Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-marto-08 16:39:11

Mi plej volante legas paperajn librojn.

La ulo sub mi tute ne legas librojn.

dobri (Montri la profilon) 2013-marto-09 07:20:34

Ne, mi ŝatas legi paperajn librojn, ĉar tio estas pli komforta ol elektronikaj libroj.

La ulo post mi nun ferios en montaro.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-marto-09 12:12:55

Ne, mi baldaŭ ne faros feriojn en la montaroj.

La ulo post mi estas frustrata pro la hodiaŭa vetero.

moorle (Montri la profilon) 2013-marto-09 13:08:10

Jes, mi estas, sed la vetero baldaŭ boniĝos, me esperas .

La ulo sub mi deziras esti gajnanto hodiaŭ vespere en la galerio de la urbo.

Kyu (Montri la profilon) 2013-marto-09 16:20:37

Nu, ĉiam mi deziras esti gajnanto, inklusive de ĉi tiun vesperon en la urbo. Nun, se mi estos, estas alia afero haha!

La ulo sub mi kredas, "Ju pli granda, des pli bona"?

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-marto-09 16:50:29

NE!!!

La ulo sub mi ŝategas kukon.

vincas (Montri la profilon) 2013-marto-09 18:51:53

Jes, mi ŝategas manĝi kukojn.

la ulo sub mi antaŭnelonge spektis filmon pri eskapo el prizono.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-marto-09 19:48:03

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ vespere vizitos balon.

vincas (Montri la profilon) 2013-marto-10 10:32:54

Ne, mi ne faros tion.

la ulo sub mi malŝatas fortan kaj malvarman venton.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-marto-10 11:10:43

Jes, vi pravas, mi volas havi varmon kaj printempan venton.

La ulo post mi ĉiutage aŭdas la veterprognozon.

Reen al la supro