Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

La ulo sub mi

di sjheiss, 20 marzo 2010

Messaggi: 5918

Lingua: Esperanto

ratkaptisto (Mostra il profilo) 14 febbraio 2012 18:49:17

Mi ŝatas a)..., z) ... kaj geografion, sed mi ne malŝatas.

La ulo post mi havas biciklon.

dobri (Mostra il profilo) 14 febbraio 2012 18:55:04

ratkaptisto:Mi ŝatas a)..., z) ... kaj geografion, sed mi ne malŝatas.

La ulo post mi havas biciklon.
Tion a).., z) mi ne tro komprenas. Ĉu tio signifas, ke vi interesiĝas pri ĉio?

Per biciklo mi ĉiutage veturas al mia laborejo, eĉ nun.

La ulo post mi senpacience atendas printempon.

ratkaptisto (Mostra il profilo) 14 febbraio 2012 19:25:49

dobri:
ratkaptisto:Mi ŝatas a)..., z) ... kaj geografion, sed mi ne malŝatas.

La ulo post mi havas biciklon.
Tion a).., z) mi ne tro komprenas. Ĉu tio signifas, ke vi interesiĝas pri ĉio?

Per biciklo mi ĉiutage veturas al mia laborejo, eĉ nun.

La ulo post mi senpacience atendas printempon.
Mi ŝatas: a) bicikladi, b) sporti, c) ... kaj multajn aliajn ŝatokupojn. Geografio ne estas mia hobio, malgraŭ mi ŝatas.

ratkaptisto (Mostra il profilo) 14 febbraio 2012 19:27:30

Jes, mi atendas printempon.

La ulo post mi havas genepojn kaj amegas tiujn.

dobri (Mostra il profilo) 15 febbraio 2012 15:30:09

Jes, tio akordas.

La ulo post mi ŝatas televidajn scipovajn konkursojn.

ratkaptisto (Mostra il profilo) 15 febbraio 2012 15:44:35

Jes, mi ŝatas vidi sed ne partopreni.

La ulo post mi ŝatas vojaĝo per trajno al Vjetnamo.

dobri (Mostra il profilo) 15 febbraio 2012 16:43:47

Mi vojaĝus tien, tamen ne per trajno, ĉar la vojo estus longega!

La ulo post mi emas partopreni proksiman E-renkonton.

ratkaptisto (Mostra il profilo) 15 febbraio 2012 17:16:57

Jes, mi volas partopreni ĉe kursoj en Herzberg (Esperanto-urbo de Germanio) kaj versajne ĉe SES en Nitra.

La ulo post mi havas multajn librojn kaj ankaŭ novan elektronikan libron.

dobri (Mostra il profilo) 15 febbraio 2012 18:40:48

Nia biblioteko enhavas vere multon da libroj. Tamen la elektronikajn librojn mi legas nur per mia hejma komputilo.

La ulo post mi ĵus malŝaltis televidilon pro enuiga programo.

ratkaptisto (Mostra il profilo) 15 febbraio 2012 19:51:00

Ne, mi hodiaŭ ankoraŭ ne vidis iun en televido, ĉar mi ne havas tempon.

La ulo post mi nun trinkas vinon.

Torna all’inizio