Til innholdet

IJK 2011 en Ukrainio!

fra tejooficejo,2010 3 10

Meldinger: 92

Språk: Esperanto

qwertz (Å vise profilen) 2011 1 15 15:25:00

Genjix:
Ĉu ekzistas bildoj de la evento?
Loko de IJK-renkontiĝojn ŝanĝas ĉi-jare. Verŝajne oni trovas multa de videojn ĉe Youtube. Ekzemple IJK Liberec | eo.wikipedia.org/wiki/Ijk lokolisto

Rogir (Å vise profilen) 2011 1 15 21:25:08

Genjix: ĉiam eblas aliĝi surloke por IJK. Nur kostos iomete (± €10) pli.

Genjix (Å vise profilen) 2011 1 17 20:21:32

Rogir:Genjix: ĉiam eblas aliĝi surloke por IJK. Nur kostos iomete (± €10) pli.
Bone! €10 estas malmultekosta ridulo.gif

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2011 1 19 17:05:45

Saluton Genjix!

Por plentempa partoprenado!

Aliĝkotizo por landkategorio “A”, aĝgrupo (20-29):
ĝis 31-jan-2011 -ridulo.gif- 70 EUR
ĝis 30-apr-2011 -ridulo.gif- 80 EUR
ĝis 30-jun-2011 -ridulo.gif- 95 EUR
surloke -malgajo.gif- 110 EUR

+ loĝado en 4-lita ĉambro - 30-40 EUR (en tendo - 5 EUR)
+ manĝado - 75 EUR (sed eblas meni nur matenmanĝojn..., aŭ memzorge)

Rabato por UEA/TEJO-membroj (landkategorio “A”) - 25 EUR

Genjix (Å vise profilen) 2011 1 19 17:26:10

Bone. Tiu kosto ankaŭ bonas.

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2011 1 20 14:43:20

Cervino (Å vise profilen) 2011 1 22 13:19:47

Saluton al ĉiuj ! rideto.gif

Mi intesas partorpreni IJK 2011 en Ukrainio. Mi loĝas en Francio, en Valentigney (urbeto apud Besançon) sufiĉe proksime de Svislando/Germanio. Mi dezirus scii kiamaniere homoj el la cirkaûaĵo intensas iri en Ukranio, por eventuale kune vojaĝi.

Antaŭ dankon !

Meva. rideto.gif

Matthieu (Å vise profilen) 2011 1 22 16:46:49

Miascie, Kaha organizos trajnan karavanon de Strasburgo ĝis Ukrainio. Li ofte organizas tiajn karavanojn (tamen kutime ne tiel longajn); tiamaniere mi jam iris al Germanio kaj Pollando. Kontaktu lin por pliaj detaloj.

Miaflanke, mi volas iri al IJK, sed mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi povos.

romio (Å vise profilen) 2011 1 22 22:50:01

Mi estis en tiu bazejo, kiu estas fotita kaj videbla sur retpaĝo. Nekredeble, ĉu vere LKK intencas aranĝi internacian renkontiĝon tie en tiuj teruraj kondiĉoj? Ĉu programeroj okazos en koridoroj, aŭ surstrate?
Ĉu denove varma akvo forestos?
Mi preferus tendon. Kie troviĝos tendaro? Ĉu apude de bazejo, aŭ ie alie?

romio (Å vise profilen) 2011 1 22 23:12:41

Kaj kie oni planas organizi manĝadon? Ĉu en "Budmo"?

Tibake til toppen