본문으로

IJK 2011 en Ukrainio!

글쓴이: tejooficejo, 2010년 3월 10일

글: 92

언어: Esperanto

jeg (프로필 보기) 2011년 5월 9일 오후 6:28:51

Mi nepre venos; dum lasta semajnfino mi aĉetis avibiletojn!

Mi venos al Kievo posttagmeze je dimanĉo la 10-a julio, kaj foriros hejmen frumatene je vendredo la 22-a julio. Ĉu iu alia ankaŭ venos frue?

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2011년 5월 22일 오전 5:26:07

lango.gif

---------------------

Mapo de Ukrainio

---------------------

manuchan (프로필 보기) 2011년 6월 4일 오후 4:16:58

ankorau ne klaras al mi kia estas la loĝado en tendo... ĉu estas ekipita loko por tendumi? Ĉu proksime de la kongresejo? Ĉu estos komuna duŝejo? Ĉu vi povas doni iom pli da detaloj? Dankonridulo.gif

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2011년 6월 5일 오전 5:28:59

Tendojn staros tuj apud la bazejo en kelkaj lokoj.
Duŝejo estos en la bazejo.

Razeno (프로필 보기) 2011년 6월 5일 오전 5:51:34

Estimataj,
Ni estas sep nepalanoj.
Ni decidis partopreni el la UK en Danio.
Intertempe, ni ankaŭ decidas ankaŭ partopreni en la IJK.
Nu. Ni bezonas gravajn informojn pri la venonta IJK en Ukranio.
1. Kiel akiri vizon? En Katmando, ne estas ambasadorejo de Ukranio.
2. Kiel ni povas aliĝi. Ni ne povas sendi aliĝikotizon al Ukranio rekte. Ĉu eblas surloke pagi? Kiom kostos se ni pagos por aliĝo.
3. Kiom kostas malmultekosta loĝojo por 7 homoj dum la kongreso? Kio estas la plej bona elekto por homoj el malriĉaj landoj?
3. Kiom ĝenerale kostas manĝado dum 8 tagoj?
4. Kio estas la plej facila kaj malmultekosta fluglinio de Katmando ĝis Kejvo.

Amike salutas vin ĉiujn el Nepalo.

Razen Manandhar
http://razeno.blogspot.com

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2011년 6월 6일 오후 7:10:00

Razeno:
1. Kiel akiri vizon? En Katmando, ne estas ambasadorejo de Ukranio.
Do, vi ŝajne devos iri al alia lando:
Listo de ambasadejoj de Ukrainio

Ĉe ni pri vizoj okupiĝas:
Mikaelo Lineckij
+38 (063) 849-31-93
ijk-67@ukr.net
Skajpo: m-urso

La alia informo

Rogir (프로필 보기) 2011년 6월 7일 오후 7:03:03

Andreo Jankovskij:Do, vi ŝajne devos iri al alia lando:
Ĉu vere? Ĉu ne iu alia ambasadejo transprenas la taskojn de la ukraina? Ekzemple en kelkaj afrikaj landoj Nederlando ne havas ambasadejon, sed oni tie povas iri al franca aŭ iu alia ambasadejo por tie ricevi vizon al Nederlando.

kaha (프로필 보기) 2011년 6월 8일 오전 11:32:14

hej! por ĉiuj kiuj volas malmultkostege iri al IJK per trajno, jen karavano:

http://veturu.free.fr/?kongreso=ijk1

kaj aliĝu ĉi tie por rezervi la trajnojn: http://tinyurl.com/karavanoijk (nepre aliĝu tre rapide)

la proponita prezo estas ĉirkaŭ 55€ por la tuta vojaĝo. eble eĉ kostos malpli se ni trovas sufiĉe da kunvojaĝantojn.

ĉe la retpaĝo, vi trovos la tutan liston de la stacidomoj kiujn ni trairos kaj je kioma horo. nepre skribu ĝin en la aliĝilo.

se vi partoprenas ne la tutan vojaĝon, nature la kosto estos malpli alta!

jen la "grandaj urboj" kiujn ni trairas:

Strasbourg, Villingen, Konstanz, Ulm, Ausburg, München, Passau
Köln, Bonn, Wiesbaden, Frankfurt, Würzburg, Bamberg, Nürnberg, Regensburg
Linz, Wien, Bratislava, Košice
Užgorod, Lviv, Žytomir, Kievo

rapide aliĝu!

Rogir (프로필 보기) 2011년 6월 8일 오후 3:48:18

Kaj por aldoni: la ĉefkaravano foriros de Strasburgo, sed estos ankaŭ norda aliĝkaravano, kaj aliaj ankaŭ eblas. Do tiu ĉi karavano estas malferma por ĉiuj francoj, beneluksanoj, germanoj kaj ankaŭ aŭstroj kaj slovakoj por aliĝi survoje.

다시 위로