Til innholdet

IJK 2011 en Ukrainio!

fra tejooficejo,2010 3 10

Meldinger: 92

Språk: Esperanto

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2010 10 17 09:00:50

La aliĝio estas preta.

Mi jam kreis ĝin lango.gif

Ni atendas la finan respondon de TEJO.
Mi esperas ke lunde aŭ marde ĝi ekfunkcios.

Miland (Å vise profilen) 2010 10 17 09:10:52

Rogir:Ne, mi celis demandi, kiam ĝi aperos en ĝusta formo, do kiam ĝi aperos ĝusta.
"Aperi" mem signifas "subite montri sin", dum "aperi en iu formo" signifas "aspekti". Do ĉu vi volis diri "Kiam ĝi aspektos ĝuste (aŭ ĝusta)?"

Martinbr (Å vise profilen) 2010 10 23 16:06:20

Saluton!

Jen tute ĝenerala demando pri IJK:

Ĉu estas iu aĝolimo por la aliĝo al ĝi? Oficiale verŝajne estas neniu, sed ĉu 38-jare mi jam estus unu el la plej aĝaj partoprenantoj?

Ankaŭ atendanta la aliĝilon salutas
Martin

LukiZ (Å vise profilen) 2010 10 23 22:05:31

Kompreneble ne ekzistas ajna aĝlimo. Pli gravas esti juna interne ol en dokumentoj okulumo.gif
38-jaraĝulo estos sendube super la averaĝa aĝo, tamen certe ne inter la plej aĝaj.

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2010 10 29 14:27:32

La sekva IJK okazos en? Platini respondas ridulo.gif

!!! - Platini - !!!

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2010 12 10 23:48:37

lango.gif

http://www.ijk-67.retejo.info

Jam eblas aliĝi al la 67-a IJK en Kijivo.

La 1-a aliĝperiodo estos ĝis la 31-a de januaro.

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2010 12 13 02:02:25

Hodiaŭ la retejon vizitis 40 homoj.

Sed aliĝis ne ĉiuj!

lango.gif
Do, LKK petas aliĝi, aliĝi, aliĝi kaj aligi viajn amikojn, kolegojn, konatojn...

Dozorca (Å vise profilen) 2010 12 16 09:39:12

De mi tutcerte veturos du personoj rideto.gif

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2011 1 15 04:23:43

La unua aliĝperiodo por IJK finiĝos post 15 tagoj.

Tamen eblos aliĝi en la dua aliĝperiodo kaj pagi iom pli ridulo.gif

Ĉefstrato de Kijivo

Genjix (Å vise profilen) 2011 1 15 12:29:37

Ĉu mi povos aperi ĉe la pordon kaj pagi mian vojon al tie, se mi deziros ĉeesti?

Ĉu ekzistas bildoj de la evento?

Mi malamas fiksi miajn planojn kaj preferas havi neniom da fiksita plano. Esti spontana. 6 monatoj tro multas da tempo por pensado pri la estonteco...

Tibake til toppen