目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

La ulo sub mi

sjheiss,2010年3月20日の

メッセージ: 5918

言語: Esperanto

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年4月5日 17:00:24

Ne, mi ne preterdormis, mi havas bonan vekhorloĝon, mia edzino.

La ulo post mi fiŝkaptis hodiaŭ en la lago de sia urbeto.

dobri (プロフィールを表示) 2012年4月5日 17:30:43

Ne, mi neniam fiŝkaptis, mi nur ŝatas manĝi fiŝojn.

La ulo post mi ankaŭ ne ŝatas "sekundan gluon", ĉar ĝi kutime eltenas nur kelkajn sekundojn.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年4月5日 18:20:27

Jes, vi pravas kun via parolo pri "sekunda gluo". Tiu gluo nur funkcias ĉe la vendistoj.

La ulo post mi laboras dum sia libertempo volonte kun ligno kaj kunstruis birdodometojn, infanseĝojn kaj ludilojn por siaj nepoj.

dobri (プロフィールを表示) 2012年4月5日 19:29:10

Ne, ĉar mi estas mallerta. Lignon mi nur hakas apud nia montara kabano por havi ion por bruligi.

La ulo post mi promenis hodiaŭ en arbaro.

zaratustro (プロフィールを表示) 2012年4月5日 19:43:07

Hodiaŭ mi ne promenis en arbaro, sed baldaŭ mi volas fari ĝin.

La ulo post mi ŝategas lerni fizikon kaj matematikon.

dobri (プロフィールを表示) 2012年4月5日 20:15:33

Jes, tio estis miaj plej ŝatataj studobjektoj.

La ulo post mi nutras sian familion vegetare.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年4月5日 20:22:11

Ne, tio ne estas prava, sed ni ne manĝas multe da viando.

La ulo post mi legas ĉiutage en la biblio.

dobri (プロフィールを表示) 2012年4月5日 20:26:23

Ne, ĉar tiu libro jam de longe ne interesas min.

La ulo post mi kondutas ĉiam optimisme.

zaratustro (プロフィールを表示) 2012年4月5日 21:58:57

Mi ne ĉiam kondutas kun optimismo, ankaŭ mi kondutas kun iom da pesimismo.

La ulo post mi ne ŝatas paroli pri religio, ĉar li estas ateisto.

Uralo (プロフィールを表示) 2012年4月5日 22:52:33

Jes, mi estas ateisto. Tamen mi respektas tiuj kiuj faras tion, ankaŭ se ili parolas pri sia regilo.

La ulo sub mi konas iun azian lingvon.

先頭にもどる