Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 17:00:24

Ne, mi ne preterdormis, mi havas bonan vekhorloĝon, mia edzino.

La ulo post mi fiŝkaptis hodiaŭ en la lago de sia urbeto.

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 17:30:43

Ne, mi neniam fiŝkaptis, mi nur ŝatas manĝi fiŝojn.

La ulo post mi ankaŭ ne ŝatas "sekundan gluon", ĉar ĝi kutime eltenas nur kelkajn sekundojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 18:20:27

Jes, vi pravas kun via parolo pri "sekunda gluo". Tiu gluo nur funkcias ĉe la vendistoj.

La ulo post mi laboras dum sia libertempo volonte kun ligno kaj kunstruis birdodometojn, infanseĝojn kaj ludilojn por siaj nepoj.

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 19:29:10

Ne, ĉar mi estas mallerta. Lignon mi nur hakas apud nia montara kabano por havi ion por bruligi.

La ulo post mi promenis hodiaŭ en arbaro.

zaratustro (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 19:43:07

Hodiaŭ mi ne promenis en arbaro, sed baldaŭ mi volas fari ĝin.

La ulo post mi ŝategas lerni fizikon kaj matematikon.

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 20:15:33

Jes, tio estis miaj plej ŝatataj studobjektoj.

La ulo post mi nutras sian familion vegetare.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 20:22:11

Ne, tio ne estas prava, sed ni ne manĝas multe da viando.

La ulo post mi legas ĉiutage en la biblio.

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 20:26:23

Ne, ĉar tiu libro jam de longe ne interesas min.

La ulo post mi kondutas ĉiam optimisme.

zaratustro (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 21:58:57

Mi ne ĉiam kondutas kun optimismo, ankaŭ mi kondutas kun iom da pesimismo.

La ulo post mi ne ŝatas paroli pri religio, ĉar li estas ateisto.

Uralo (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 22:52:33

Jes, mi estas ateisto. Tamen mi respektas tiuj kiuj faras tion, ankaŭ se ili parolas pri sia regilo.

La ulo sub mi konas iun azian lingvon.

Reen al la supro