Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

moorle (Montri la profilon) 2013-februaro-18 16:34:24

Ne, mi ne skribis.

La ulo post mi laboras multe en la kelo kaj en la ĝardeno.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-18 16:36:49

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi aĉetis hodiaŭ multajn artiklonjn por sia familio.

moorle (Montri la profilon) 2013-februaro-18 16:50:11

Jes, vi pravas.

La ulo sub mi parolis kun la najbarino.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-18 17:32:21

Jes, vi pravas. Kun la maljuna najbarino mi parolis pri maljunomalsanoj kaj kun la juna najbarino pri infanmalsanoj (ne pensu, ke mi estas kuracisto).

La ulo post mi hodiaŭ volos sporti.

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-18 18:16:07

Ne, mi prokrastos tion al morgaŭo.

La ulo post mi hodiaŭ ascendis deklivojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-18 22:14:46

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi ĉiam kredas, ke la veterprognozo estas ĝusta.

moorle (Montri la profilon) 2013-februaro-19 13:42:12

Bedaŭrinde, mi ne kredas tiun.

La ulo post mi devas gladi multajn ĉemizojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-19 13:57:04

Ne, tion faras mia kara edzino.

La ulo post mi preskaŭ la tuta tago laboras per komputilo.

moorle (Montri la profilon) 2013-februaro-19 16:30:37

Ne, mi ne faras tion longe, sed mi ankaŭ ŝatas labori per komputilo.

La ulo sub mi ŝatas manverketi per ligno.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-19 17:33:37

Jes, vi pravas, mi havas multajn ilojn por tiu agado.

La ulo post mi aĉetis novan kalendaron kun rabato.

Reen al la supro