Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Leono (Montri la profilon) 2013-julio-29 17:05:40

Bedaŭrinde neniu brazilan(in)o anoncis sian baldaŭan viziton.

La ulo post mi faris admirindaĵon lastan nokton sur sia lito.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-julio-29 17:16:03

Jes vi pravas, sed mi ne diras kion.

La ulo post mi ne ĉiam diras la veron.

dobri (Montri la profilon) 2013-julio-29 17:52:47

Jes, tio povas okazi.

La ulo post mi nun aŭskultas la tondradon de proksimiĝanta fulmotondro.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-julio-30 07:09:20

Jes, dum tiu tempo, mi aŭdis tion.

La ulo post mi hodiaŭ havas libertempon.

dobri (Montri la profilon) 2013-julio-30 14:03:43

Bedaŭrinde ne, nur dum la venonta semajno.

La ulo post mi trinkas unu bieron post la alia.

Leono (Montri la profilon) 2013-julio-30 14:29:45

Jes, prave! Ne eblas al mi trinki du aŭ pli da bieroj samtempe.

La ulo post mi ŝatas alivestiĝi per la vestaĵoj de sia edz(in)o kaj eldomiĝi tiel.

Kelli (Montri la profilon) 2013-julio-30 19:38:32

Ne, mi havas belajn kaj komfortajn noktoĉemizojn.

La ulo post mi ŝatas nudapiede marŝi.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-julio-30 19:45:54

Jes mi faras tion, ĉar mi legis en la gazeto pri la sana efekto.

La ulo post mi ĉiam havas bonajn konsilojn pri la ĉiutaga vivo.

vincas (Montri la profilon) 2013-julio-31 14:43:44

Mi ne havas

La ulo sub mi fojfoje eraras.

dobri (Montri la profilon) 2013-julio-31 16:05:01

Jes, multfoje.

La ulo post mi tamen ĉiam strebas skribi senerare, tial li ĉiam kontrolas siajn mesaĝojn antaŭ forsendo.

Reen al la supro