Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

fra sjheiss,2010 3 20

Meldinger: 5918

Språk: Esperanto

Dominiczka (Å vise profilen) 2013 3 8 16:39:11

Mi plej volante legas paperajn librojn.

La ulo sub mi tute ne legas librojn.

dobri (Å vise profilen) 2013 3 9 07:20:34

Ne, mi ŝatas legi paperajn librojn, ĉar tio estas pli komforta ol elektronikaj libroj.

La ulo post mi nun ferios en montaro.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 3 9 12:12:55

Ne, mi baldaŭ ne faros feriojn en la montaroj.

La ulo post mi estas frustrata pro la hodiaŭa vetero.

moorle (Å vise profilen) 2013 3 9 13:08:10

Jes, mi estas, sed la vetero baldaŭ boniĝos, me esperas .

La ulo sub mi deziras esti gajnanto hodiaŭ vespere en la galerio de la urbo.

Kyu (Å vise profilen) 2013 3 9 16:20:37

Nu, ĉiam mi deziras esti gajnanto, inklusive de ĉi tiun vesperon en la urbo. Nun, se mi estos, estas alia afero haha!

La ulo sub mi kredas, "Ju pli granda, des pli bona"?

Dominiczka (Å vise profilen) 2013 3 9 16:50:29

NE!!!

La ulo sub mi ŝategas kukon.

vincas (Å vise profilen) 2013 3 9 18:51:53

Jes, mi ŝategas manĝi kukojn.

la ulo sub mi antaŭnelonge spektis filmon pri eskapo el prizono.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 3 9 19:48:03

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ vespere vizitos balon.

vincas (Å vise profilen) 2013 3 10 10:32:54

Ne, mi ne faros tion.

la ulo sub mi malŝatas fortan kaj malvarman venton.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 3 10 11:10:43

Jes, vi pravas, mi volas havi varmon kaj printempan venton.

La ulo post mi ĉiutage aŭdas la veterprognozon.

Tibake til toppen