Al la enhavo

IJK 2011 en Ukrainio!

de tejooficejo, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 92

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2011-januaro-23 20:04:49

La bazejo kaj la kondiĉoj estas ne teruraj.

Ni okupiĝas pri varma akvo - do ĉio estos en ordo. Kaj la bazejo estos plibonigita.
Scenejo estos sub la ĉielo.

La tendojn eblos meti en kelkaj lokoj proksime al la bazejo.

Amike Andreo.

Svitlana (Montri la profilon) 2011-januaro-23 21:00:55

Saluton, Roman,

Kiam vi estis en la bazejo? Ĉu somere?
Manĝado oni planas mendi en Budjmo, ĉu vi estis tie, ĉu plaĉis al vi?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2011-januaro-24 22:41:43

Hodiaŭ al la IJK aliĝis la 100-a homo.

lango.gif
Aliĝu ĉi-monane! Trafu en la unua aliĝperiodo.

romio (Montri la profilon) 2011-januaro-28 21:45:02

al Svitlana: Jes, mi estis somere. Persone mi ne mendus manĝaĵon en en Budjmo.

al Andreo: Mi ne komentu plu kondiĉojn, tio estas via decido. Sed kie estos tendaro? Kiom da metroj de bazejo?

Cervino (Montri la profilon) 2011-januaro-31 19:25:46

Mutusen:Miascie, Kaha organizos trajnan karavanon de Strasburgo ĝis Ukrainio. Li ofte organizas tiajn karavanojn (tamen kutime ne tiel longajn); tiamaniere mi jam iris al Germanio kaj Pollando. Kontaktu lin por pliaj detaloj.

Miaflanke, mi volas iri al IJK, sed mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi povos.
Dankon por la informo ! Mi kontaktos lin por pli da detaloj okulumo.gif Efektive, tiu solvo estus la plej interesa !

Cetere, se vi decidas iri al IJK veturile aŭ alimaniere, ne hezitu kontakti min ĉe meva.du.25@hotmail.fr , eble ni povus kunvojaĝi ?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2011-februaro-03 00:34:43

La listo de landoj al kiuj ne estas bezonataj vizoj por eniri Ukrainio.

lango.gif

- Ameriko -
Usono, Kanado, Paragvajo.

- Azio -
Azerbajĝano, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Uzbekio, Sud-Koreio, Japanio.

- Eŭropo -
Andoro, Belgio, Belorusio, Bulgario, Vatikanurbo, Britio, Armenio, Grekio, Kartvelio, Danio, Estonio, Irlando, Islando, Hispanio, Italio, Kipro, Latvio, Litovio, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Malto, Monako, Nederlando, Germanio, Norvegio, Pollando, Portugalio, Rusio, Rumanio, San-Marino, Slovakio, Slovenio, Hungario, Finnlando, Francio, Ĉeĥio, Montenegro, Svislando, Svedio.

Se vi ĉeestos en Ukrainio malpli ol 3 monatoj - vi nenie devas registriĝi.
-------------------------------------

Honkongo - 14 tagoj
Makedonio kaj Mongolio - ne bezonas vizon, sed bezonas oficialan invitleteron.

Se vi ne trovis vian landon en tiu ĉi listo, vi devas peti vizon en la ambasadejo (en via lando)!

sinjoro (Montri la profilon) 2011-februaro-12 15:54:57

Mi decidis iri al IJK en Ukrainio! rido.gif

Rogir (Montri la profilon) 2011-februaro-12 19:30:39

Alekĉjo esperas organizi trajnkaravanon al la IJK. Se vi volas aliĝi aŭ ricevi la plej novajn informojn, sendu retmesaĝon al alekĉjo@gmail.com .

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2011-marto-10 22:56:05

dector (Montri la profilon) 2011-marto-10 23:52:18

Mi amas Ukrainion. lango.gif

Reen al la supro