إلى المحتويات

IJK 2011 en Ukrainio!

من tejooficejo, 10 مارس، 2010

المشاركات: 92

لغة: Esperanto

Andreo Jankovskij (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2011 8:04:49 م

La bazejo kaj la kondiĉoj estas ne teruraj.

Ni okupiĝas pri varma akvo - do ĉio estos en ordo. Kaj la bazejo estos plibonigita.
Scenejo estos sub la ĉielo.

La tendojn eblos meti en kelkaj lokoj proksime al la bazejo.

Amike Andreo.

Svitlana (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2011 9:00:55 م

Saluton, Roman,

Kiam vi estis en la bazejo? Ĉu somere?
Manĝado oni planas mendi en Budjmo, ĉu vi estis tie, ĉu plaĉis al vi?

Andreo Jankovskij (عرض الملف الشخصي) 24 يناير، 2011 10:41:43 م

Hodiaŭ al la IJK aliĝis la 100-a homo.

lango.gif
Aliĝu ĉi-monane! Trafu en la unua aliĝperiodo.

romio (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2011 9:45:02 م

al Svitlana: Jes, mi estis somere. Persone mi ne mendus manĝaĵon en en Budjmo.

al Andreo: Mi ne komentu plu kondiĉojn, tio estas via decido. Sed kie estos tendaro? Kiom da metroj de bazejo?

Cervino (عرض الملف الشخصي) 31 يناير، 2011 7:25:46 م

Mutusen:Miascie, Kaha organizos trajnan karavanon de Strasburgo ĝis Ukrainio. Li ofte organizas tiajn karavanojn (tamen kutime ne tiel longajn); tiamaniere mi jam iris al Germanio kaj Pollando. Kontaktu lin por pliaj detaloj.

Miaflanke, mi volas iri al IJK, sed mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi povos.
Dankon por la informo ! Mi kontaktos lin por pli da detaloj okulumo.gif Efektive, tiu solvo estus la plej interesa !

Cetere, se vi decidas iri al IJK veturile aŭ alimaniere, ne hezitu kontakti min ĉe meva.du.25@hotmail.fr , eble ni povus kunvojaĝi ?

Andreo Jankovskij (عرض الملف الشخصي) 3 فبراير، 2011 12:34:43 ص

La listo de landoj al kiuj ne estas bezonataj vizoj por eniri Ukrainio.

lango.gif

- Ameriko -
Usono, Kanado, Paragvajo.

- Azio -
Azerbajĝano, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Uzbekio, Sud-Koreio, Japanio.

- Eŭropo -
Andoro, Belgio, Belorusio, Bulgario, Vatikanurbo, Britio, Armenio, Grekio, Kartvelio, Danio, Estonio, Irlando, Islando, Hispanio, Italio, Kipro, Latvio, Litovio, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Malto, Monako, Nederlando, Germanio, Norvegio, Pollando, Portugalio, Rusio, Rumanio, San-Marino, Slovakio, Slovenio, Hungario, Finnlando, Francio, Ĉeĥio, Montenegro, Svislando, Svedio.

Se vi ĉeestos en Ukrainio malpli ol 3 monatoj - vi nenie devas registriĝi.
-------------------------------------

Honkongo - 14 tagoj
Makedonio kaj Mongolio - ne bezonas vizon, sed bezonas oficialan invitleteron.

Se vi ne trovis vian landon en tiu ĉi listo, vi devas peti vizon en la ambasadejo (en via lando)!

sinjoro (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2011 3:54:57 م

Mi decidis iri al IJK en Ukrainio! rido.gif

Rogir (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2011 7:30:39 م

Alekĉjo esperas organizi trajnkaravanon al la IJK. Se vi volas aliĝi aŭ ricevi la plej novajn informojn, sendu retmesaĝon al alekĉjo@gmail.com .

Andreo Jankovskij (عرض الملف الشخصي) 10 مارس، 2011 10:56:05 م

dector (عرض الملف الشخصي) 10 مارس، 2011 11:52:18 م

Mi amas Ukrainion. lango.gif

عودة للاعلى