IJK 2011 en Ukrainio!
od uživatele tejooficejo ze dne 10. března 2010
Příspěvky: 92
Jazyk: Esperanto
jeg (Ukázat profil) 29. března 2011 18:05:35
Multajn demandojn havas mi pri la kongreso (kaj internacia vojaĝado ĝenerale, vere), sed mi zorgu pli poste!
ereere (Ukázat profil) 2. dubna 2011 6:39:03
jeg (Ukázat profil) 2. dubna 2011 18:17:18
Mi komprenas ja, ke multaj monatoj restas antaŭ la kongreso, do ĉiuj aferoj ne estas organizitaj jam. Se mi atendas horaron, tamen, eble avibiletoj tro multkostiĝos, aŭ eĉ malhavebliĝos!
La biletoj, kiujn oni povas aĉeti interrete, ŝajnas ĉiutage! Vojaĝe mi estas komencanto, kaj mi estas superŝutita, ho ve!
Rogir (Ukázat profil) 3. dubna 2011 22:17:44
Sed se vi vojaĝos tiom longan vojon, provu ankaŭ viziti aliajn lokojn, ekzemple la antaŭ- aŭ postkongresoj, aŭ eble SES de lernu.net.
jeg (Ukázat profil) 4. dubna 2011 2:00:10
Nu, mi legis, ke okazos antaŭkongreso en Kijivo. Detaloj ne certas, sed estas venontaj, kaj avidbiletojn mi ne bezonas aĉeti hodiaŭ.
Mi ankaŭ esploras aliajn aferojn, ekzemple, eble okazos vetkuro, aŭ iu, kiu rilatas al aliaj ŝatokupoj miaj en/apud Kijivo dum semajno antaŭ kongreso.
Dankon!
Kristin79 (Ukázat profil) 12. dubna 2011 19:51:10
Mi venos al Kjev KBP flughavenon je la dekkvara kaj duono, la 14an de julio.
ĉu iu ajn alvenos je la sama horo?
Kris
Dermot (Ukázat profil) 16. dubna 2011 8:13:52
Andreo Jankovskij (Ukázat profil) 17. dubna 2011 7:10:24
Dermot:ĉu mi tro aĝas por partopreni; jam mi havas 33 jarojn (oldulo sendube!).Membroj de Ukrainia Ligo de Esperanto-Junularo havas ĝis 35 j. - do, vi estas por ni junulo.
Nepre venu!!!
Kaj la kongreson planas partopreni ne nur junuloj (kvankam ke ili estas multaj).
Lom (Ukázat profil) 9. května 2011 1:41:02
Sed nun mi devas ankoraŭ vidi kiel iri tie kaj kiel reveni.
Matthieu (Ukázat profil) 9. května 2011 9:07:48
Dermot:Ĉenune mi pripensas pri irado al la kongreso sed scivolas ĉu mi tro aĝas por partopreni; jam mi havas 33 jarojn (oldulo sendube!). Kutime kiom da jaroj havas la partoprenantoj? Mi divenas ĉirkaŭ 25 jarojn, ĉu? Antaŭdankojn!Vi tute ne estas tro maljuna. Mi havas amikinon, kiu venos, kaj ŝi estas 41-jara.
Cetere nun mi estas preskaŭ certa, ke mi povos iri al IJK, do mi ĝojas.