaesti necese.
bezoni, ĉu ne?

darkweasel (Visa profilen) 25 februari 2010 18:30:21

Espi:
darkweasel:Do, necesi signifas esti necesaesti necese.
bezoni, ĉu ne?
Ne.

Sxak (Visa profilen) 17 mars 2010 07:47:41

Jes, "necesi" ekzistas
Kaj mi povas aldoni, ke granda ofteco de tiu vorto en iu teksto markas ruslingvan aŭtoron. Malgraŭ, ke ĝia uzo neniam estas eraro, tamen trouzo de tiu vorto fare de iu ruso laŭ mia opinio montras la nekapablon bone traduki.

super-griek (Visa profilen) 31 mars 2010 12:09:29

Espi:
darkweasel:Do, necesi signifas esti necesaesti necese.
bezoni, ĉu ne?
Necesi pli-malpli egalas "esti bezonata":

Se oni volas fari kukojn, oni bezonas ovojn.
Se oni volas fari kukojn, necesas ovoj.
Atentu la akuzativon okulumo.gif

Tillbaka till toppen