Zaprto
Največ 500 sporočil.
En Ĉinio Batalanta 战斗在中国
od Flago, 10. marec 2010
Sporočila: 661
Jezik: 简体中文
Flago (Prikaži profil) 16. september 2011 00:08:27
Araki emfazas du punktojn en la "edukado por prosperigi Azion".
1) havigi al studentoj ardan spiriton de publika servo.
2) konigi profunde al ili la kontienton.
Alivorte, tio estas:
1) instrui ilin konvene al la invado.
2) igi ilin prvoscii superregdon de la kontinento. Por la unua celo oni efektivigis:
(a) fortigon de milita ekzercado en lernejoj.
(b) devigon de labora servo.
(c) mallongigon de la prokresto de studenta rekrutigo.
Pri (a) kaj (c) oni ne bezonas specialan klarigon, mi pensas. Do, pri (b). Devigo de labora servo havas diversflankajn sencojn, unu el kiuj estas tutlanda manko de laborfortoj.
De la lasta aprilo en geknabaj mezlernejoj kaj kolegioj oni enkondukie kolektivan laboron kiel regulan lecionon kaj ĝia enhavo estas: -konstrua laboro en urboj kaj vilaĝoj, helpo al familioj de soldatoj mobilizitaj, ekkulturigo, kaj ĝeneralaj publikaj aferoj.
...
Araki强调了关于“繁荣亚洲的教育”的两个观点...
Flago (Prikaži profil) 16. september 2011 23:07:29
Plie en majo tiujare, vicministroj de edukado kaj agroarbar-kulturo kunsubskribe komunikis al guberniestroj ke oni partoprenigu laŭ pleja eblo lernantojn kaj studentojn al plugado, semado, transplantado, sarkado, forigo de insektoj, rikolto kaj silkokultruo.
Tiele en kelkaj gubernioj ili ja estis labrigitaj tiom, ke aliaj lecionioj ricevis ne malgrandan baron pro tio.
Por fariĝi "bonaj regnanoj", ni iam estis dorlotitaj per kukoj, kaj nun ili ŝvitas kaj kalas. Jen la ŝanĝo de l' tempo!
La laboran servon ofte karakterizas stranga formalaĵo. Ekz., ie dum laboro oni devigas absolutan silelnlton kvazaŭ en monapĥejo, ie oni devigas deklari vortojn el legendo pri la fondo de japana regno. Aldone, super iliaj kapoj flirtas flagoj de sunlevigo, kiuj minacas kondamni maldiligentulojn kiel "malpatriotjn."
...
在那年的五月更早一些时候...
Flago (Prikaži profil) 18. september 2011 02:27:54
Tiu ĉi sklaviga leciono aliflanke naskis multe da epizodoj. En kelkaj lernejoj de Tokio, ĉirkaŭ kiuj ne troveblas konforma labora servo por la studentoj, oni ordonis ilin fosi angulojn de la lerneja ludejo kaj poste malfosi. Inter la elspezoj por laborservo en unu uniersitato estis skribitaj 230 dolaroj por sukeraĵoj.
Lastajare, samkiel antaŭlastajare, somera libertempo estis neniigita pro ĉi sestemo. Iuj privataj lernejoj profitante tiun ĉi ŝancon uzis sutdentojn anstataŭ labristoj por ŝutplenigo de tereno por nova lerneja konstruaĵo kaj tiel ŝparis sufiĉan monsumon. Pli ruzaj lernejposedantoj provis kolekti lernmonon por la aŭgusto, pretekstante ke tia nominala libertempo kostas ne malkare al la lernejo.
...
这些奴化的课程在另一方面出现了很多的插曲...
Flago (Prikaži profil) 18. september 2011 23:04:47
Mi timas ke ni restis tro longe sur tiu ĉi temo. Nu rapidu sur la duan punkton de la "teorio".
Por povosciigi superregadon de la kontinento, en la lasta printempo la ministrejo de klerigado decidis organizi studentan brigadon el 500 anoj per buĝeto de 80 000 dolaroj kaj laborigi ilin por kultura, konsola kaj inĝeniera aferoj en Manĉurio kaj Monrd-Ĉinio dum unu somera monato.
Se ĉi provo sukcesos, diris aŭtoritatularo, oni pligrandigos la skalon de la entrepreno.
Tiel la studentoj brutre trenataj laŭ la linio de l' nacia politiko tamen samtempe devas aŭdi mallaŭdon ke ili ne havas studemon. Ĉe ili ne mankas kialo. -"Kiam ni finos la tutan kurson, oni tuj igos nin almiliti.
Por simpla soldato ĉia kulturo, ĉia intelekto, ĉia scienco estas superflua, eĉ malhelpa."
