Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

by sjheiss, March 20, 2010

Messages: 5918

Language: Esperanto

moorle (User's profile) January 28, 2013, 5:48:22 PM

Mi ne rimarkas erarojn, ĉar mi estas komencanto.

La ulo post mi ludas kun la nepo.

dobri (User's profile) January 28, 2013, 6:06:54 PM

Hodiaŭ ne, sed morgaŭ mi planas ludi kun mia nepino.

La ulo post mi ĝojas pro mildigo de la frosto.

ratkaptisto (User's profile) January 29, 2013, 10:41:37 AM

Ne, la vetero hodiaŭ estas tro varma.

La ulo post mi volas dum tiu semajno iros al naĝejhalo.

dobri (User's profile) January 29, 2013, 6:18:28 PM

Ne, ĉar la naĝejo estas 15 km malproksime kaj mi tamen estas iom pigra.

La ulo post mi hodiaŭ veturis pli longe ol li emis.

ratkaptisto (User's profile) January 29, 2013, 6:25:57 PM

Mi ne veturis hodiaŭ, mi havis multe da laboro en mia domo.

La ulo post mi pli bone dancas ol sia edzino.

dobri (User's profile) January 29, 2013, 6:29:47 PM

Tion mi ne povus aserti pri mi. Eble mi "dancas" nur pli volonte.

La ulo post mi hodiaŭ rigardis televidkomedion.

ratkaptisto (User's profile) January 29, 2013, 6:33:43 PM

Ne, mi ne havas tempon por televidi.

La ulo post mi scias multe pri la Esperanto-movado en sia lando.

dobri (User's profile) January 29, 2013, 6:40:40 PM

Kvankam mi iomete konas la movadon, tamen mi povas diri kune kun Sokrato: Mi scias, ke mi scias nenion.

La ulo post mi volonte legas grekajn mitojn.

Dominiczka (User's profile) January 29, 2013, 7:03:12 PM

Jes, mi tralegis ilin.

La ulo post mi ne ŝatas legi.

ratkaptisto (User's profile) January 29, 2013, 7:49:21 PM

Vi ne pravas, mi volonte legas, sed mi ofte ne havas multe da tempo.

La ulo post mi ofte telefonas kun aliaj Esperantistoj.

Back to the top