Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

af sjheiss, 20. mar. 2010

Meddelelser: 5918

Sprog: Esperanto

moorle (Vise profilen) 28. jan. 2013 17.48.22

Mi ne rimarkas erarojn, ĉar mi estas komencanto.

La ulo post mi ludas kun la nepo.

dobri (Vise profilen) 28. jan. 2013 18.06.54

Hodiaŭ ne, sed morgaŭ mi planas ludi kun mia nepino.

La ulo post mi ĝojas pro mildigo de la frosto.

ratkaptisto (Vise profilen) 29. jan. 2013 10.41.37

Ne, la vetero hodiaŭ estas tro varma.

La ulo post mi volas dum tiu semajno iros al naĝejhalo.

dobri (Vise profilen) 29. jan. 2013 18.18.28

Ne, ĉar la naĝejo estas 15 km malproksime kaj mi tamen estas iom pigra.

La ulo post mi hodiaŭ veturis pli longe ol li emis.

ratkaptisto (Vise profilen) 29. jan. 2013 18.25.57

Mi ne veturis hodiaŭ, mi havis multe da laboro en mia domo.

La ulo post mi pli bone dancas ol sia edzino.

dobri (Vise profilen) 29. jan. 2013 18.29.47

Tion mi ne povus aserti pri mi. Eble mi "dancas" nur pli volonte.

La ulo post mi hodiaŭ rigardis televidkomedion.

ratkaptisto (Vise profilen) 29. jan. 2013 18.33.43

Ne, mi ne havas tempon por televidi.

La ulo post mi scias multe pri la Esperanto-movado en sia lando.

dobri (Vise profilen) 29. jan. 2013 18.40.40

Kvankam mi iomete konas la movadon, tamen mi povas diri kune kun Sokrato: Mi scias, ke mi scias nenion.

La ulo post mi volonte legas grekajn mitojn.

Dominiczka (Vise profilen) 29. jan. 2013 19.03.12

Jes, mi tralegis ilin.

La ulo post mi ne ŝatas legi.

ratkaptisto (Vise profilen) 29. jan. 2013 19.49.21

Vi ne pravas, mi volonte legas, sed mi ofte ne havas multe da tempo.

La ulo post mi ofte telefonas kun aliaj Esperantistoj.

Tilbage til start