İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

La ulo sub mi

başlangıç sjheiss, 20 Mart 2010

Mesajlar: 5918

Dil: Esperanto

Hispanio (Profili görüntüle) 22 Haziran 2010 21:35:42

Jes, mi ŝatas tiun ludon.

La ulo sub mi volas aĉeti vuvuzelon.

Jakovo (Profili görüntüle) 23 Haziran 2010 07:16:35

Ho ve, ne, mi malŝatas tiujn plastikajn instrumentojn, kaj ankaŭ mi trovas nek tempon nek ĝuon rigardi piedpilkadon. Mi nur aĉetus ĝin se ĝi estus natura el tiu algo kiel antaŭ multaj jaroj. lango.gif

La ulo sub mi havas multe da tempo.

Greedn (Profili görüntüle) 23 Haziran 2010 08:45:39

Jes! Kune kun cigaredujo kaj poŝhorloĝo en la poŝo de mia smokingo.

La ulo sub mi bataladas en dueloj.

Jakovo (Profili görüntüle) 23 Haziran 2010 18:30:54

Ho jes, duelo kontraŭ mia maldisciplino okulumo.gif

La ulo sub mi ŝatas sciencajn novaxjojn.

Hispanio (Profili görüntüle) 23 Haziran 2010 18:34:03

Jakovo:Ho jes, duelo kontraŭ mia maldisciplino okulumo.gif

La ulo sub mi ŝatas sciencajn novaxjojn.
Ĉefe pri la teorio de la fadenoj, pri la ekzisto de aliplanedanoj kaj pri la teorio de la multiverso (kiel oni tradukas multiverse Esperante?)

La ulo sub mi legas la neciklopedion.

Greedn (Profili görüntüle) 23 Haziran 2010 20:17:19

Hispanio:
Jakovo:Ho jes, duelo kontraŭ mia maldisciplino okulumo.gif

La ulo sub mi ŝatas sciencajn novaxjojn.
Ĉefe pri la teorio de la fadenoj, pri la ekzisto de aliplanedanoj kaj pri la teorio de la multiverso (kiel oni tradukas multiverse Esperante?)

La ulo sub mi legas la neciklopedion.
mi ne legadas ĝin, sed ankaŭ mi ŝatas la kosman tiorion de la fadenoj, kaj teorioj pri la kosma vakuo kaj inflacio! Ĉi tio estas rava!

La ulo sub mi ŝatas hufoferigumi sian ĉevalon!

fizikisto (Profili görüntüle) 29 Haziran 2010 13:43:10

Greedn:La ulo sub mi ŝatas hufoferigumi sian ĉevalon!
Ne, mi ne havas ĉevalon.

La ulo sub mi pensas, ke la teorio de la fadenoj estas io pri kudrado.

horsto (Profili görüntüle) 29 Haziran 2010 19:33:50

fizikisto:
La ulo sub mi pensas, ke la teorio de la fadenoj estas io pri kudrado.
Certe, mi ne atentas iujn strangajn fizikistojn, kiuj asertas ion alian. okulumo.gif

La ulo sub mi spektas la nunan piedpilkan mondĉampionadon.

dombola (Profili görüntüle) 1 Temmuz 2010 00:26:07

La ulo sub mi spektas la nunan piedpilkan mondĉampionadon.
Avide mi spektas ĝin,same kiel la plimulto da gebrazilanoj, precipe la ludojn de mia landteamo.

La ulo sub mi pensas pri tio,ke la fina matĉo de la futbala monda ĉampioneco similos al tiu ĉi:

http://www.youtube.com/watch?v=xA3vAE7C0J4&featu...

vincas (Profili görüntüle) 2 Temmuz 2010 09:32:11

Povas esti.

La ulo sub mi ne scias kion aserti pri la ulo sub mi :]]]]

Başa geri dön