Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

moorle (Montri la profilon) 2013-januaro-28 17:48:22

Mi ne rimarkas erarojn, ĉar mi estas komencanto.

La ulo post mi ludas kun la nepo.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-28 18:06:54

Hodiaŭ ne, sed morgaŭ mi planas ludi kun mia nepino.

La ulo post mi ĝojas pro mildigo de la frosto.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-29 10:41:37

Ne, la vetero hodiaŭ estas tro varma.

La ulo post mi volas dum tiu semajno iros al naĝejhalo.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-29 18:18:28

Ne, ĉar la naĝejo estas 15 km malproksime kaj mi tamen estas iom pigra.

La ulo post mi hodiaŭ veturis pli longe ol li emis.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-29 18:25:57

Mi ne veturis hodiaŭ, mi havis multe da laboro en mia domo.

La ulo post mi pli bone dancas ol sia edzino.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-29 18:29:47

Tion mi ne povus aserti pri mi. Eble mi "dancas" nur pli volonte.

La ulo post mi hodiaŭ rigardis televidkomedion.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-29 18:33:43

Ne, mi ne havas tempon por televidi.

La ulo post mi scias multe pri la Esperanto-movado en sia lando.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-29 18:40:40

Kvankam mi iomete konas la movadon, tamen mi povas diri kune kun Sokrato: Mi scias, ke mi scias nenion.

La ulo post mi volonte legas grekajn mitojn.

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-januaro-29 19:03:12

Jes, mi tralegis ilin.

La ulo post mi ne ŝatas legi.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-29 19:49:21

Vi ne pravas, mi volonte legas, sed mi ofte ne havas multe da tempo.

La ulo post mi ofte telefonas kun aliaj Esperantistoj.

Reen al la supro