Vere, la milito pelas sanulojn al la buĉejo, senutilajn kulturuojn al senlaboreco, (340 baldaŭ diplomotaj studentoj dde literatura fako en Tokia Imperia Universitato serĉas okupon, tamen ĝis nun nur 7 laborejoj proponis dungi, laŭ ĵurnalo Miyako, dec.1938) kaj eĉ al ĉie deziregataj teknikuloj kaŭzas malgajon.
(Kompatinde, eĉ se studento ŝatus ŝpinadon aŭ alian pacan industrion, la registaro perforte laborigas lin en municia kampo - parolo de profesoro Yamanouti, maŝininĝeniera fako de Tokia Imperia Universitato.)
...
我怕,我们逗留在这个话题上很久...
Flago (Prikaži profil) 20. september 2011 01:12:16
Kion fari? La milito ja estas milito!
"Kion fari? Nenio helpas." -Tio jam de antaŭ 7-8 jaroj fariĝis sinteno de multegaj studentoj kontraŭ ĉio. La agonianta kapitalismo donas al ili nenian esperon post diplomiĝo. Faŝismo forprenis de ili ĉian rajton kaj liberon de homo, kaj de naciano.
Ili perdis memon en bona senco, kaj estiĝis ero de tuto en malbona senco. Ĉi-fojan invadon plimulte da ili prenas neprava. Sed ili ne havas la kuraĝon aktive rezisti. Batalantaj kontraŭ la milito estas ankoraŭ tre malmultaj. Mi rememoras skribaĵon de Musyakoozi Saneatu antaŭ kelkaj monatoj.
-"Samklasano de mia filino demandis: kial via patro ne protestas la militon kiel antaŭe? La filino respondis ke ĉi fojon protesto neniom utilos. Sed, -esprimis la amiko - silento de homoj kiel via patro vekas en mni solecon, ĉar ni atendas ilin eldiri..."
...
怎么办?战争就是战争...
Flago (Prikaži profil) 20. september 2011 22:41:03
Kia modela malforteco de inteligentuloj!
Tamen, -mi citu vortojn de alia fama verkisto, -tia dirmaniero ekridigos nuntempajn studentojn. Ili diros, tiuspeca melankolio apartenas al la 19-a jarcento.
Povus esti. Sed, de kie, entute, venas ilia frummatura flegmo kiel "he, tio al ni ne rilatas"?
Ĉu ĝi ne estas indiferento transpasinta melankolion pro absoluta premo?
Studentoj -ili devas esti simbolo de brila juneco. Sed senindulga uragano de faŝismo ne permesas al ili plenan floradon. Por plifacile naĝi en tia medio, ili nekonscie ellernas la arton de sindefendo.
Iun vesperon, -skribas Hirotu Kazuo en Tyuuookooron (Centra Revuo), -dum babilado ni atingis la supozon, ke en Japanio povus veni tago kiam la proporcio de geviroj estus 1:15, se la milito daŭrus tiel plu. "Ha, malbona afero! Ĉiu el ni devas nutri 15 virinojn, dume eĉ unu edzino estas sufiĉe ŝarĝa."
Unu mezaĝulo embarasite diris kun kapo klinita. Studento apuda tuj ride sonoris: "O, al mi estas tute alie. Mi ricevos ĉiumonate po 1 dolarojn de ĉiu virino. Do, sume 150. Ja pli bone estas ol dungiĝi en kompanio."
Tio ĉi kompreneble estas nur duonŝerco, kaj tamen klare reliefigas por ni profilon de studentoj en faŝista Japanio, ĉu ne?
januaro, 1940, en Chongqing
...
如此典型的知识分子的虚弱性...
Flago (Prikaži profil) 22. september 2011 00:25:33
Filmo Ĉinaj Virinoj-
Unu antaŭ vi aperas vinditaj piedetoj. La fono estas kota kabanaĉo. Ĉi scenon sekvas palaco kun flora ĝardeno: ludas per pluma ventumilo la heroino tiom delikata, ke ŝajne ŝi ne povus elteni eĉ kareson de printempa aefiro.
Kontenta rideto petolas sur viaj lipoj.
Intertempo. Absoluta mallumo. Ie obtuzas kanonado. Bombardas aeroplanoj. Krioj, ploroj, ĝemoj...
Kaj jen armita taĉmento de junaj virinoj, plenaj de kuraĝo kaj memfido.
La okulojn vi frotas suspekte. Jes, amikoj, mi komprenas vin. Mirigita ja estas ankaŭ mi japano -la plej proksima najbaro de ili. Faktojn tamen oni ne povas enterigi.
