Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Kelli (Montri la profilon) 2015-decembro-02 13:08:52

Certe, tamen mi batalas kontraŭ mi mem, kontraŭ miaj malbonaj kutimoj.

La ulo post mi vidas Kristnaskon kun iom da melankolio

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-02 14:45:58

Fakte, ne ekzistas kristnasko, sed bedaŭrinde nur komerco-nasko.

La ulo post mi zorgas por ke pesimismo kaj ribelo ne gastu en liaj sentoj.

Kelli (Montri la profilon) 2015-decembro-03 19:51:38

Jes, senlace mi zorgas por teni en mia menso la plibonajn pensojn, ĝuste pro tio mi ankoraŭ vidas en Kristnasko ŝancon por tuta homanaro rimarki, ke la frateco inter ĉiuj ni estas ebla.

La ulo post mi estos kune sia familio dum Kristnasko.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-03 23:03:52

Jen estas mi orfo, en la mondo de la homoj; mi sentas min tre malgranda guteto sur la flugiloj de la naturo, aŭskultante la silenton de la Kreinto, kaj aŭdante la bruadon de la kreituloj.

La ulo post mi eble pravas.

dobri (Montri la profilon) 2015-decembro-04 08:06:09

En mia lando oni diras:
1.virino ĉiam pravas.
2.se ŝi ne pravas, tiam validas la punkto unu.

La ulo post mi komprenas mian ŝercadon.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-04 11:44:58

Jes, kara ĝentlemano! Vi certe ne estas virino, sed ankaŭ vi pravas.

La ulo post mi estas vera kristano.

Kelli (Montri la profilon) 2015-decembro-12 15:03:27

Mi provas.

La ulo post mi hodiaŭ partoprenos en festo.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-12 19:45:20

Ne, ĉar la silento parolas al mi, kaj ju pli mi silentas, des pli ĝi parolas...

La ulo post mi kapablas aŭdi la silentan mesaĝon de sia animo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-decembro-13 19:43:06

Mi ne havas animojn, mi pensas.

La ulo post mi kolektas poŝtmarkojn.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-13 22:15:56

Bedaŭrinde ne.

La ulo post mi delonge ne ludas ĉi tie.

Reen al la supro