去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

La ulo sub mi

sjheiss, 2010年3月20日

讯息: 5918

语言: Esperanto

dobri (显示个人资料) 2012年9月19日下午8:00:02

Jes, mi preferas bieron. Tamen mi hejme havas ankoraŭ kelkajn botelojn de diversaj alkoholaĵoj, kiuj varmigos min vintre.

La ulo post mi regule sportas sur la stadiono.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年9月19日下午8:03:10

Ne, mi ne sportas sur la stadiono, sed mi kuras en la arbaro kaj biciklas sur stratoj kaj vojoj.

La ulo post mi legas multe pri filosofio.

dobri (显示个人资料) 2012年9月19日下午8:09:28

Kvankam kelkaj homoj asertas, ke mi ofte filozofias, tamen mi tute ne legas filozofiajn librojn.

La ulo post mi volonte legas humurajn librojn.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年9月19日下午8:16:20

Mi volonte legas pri humoro, sed ne librojn. Mi ofte legas ŝercojn ktp. en interreto kaj en gazetoj.

La ulo post mi dum tiu jaro ankoraŭ ne havis krevintan pneuxmatikon.

dobri (显示个人资料) 2012年9月19日下午8:23:29

Vi pravas, se mi bone memoras. Tamen tio povus okazi eble morgaŭ.

La ulo post mi lasus sin tenti de bela virino.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年9月19日下午9:12:08

Ne, vi ne pravas. Mi pensas, ke bela virino prenus alian viron.

La ulo post mi kapablas ripari sian biciklon mem.

jchthys (显示个人资料) 2012年9月19日下午9:39:04

Ba, eble. Fakte mi devas anstataŭigi la enan tubon, aŭ almenaŭ plenigi ĝin per aero—sed mi lasis ĝin ĉe mia frato por ke li faru tion…

La ulo sub mi ne ŝatas manĝi la viandon.

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年9月20日上午7:15:55

Ne, mi ŝatas manĝi viandon, sed ne ĉiutage.

La ulo post mi festos dum la sekvanta semajnfino.

UZES (显示个人资料) 2012年9月20日上午7:30:48

Ne. Nenio estas por festi lastan semajnon.

La ulo post devas riparigi sian veturilon

vincas (显示个人资料) 2012年9月20日上午7:51:23

Ankoraŭ ne.

La ulo sub mi ĝojas de bona rikolto de terpomoj

回到上端