글: 30
언어: Esperanto
trojo (프로필 보기) 2010년 3월 23일 오후 6:41:17
eurimaco (프로필 보기) 2010년 3월 23일 오후 7:03:24

Rogir:Vi diru 'ĝi estas ĝusta' aŭ 'ĝi estas malĝusta'.Mi pensas ke tio estas tre ĝusta,
Bodolsog (프로필 보기) 2010년 3월 28일 오전 2:34:26
El gazetaroj mi ne eksciis multe pri ĉi tiu reformo: Medicina asekuro por ĉiuj usonanoj - tre bone. Malrapide kreskantaj prezoj de asekuroj - tre bone. Sed kial multe da Usonanoj protestas?
Eddycgn (프로필 보기) 2010년 3월 28일 오전 11:38:56
Bodolsog:...kial multe da Usonanoj protestas?Tio estas tre interesa demando.
Eble iu el Usono povus respondi, kial la duono de la popolo ne volas ke 30 milionoj da civitanoj ne havas sanan protekton...
rabhiuz (프로필 보기) 2010년 3월 28일 오후 7:59:06
Mi ĝojas ke 32 milionoj pli da usonanoj havos sanan asekuron, sed ni devas restrikti la koston de la sistemo.
(retpaĝoj anglaj)
http://en.wikipedia.org/wiki/File:International_Co...
https://www.cia.gov/library/publications/the-world...
sinjoro (프로필 보기) 2010년 3월 29일 오전 10:11:20
Bodolsog:Sed kial multe da Usonanoj protestas?Certe protestas tiuj dekstruloj, al kiuj enkonduki ĝermetojn de socia egaleco signifas nur priŝtelon de ili. Sed reformojn bone pravigas la krizo kaŭzita de la liberala politiko.
horsto (프로필 보기) 2010년 3월 29일 오후 7:50:31
rabhiuz:La usona sansistemo estas fuŝa. Ni elspezas 15% de nia MEP (Malneta Enlanda Produkto) pri sano, pli ol ĉiuj aliaj naciaj. Tamen nia vivdaŭro estas nur 78 anoj. 48 naciaj havas pli longtempan vivdaŭron. Francio elspezas 11% de sia MEP pri sano, kaj la vivdaŭro tie estas 81 anoj. Japanio elspezas nur 8% de sia MEP pri sano, kaj la vivdaŭro tie estas 82 anoj.Miaopinie la kvalito de la sansistemo ne estas la sola faktoro por la longeco de la vivo, eble eĉ ne la plej grava.
Ankaŭ gravas kiel la homoj vivas, kion ili manĝas, kiom ili movas sin, ktp. Antentu ankaŭ, ke la averaĝa usonano estas la plej dika homo de la mondo.
Eddycgn (프로필 보기) 2010년 3월 29일 오후 8:39:39
rabhiuz:Mi ĝojas ke 32 milionoj pli da usonanoj havos sanan asekuron, sed ni devas restrikti la koston de la sistemo.Pri kostoj: Lehman Bros. detruis 600 miliardoj (angle: bilionoj) de dolaroj.
La ĉefo de L.B. gajnis en 3 jaroj kvazaŭ 480 milionoj de dolaroj kiel "bonoj".
La problemo estas ke la riĉuloj ne volas kunpagi por la malriĉuloj.
Mi ne konas landon en Eŭropo kie ne ekzistas sana protekto por ĉiuj... Ĉu vi?

andogigi (프로필 보기) 2010년 3월 30일 오전 3:19:19
Se mi bezonas pagi plialtajn impostojn pro la neasekuruloj, mi komprenas. Sed, mia asekuro estas bona kaj mi ne volas ŝanĝi ĝin.
leosur (프로필 보기) 2010년 3월 30일 오후 3:07:01