Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Uralo (Montri la profilon) 2012-junio-29 16:26:15

Jes, mi rigardos la finalon. Mi esperas ke Italio gajnos.

La ulo sub mi ankaŭ pensas ke Italio gajnos la finalon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-junio-29 17:34:49

Jes, Uralo, mi ankaŭ pensas tion.

La ulo post mi timas dum fulmotondro.

dobri (Montri la profilon) 2012-junio-29 18:37:52

Eble dum infanaĝo, nun mi timas neniam!

La ulo post mi opinias alian agadon pli grava ol piedpilka finalo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-junio-29 20:02:38

Jes vi pravas, mi volus fari alian agadon, sed la aliaj homoj havas alian opinion.

La ulo sub mi volonte manĝas ĉerizojn kaj li havas grandan arbon en sia ĝardeno.

dobri (Montri la profilon) 2012-junio-30 07:31:00

Jes, vi pravas. Bedaŭrinde la ĝusta tempo jam pasis. Restintaj ĉerizoj putras.

La ulo post mi hodiaŭ riparados barilon de sia ĝardeno.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-junio-30 09:45:33

Ne, vi ne pravas. La barilo de mia ĝardeno estas bona. Sed mi okupiĝos kun fiherbo.

La ulo post mi ĉiutage observas la veterprognozon.

dobri (Montri la profilon) 2012-junio-30 17:55:27

Ne, por mi sufiĉas rigardi el fenestro eksteren. Tuj mi vidas, kia vetero ĵus regas.

La ulo post mi utiligis hodiaŭan sunan tagon por naĝado kaj sunbrunado.

Uralo (Montri la profilon) 2012-junio-30 21:31:40

Ho, jes. Mi naĝis en la naĝejo, kaj mi sunbrunis iom da tempo sub la suno poste.

La ulo sub mi hodiaŭ venis al kermeso, se unu estas proksime.

galvis (Montri la profilon) 2012-junio-30 23:55:12

Ne, proksime al mia domo estas lernejo,
sed ili ne proponis kermeson dum sabato aŭ dimanĉo.

La ulo post mi ŝatas ĉeesti kermeson ĉar tie oni povas
manĝi bone kaj malkare.

dobri (Montri la profilon) 2012-julio-01 10:40:14

Jes, tion mi ŝatas, kvankam kelkfoje oni devas manĝi multekoste.

La ulo post mi ĵus revenis el 30kilometra bicikla ekskurso.

Reen al la supro