目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

La ulo sub mi

sjheiss,2010年3月20日の

メッセージ: 5918

言語: Esperanto

Uralo (プロフィールを表示) 2012年6月29日 16:26:15

Jes, mi rigardos la finalon. Mi esperas ke Italio gajnos.

La ulo sub mi ankaŭ pensas ke Italio gajnos la finalon.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年6月29日 17:34:49

Jes, Uralo, mi ankaŭ pensas tion.

La ulo post mi timas dum fulmotondro.

dobri (プロフィールを表示) 2012年6月29日 18:37:52

Eble dum infanaĝo, nun mi timas neniam!

La ulo post mi opinias alian agadon pli grava ol piedpilka finalo.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年6月29日 20:02:38

Jes vi pravas, mi volus fari alian agadon, sed la aliaj homoj havas alian opinion.

La ulo sub mi volonte manĝas ĉerizojn kaj li havas grandan arbon en sia ĝardeno.

dobri (プロフィールを表示) 2012年6月30日 7:31:00

Jes, vi pravas. Bedaŭrinde la ĝusta tempo jam pasis. Restintaj ĉerizoj putras.

La ulo post mi hodiaŭ riparados barilon de sia ĝardeno.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年6月30日 9:45:33

Ne, vi ne pravas. La barilo de mia ĝardeno estas bona. Sed mi okupiĝos kun fiherbo.

La ulo post mi ĉiutage observas la veterprognozon.

dobri (プロフィールを表示) 2012年6月30日 17:55:27

Ne, por mi sufiĉas rigardi el fenestro eksteren. Tuj mi vidas, kia vetero ĵus regas.

La ulo post mi utiligis hodiaŭan sunan tagon por naĝado kaj sunbrunado.

Uralo (プロフィールを表示) 2012年6月30日 21:31:40

Ho, jes. Mi naĝis en la naĝejo, kaj mi sunbrunis iom da tempo sub la suno poste.

La ulo sub mi hodiaŭ venis al kermeso, se unu estas proksime.

galvis (プロフィールを表示) 2012年6月30日 23:55:12

Ne, proksime al mia domo estas lernejo,
sed ili ne proponis kermeson dum sabato aŭ dimanĉo.

La ulo post mi ŝatas ĉeesti kermeson ĉar tie oni povas
manĝi bone kaj malkare.

dobri (プロフィールを表示) 2012年7月1日 10:40:14

Jes, tion mi ŝatas, kvankam kelkfoje oni devas manĝi multekoste.

La ulo post mi ĵus revenis el 30kilometra bicikla ekskurso.

先頭にもどる