Al la enhavo

IJK 2011 en Ukrainio!

de tejooficejo, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 92

Lingvo: Esperanto

jeg (Montri la profilon) 2011-marto-29 18:05:35

Ankaŭ mi planas partopreni IJK 2011 en Ukrainio! Mi loĝas en Usono, kaj ĝis nun apenaŭ vojaĝis dum vivo. Esperanton mi komencis lerni kiel dekumjarulo, kaj ekde tiam mi volis partopreni ian internacian kongreson aŭ eventon per ĝi. Mi kaj entuziasmplenas kaj nervozas!

Multajn demandojn havas mi pri la kongreso (kaj internacia vojaĝado ĝenerale, vere), sed mi zorgu pli poste!

ereere (Montri la profilon) 2011-aprilo-02 06:39:03

Mi aliĝis dum JES en Burg. Ĉu iu scias ĉu sudamerikanuloj necesas vizon por viziti Ukrainion ? sal.gif

jeg (Montri la profilon) 2011-aprilo-02 18:17:18

Nu, unu demandon mi devas demandi nuntempe. Mi esploras avibiletojn, kaj bezonas scii, precise kiam kongresaj eventoj komencos kaj finiĝos, por ke mi povos partopreni en ĈIO! (Estos longtempa kaj multkonta vojaĝo ja!) Ekzemple, avioj ofte malfruas, do eble taŭgas alveni frue, eble je la 13a junio, por ke la inaŭguraj eventoj ne mankos al mi. Ĉu aliaj homoj faros same?

Mi komprenas ja, ke multaj monatoj restas antaŭ la kongreso, do ĉiuj aferoj ne estas organizitaj jam. Se mi atendas horaron, tamen, eble avibiletoj tro multkostiĝos, aŭ eĉ malhavebliĝos!

La biletoj, kiujn oni povas aĉeti interrete, ŝajnas ĉiutage! Vojaĝe mi estas komencanto, kaj mi estas superŝutita, ho ve!

Rogir (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 22:17:44

La solena malfermo estas je la 14-a de julio, do estu en Kievo la 14-an tagmeze aŭ pli frue. Kaj la kongreso finiĝas je la 21-a de julio.

Sed se vi vojaĝos tiom longan vojon, provu ankaŭ viziti aliajn lokojn, ekzemple la antaŭ- aŭ postkongresoj, aŭ eble SES de lernu.net.

jeg (Montri la profilon) 2011-aprilo-04 02:00:10

Mi jam esploris antaŭ- kaj postkongresojn, kaj ili interesas min ja, sed mi preferus vojaĝi unufoje, tiam daŭri ĉe apudaj lokoj.

Nu, mi legis, ke okazos antaŭkongreso en Kijivo. Detaloj ne certas, sed estas venontaj, kaj avidbiletojn mi ne bezonas aĉeti hodiaŭ. rideto.gif

Mi ankaŭ esploras aliajn aferojn, ekzemple, eble okazos vetkuro, aŭ iu, kiu rilatas al aliaj ŝatokupoj miaj en/apud Kijivo dum semajno antaŭ kongreso.

Dankon!

Kristin79 (Montri la profilon) 2011-aprilo-12 19:51:10

Hieraŭ mi aliĝis al IJK: hodiaŭ mi aĉetis aviadil-biljeton.

Mi venos al Kjev KBP flughavenon je la dekkvara kaj duono, la 14an de julio.

ĉu iu ajn alvenos je la sama horo?

Kris

Dermot (Montri la profilon) 2011-aprilo-16 08:13:52

Ĉenune mi pripensas pri irado al la kongreso sed scivolas ĉu mi tro aĝas por partopreni; jam mi havas 33 jarojn (oldulo sendube!). Kutime kiom da jaroj havas la partoprenantoj? Mi divenas ĉirkaŭ 25 jarojn, ĉu? Antaŭdankojn!

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2011-aprilo-17 07:10:24

Dermot:ĉu mi tro aĝas por partopreni; jam mi havas 33 jarojn (oldulo sendube!).
Membroj de Ukrainia Ligo de Esperanto-Junularo havas ĝis 35 j. - do, vi estas por ni junulo.

Nepre venu!!!

Kaj la kongreson planas partopreni ne nur junuloj (kvankam ke ili estas multaj).

Lom (Montri la profilon) 2011-majo-09 01:41:02

Mi aliĝis (kaj fine pagis). ridulo.gif
Sed nun mi devas ankoraŭ vidi kiel iri tie kaj kiel reveni.

Matthieu (Montri la profilon) 2011-majo-09 09:07:48

Dermot:Ĉenune mi pripensas pri irado al la kongreso sed scivolas ĉu mi tro aĝas por partopreni; jam mi havas 33 jarojn (oldulo sendube!). Kutime kiom da jaroj havas la partoprenantoj? Mi divenas ĉirkaŭ 25 jarojn, ĉu? Antaŭdankojn!
Vi tute ne estas tro maljuna. Mi havas amikinon, kiu venos, kaj ŝi estas 41-jara.

Cetere nun mi estas preskaŭ certa, ke mi povos iri al IJK, do mi ĝojas.

Reen al la supro