Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

La ulo sub mi

von sjheiss, 20. März 2010

Beiträge: 5918

Sprache: Esperanto

Leono (Profil anzeigen) 29. Juli 2013 17:05:40

Bedaŭrinde neniu brazilan(in)o anoncis sian baldaŭan viziton.

La ulo post mi faris admirindaĵon lastan nokton sur sia lito.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 29. Juli 2013 17:16:03

Jes vi pravas, sed mi ne diras kion.

La ulo post mi ne ĉiam diras la veron.

dobri (Profil anzeigen) 29. Juli 2013 17:52:47

Jes, tio povas okazi.

La ulo post mi nun aŭskultas la tondradon de proksimiĝanta fulmotondro.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 30. Juli 2013 07:09:20

Jes, dum tiu tempo, mi aŭdis tion.

La ulo post mi hodiaŭ havas libertempon.

dobri (Profil anzeigen) 30. Juli 2013 14:03:43

Bedaŭrinde ne, nur dum la venonta semajno.

La ulo post mi trinkas unu bieron post la alia.

Leono (Profil anzeigen) 30. Juli 2013 14:29:45

Jes, prave! Ne eblas al mi trinki du aŭ pli da bieroj samtempe.

La ulo post mi ŝatas alivestiĝi per la vestaĵoj de sia edz(in)o kaj eldomiĝi tiel.

Kelli (Profil anzeigen) 30. Juli 2013 19:38:32

Ne, mi havas belajn kaj komfortajn noktoĉemizojn.

La ulo post mi ŝatas nudapiede marŝi.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 30. Juli 2013 19:45:54

Jes mi faras tion, ĉar mi legis en la gazeto pri la sana efekto.

La ulo post mi ĉiam havas bonajn konsilojn pri la ĉiutaga vivo.

vincas (Profil anzeigen) 31. Juli 2013 14:43:44

Mi ne havas

La ulo sub mi fojfoje eraras.

dobri (Profil anzeigen) 31. Juli 2013 16:05:01

Jes, multfoje.

La ulo post mi tamen ĉiam strebas skribi senerare, tial li ĉiam kontrolas siajn mesaĝojn antaŭ forsendo.

Zurück nach oben