Ĝuste antaŭvespere de la milito mi venis al Ĉinio. De tiam koncerne virinojn, preskaŭ ĉiutage kaj ĉiuloke mi renkontis novajn "miraklojn". Sed nun, mi ne nomas plu tiujn mirakloj, ĉar ili ofte ripetiĝis kaj tromulitiĝis.
...
她们在战斗中向前进
一部电影《中国妇女》-
首先,一些被包裹着的女人的小脚出现在你面前...
Flago (Prikaži profil) 22. september 2011 22:42:07
Du jarojn antaŭe en Hankou, tiama ĉefurbo, mi konatiiiĝis kun sunbrunigita sulkovizaĝa maljunulino el Manĉurio. Ŝi estas simpla tipa kamparanion de Ĉinio, kiu ne povas skribi eĉ sian nomon. "Ĉu vi diras, ke al ni vilaĝanoj mankas tia forto? Vidu, tamen, ni ja leviĝis. Ni havas nek kanonon nek maŝinpafilon, sed ni havas tranĉlon, falĉilon, kaj sarkilon!"
-Ne fanfarono estas ŝia diro, kaj nevane oni delonge respektas kaj amas ŝin kiel partinon de gerilanoj.
Efektive tie-alie virinoj partoprenas gerilan batalon. Ja eĉ kun vinditaj piedetoj! Imagu: per kia nekredebla rapideco kaj lerteco ili suprenrampas krutan monton, marŝas noktan vojon, kune kun fortikaj viroj!
Zhao Hao estis laborantino de iu nacisar organizo en Anji. Post falo de la distrikto, ŝi gvidis tiean sindefendan trupon kaj kelkajn monatojn senripoze luktis kontraŭ la malamikonj. Dank' al tio nun dunon de la vilaĝoj en Anji firme apartenas al la ĉina potenco.
...
两年前在汉口,那时是重要的大都市,我与一位来自满洲的满脸晒黑而有折皱的老妇人相识...
Flago (Prikaži profil) 24. september 2011 00:25:18
Trovi similan heroinon ne tre malfacilas. Li Lin, apenaŭ kun dudek du-tri jaroj, organizis kaj gvidas X-antaĉmenton de gerilanoj en Shanxi. Ekde februaro en 1938 ŝia taĉmento per grenadoj kaj maŝinpafiloj mortigis centojn da malamikoj, detruis vojojn, detranĉis telegrafajn fadenojn.
En provinco Zhejiang aktivas Virina Batalinono, hardita de regula milita ekzerco. Komence oni limigis ilian laboron sole per diversa helpado al la armeo. Ili skuis sian kuglujon, infane plendis: -Por kia diablo ni estas armitaj?
Oni fine devis cedi. Ilia unua batalo okazis lastan oktobron kontraŭ Wangdian, fervoja urbo. Tiufoje ili forbruligis la malamikan provizejon kun pli ol 300 ujoj da benzino, duondetruis la stabsidejon, mortigis 30 soldatojn.
...
发现同样的女英雄不难,李琳,刚刚二十二、三岁,就在山西组织和领导了一支游击队...
Flago (Prikaži profil) 24. september 2011 22:46:12
La japanoj tute ne supozis ke virinoj povas ilin ataki, sed eksciinte post sinsekvaj malvenkoj, indigne anoncis premion de 1000 dolaroj por la "inaj partizanoj".
Studentina Trupo de Guangxi estas mondkonata. Ankaŭ pri moderna Mulan vi iam legis, ĉu? Samkiel la antikva, ŝajnigante sin vero, ŝi militiris kontraŭ la nacia malamiko, kaj nur post vundiĝo la sekreto estis malkovrita.
Feliĉe ni nun povas denove vidi ŝian bravan soldatan figuron en la fronto.
Virinoj kun pafilo kaj glavo estas tiel multaj, multaj. En la rezistmilito virna posteno tamen estas postfronte pli grava so fronte. Mi rigardas ĉirkaŭ mi. Ĉar Chongqing estas la ĉefurbo, ĉi tie videblas miniaturo de ilia tutlanda laboro.
En kuracejoj anĝloj en blanka vesto sindane flegas vunditajn fratojn tage kaj nokte. En Milita Infana Protektejo orfaj kaj malriiiiĉaj geknaboj el okupitaj aŭ bombarditaj lokoj gaje ludas kaj lernas ĉe novaj "patrinoj" kaj "fratinoj", jam plene forgesinte la doloran pasintecon. (En tuta libera Ĉinio ĝi havas 47 filiojn kun 20000 infanoj.)
...
日本人完全没有料到,女人们能够攻击他们...