Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

moorle (Arată profil) 18 februarie 2013, 16:34:24

Ne, mi ne skribis.

La ulo post mi laboras multe en la kelo kaj en la ĝardeno.

ratkaptisto (Arată profil) 18 februarie 2013, 16:36:49

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi aĉetis hodiaŭ multajn artiklonjn por sia familio.

moorle (Arată profil) 18 februarie 2013, 16:50:11

Jes, vi pravas.

La ulo sub mi parolis kun la najbarino.

ratkaptisto (Arată profil) 18 februarie 2013, 17:32:21

Jes, vi pravas. Kun la maljuna najbarino mi parolis pri maljunomalsanoj kaj kun la juna najbarino pri infanmalsanoj (ne pensu, ke mi estas kuracisto).

La ulo post mi hodiaŭ volos sporti.

dobri (Arată profil) 18 februarie 2013, 18:16:07

Ne, mi prokrastos tion al morgaŭo.

La ulo post mi hodiaŭ ascendis deklivojn.

ratkaptisto (Arată profil) 18 februarie 2013, 22:14:46

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi ĉiam kredas, ke la veterprognozo estas ĝusta.

moorle (Arată profil) 19 februarie 2013, 13:42:12

Bedaŭrinde, mi ne kredas tiun.

La ulo post mi devas gladi multajn ĉemizojn.

ratkaptisto (Arată profil) 19 februarie 2013, 13:57:04

Ne, tion faras mia kara edzino.

La ulo post mi preskaŭ la tuta tago laboras per komputilo.

moorle (Arată profil) 19 februarie 2013, 16:30:37

Ne, mi ne faras tion longe, sed mi ankaŭ ŝatas labori per komputilo.

La ulo sub mi ŝatas manverketi per ligno.

ratkaptisto (Arată profil) 19 februarie 2013, 17:33:37

Jes, vi pravas, mi havas multajn ilojn por tiu agado.

La ulo post mi aĉetis novan kalendaron kun rabato.

Înapoi mai sus