前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

貼文者: sjheiss, 2010年3月20日

訊息: 5918

語言: Esperanto

Kelli (顯示個人資料) 2015年12月2日下午1:08:52

Certe, tamen mi batalas kontraŭ mi mem, kontraŭ miaj malbonaj kutimoj.

La ulo post mi vidas Kristnaskon kun iom da melankolio

Vinisus (顯示個人資料) 2015年12月2日下午2:45:58

Fakte, ne ekzistas kristnasko, sed bedaŭrinde nur komerco-nasko.

La ulo post mi zorgas por ke pesimismo kaj ribelo ne gastu en liaj sentoj.

Kelli (顯示個人資料) 2015年12月3日下午7:51:38

Jes, senlace mi zorgas por teni en mia menso la plibonajn pensojn, ĝuste pro tio mi ankoraŭ vidas en Kristnasko ŝancon por tuta homanaro rimarki, ke la frateco inter ĉiuj ni estas ebla.

La ulo post mi estos kune sia familio dum Kristnasko.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年12月3日下午11:03:52

Jen estas mi orfo, en la mondo de la homoj; mi sentas min tre malgranda guteto sur la flugiloj de la naturo, aŭskultante la silenton de la Kreinto, kaj aŭdante la bruadon de la kreituloj.

La ulo post mi eble pravas.

dobri (顯示個人資料) 2015年12月4日上午8:06:09

En mia lando oni diras:
1.virino ĉiam pravas.
2.se ŝi ne pravas, tiam validas la punkto unu.

La ulo post mi komprenas mian ŝercadon.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年12月4日上午11:44:58

Jes, kara ĝentlemano! Vi certe ne estas virino, sed ankaŭ vi pravas.

La ulo post mi estas vera kristano.

Kelli (顯示個人資料) 2015年12月12日下午3:03:27

Mi provas.

La ulo post mi hodiaŭ partoprenos en festo.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年12月12日下午7:45:20

Ne, ĉar la silento parolas al mi, kaj ju pli mi silentas, des pli ĝi parolas...

La ulo post mi kapablas aŭdi la silentan mesaĝon de sia animo.

ratkaptisto (顯示個人資料) 2015年12月13日下午7:43:06

Mi ne havas animojn, mi pensas.

La ulo post mi kolektas poŝtmarkojn.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年12月13日下午10:15:56

Bedaŭrinde ne.

La ulo post mi delonge ne ludas ĉi tie.

回到上端