Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

La ulo sub mi

door sjheiss, 20 maart 2010

Berichten: 5918

Taal: Esperanto

moorle (Profiel tonen) 18 februari 2013 16:34:24

Ne, mi ne skribis.

La ulo post mi laboras multe en la kelo kaj en la ĝardeno.

ratkaptisto (Profiel tonen) 18 februari 2013 16:36:49

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi aĉetis hodiaŭ multajn artiklonjn por sia familio.

moorle (Profiel tonen) 18 februari 2013 16:50:11

Jes, vi pravas.

La ulo sub mi parolis kun la najbarino.

ratkaptisto (Profiel tonen) 18 februari 2013 17:32:21

Jes, vi pravas. Kun la maljuna najbarino mi parolis pri maljunomalsanoj kaj kun la juna najbarino pri infanmalsanoj (ne pensu, ke mi estas kuracisto).

La ulo post mi hodiaŭ volos sporti.

dobri (Profiel tonen) 18 februari 2013 18:16:07

Ne, mi prokrastos tion al morgaŭo.

La ulo post mi hodiaŭ ascendis deklivojn.

ratkaptisto (Profiel tonen) 18 februari 2013 22:14:46

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi ĉiam kredas, ke la veterprognozo estas ĝusta.

moorle (Profiel tonen) 19 februari 2013 13:42:12

Bedaŭrinde, mi ne kredas tiun.

La ulo post mi devas gladi multajn ĉemizojn.

ratkaptisto (Profiel tonen) 19 februari 2013 13:57:04

Ne, tion faras mia kara edzino.

La ulo post mi preskaŭ la tuta tago laboras per komputilo.

moorle (Profiel tonen) 19 februari 2013 16:30:37

Ne, mi ne faras tion longe, sed mi ankaŭ ŝatas labori per komputilo.

La ulo sub mi ŝatas manverketi per ligno.

ratkaptisto (Profiel tonen) 19 februari 2013 17:33:37

Jes, vi pravas, mi havas multajn ilojn por tiu agado.

La ulo post mi aĉetis novan kalendaron kun rabato.

Terug naar boven