Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

fra sjheiss,2010 3 20

Meldinger: 5918

Språk: Esperanto

galvis (Å vise profilen) 2012 9 24 21:55:43

Jes, tio estas vero, ĉar mi rekonstruas domon.

La ulo post mi ellitiĝas frue kaj enlitiĝas malfrue.

hunne68 (Å vise profilen) 2012 9 25 04:33:37

Hodiaŭ mi ellitiĝis je la 5.30 kaj hieraŭ enlitiĝis je la 24.

La ulo post mi ŝatas Gabriel Garcia Marquez.

UZES (Å vise profilen) 2012 9 25 10:25:51

Jes. "oni ne mortas kiam oni volas, sed nur kiam oni povas" (Cent jaroj da soleco)

la ulo post mi ŝatas murdesegnaĵojn.

dobri (Å vise profilen) 2012 9 25 16:12:24

Tute ne! Ĉirkaŭ mi aperas sur la domoj nur diversaj desegnaĉoj.

La ulo post mi karambolis kun iu obstaklo kaj kontuzis sian gambon.

UZES (Å vise profilen) 2012 9 25 19:52:35

Feliĉe NE !

La ulo post mi estas patrioto.

galvis (Å vise profilen) 2012 9 25 22:43:31

Preskaŭ ĉiuj homoj diras ke ili estas patriotoj,
sed ne ĉiuj agas tiel.

La ulo post mi dezirus ke sia lando estus pli bone
ol la aliaj landoj pri ĉio.

Kelli (Å vise profilen) 2012 9 26 17:29:23

galvis:Preskaŭ ĉiuj homoj diras ke ili estas patriotoj,
sed ne ĉiuj agas tiel.

La ulo post mi dezirus ke sia lando estus pli bone
ol la aliaj landoj pri ĉio.
Mi neniam pensus similan aferon.

La ulo post mi estas iom konfuza.

dobri (Å vise profilen) 2012 9 26 17:34:14

Hodiaŭ mi multe laboris en mia oficejo, do mi estas nun tute konfuzita.

La ulo post mi povas konsili al mi, kion mi faru kontraŭ konfuzo.

efilzeo (Å vise profilen) 2012 9 26 17:51:49

Vi povus skribi aferojn kiuj konfuzas vin kaj izoli bonajn aspektojn kaj malbonajn aspektojn, do poste decidi pri ili pli klare.

La ulo sub mi estas trista.

UZES (Å vise profilen) 2012 9 26 20:43:02

Ne hodiaŭ.

La ulo post mi iam konsultis kartdivenistinon

Tibake til toppen